Karl Steuerwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Steuerwald
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1905 (1905-01-01)
en Strasburgo
Morto 1-an de januaro 1989 (1989-01-01) (84-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo lingvisto
vdr
Sur vando de kulturcentro en Polatlı, Provinco Ankara: memoro je la plej malnova turka vortaro Divan-ı Lugatut Turk el la jaro 1074-a; Steuerwald siavice verkis elstaran vortaron por germanlingvanoj pri la turka en la 1960-aj jaroj

Karl STEUERWALD (naskiĝinta la 2-an de julio 1905 en Strasburgo, mortinta la 1-an de novembro 1989 en Neu-Ulm) estis germana filologo, pedagogo kaj orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Steuerwald studis inter 1924 kaj 1928 en Frankfurto ĉe Majno, Berlino kaj Munkeno germanistikon, anglistikon kaj la latinan lingvon. Sian magistriĝfaklaboron pri la dialekto de Londono li finfaris en 1929. Unu jaron poste li iris en Turkujon por instruisti ĉe la Germana lernejo en Istanbulo. Poste li ekdeĵoros ĉe la Gazi-kleriginstituto en Ankaro kaj estis finfine inter 1934 kaj 1944 profesoro ĉe la Universitato de Ankaro. Poste mallongan tempon li denove restis en Germanujo. Inter 1953 kaj 1956 li denove estis en Istanbulo kiel lernejestro de la citita germana gimnazio. Tuj poste li komencis laboregi por sia fama vortao.

La vortaro konate sub la titolo Der Große Steuerwald taksatas la longe plej bone turka vortaro por germanlingvanoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Untersuchungen zur türkischen Sprache der Gegenwart, 3 volumoj; 1963, 1964, 1966
  • Langenscheidt Taschenwörterbuch Türkisch-Deutsch, 1966
  • Türkisch Deutsches Wörterbuch, Harrassowitz 1974

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]