Dolindo Ruotolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dolindo Ruotolo
Persona informo
Aliaj nomoj Dain Cohenel
Naskiĝo 6-an de oktobro 1882 (1882-10-06)
en Napolo
Morto 19-an de novembro 1970 (1970-11-19) (88-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Dolindo Ruotolo (naskiĝis la 6-an de oktobro 1882 en Napolo, mortis la 19-an de novembro 1970 samloke) - itala pastro kaj laika franciskana ordenano, anoncita de la katolika eklezio servisto de Dio, tre estimata de Pio el Pietrelcina.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la kvina el dekunuo da infanoj de Raphael, inĝeniero kaj matematikisto kaj Silvia Valle, posteulino de la napola nobelaro. Infanaĝe suferis pro sanaj problemoj kaj financaj de la familio. En 1896 post separiĝo de la gepatroj, kun sia frato Elio iris al Apostola Lernejo de Pastroj Misiistoj (Scuola Apostolica dei Preti della Missione), kaj post tri jaroj estis akceptita kiel novico. La 1-an de junio 1901 ordiĝis, post kio petis labori misie en Ĉinio. Oni tamen forĵetis lian peton.

En la jaroj 1907-1937 estis suspektata pri herezo.

Li postlasis 33 volumojn de bibliaj komentarioj, plurajn verkojn teologiajn, mistikajn kaj asketajn, multego da leteroj kaj aŭtobiografiajn notojn.

Profetaĵo pri Johano Paŭlo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Per nomo Dolindo Ruotolo estas subskribita profeta sciigo de la 2-a de julio 1965 pri faligo de komunismo flanke de la pola papo (ĝian aŭtentecon atestis slovaka episkopo Pavel Hnilica):

Maria al animo. La mondo celas pereigon, sed Pollando, kiel dum la tempoj de Sobieski, danke al pieco al mia koro estos hodiaŭ samkiel tiuj en la nombro de 20 mil, kiuj savis Eŭropon kaj la mondon de la turka tiraneco. Pollando liberigos la mondon de la plej terura komunisma tiraneco. Aperos la nova Johano, kiu dum heroa marŝo frakasos mankatenojn kaj supervenkos limojn altruditajn de komunisma tiraneco. Memoru pri tio. Mi benas Pollandon. Mi benas vin. Benu min. Povra pastro Dolindo Ruotolo - strato Salvator Rosa, 58, Napolo

Fontoj[redakti | redakti fonton]