Ostróda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ostróda

Blazono

Blazono
Ostróda (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Ostródy
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Ostróda
Komunumo Komunumo Ostróda
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1329
Koordinatoj 53° 42′ N, 19° 58′ O53.719.966666666667Koordinatoj: 53° 42′ N, 19° 58′ O
Alto super la marnivelo 110 ... 120 m
Areo 14,15 km²
Loĝantaro 33603 (en 2004)
Loĝdenso 2374,8 loĝ./km²
Poŝtkodo 14-100
Telefona antaŭkodo 89
Aŭtokodo NOS
TERYT 6283515011
Estro Jan Nosewicz
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. A. Mickiewicza 24
Poŝtkodo de estraro 14-100
Telefono de estraro 89 642-94-00
Fakso de estraro 89 642-94-01
Ĝemelaj urboj (Germanio) Osterode am Harz
Komunuma retejo http://www.ostroda.pl
Domajno ostroda.pl
v  d  r
Information icon.svg
La ligna skulptaĵo de virino apud la loka bicikla vojo
La plaĝo de loka lago

Ostróda (antaŭa pola nomo: Ostród; germane: Osterode; en praprusa: Austrāti) estas urbo en provinco (vojevodio) Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Ostróda. Ĝis la jaro 1945 la provinca teritorio estis germanlingva, administre apartenis al la Germana Regno kaj estis la suda parto de la historia regiono Orienta Prusio.


La historia mezepoka teŭtona kastelo
Mapo de la kampanjo ligita kun la Batalo de Grunwald en la jaro 1410
Batalo de Grunwald (la 15-an de julio 1410), pentrita de Jan Matejko
Morto de Ulrich von Jungingen dum la Batalo de Grunwald, fragmento de pentraĵo de Jan Matejko
La Ŝtato de Teŭtona ordeno en la jaro 1410
La fond-dokumento de Prusia Konfederacio, 1440
La dokumento de Prusia Konfederacio kiu oferas al pol-litova reĝo Kazimiro la 4-a enkorporigon de la teŭtona Prusio al Krono de la Regno de Pollando, 1454, (Pola Centra Arkivo de Historiaj Dokumentoj)
La prusia omaĝo farita en la jaro 1525 en Krakovo de prusia princo Albreĥto (Prusio) al pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando), pentraĵo de Jan Matejko
La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *blue: Margraflando Brandenburgio en la jaroj 1600 *verde: Duklando Prusio en la jaro 1600 *flave: Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *ruĝe: Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la dispartigoj de Pollando-Litovio 1. Nova Silezio 2.Varmio 3.Malantaŭa Pomerio 4.Antaŭpomerio 5.Magdeburgo 6.Osnabruck 7.Minden 8.Mark 9.Kleve
La milit-operacoj de la rusia armeo tra neŭtrala teritorio de la Unio de Pollando-Litovio (namata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj), dum la Sepjara milito (1756–1763)
La haveno ĉe la Kanalo Elbląg-Ostróda en la urbo Ostróda
Curzon-linio kaj ŝanĝoj de la teritorio de Pollando post la Dua Mondmilito
La gotika Preĝejo de Sankta Dominiko Savio, en la romanika-stilo (el la 14a jc)
La urba plaĝo en Ostróda ĉe la Lago Drwęca
La moleo en Ostróda

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Ostróda en la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La plej frua defenda loko en la ĉirkaŭaĵo de la nuna urbo estis la burgo sude de la vilaĝo Kajkowo, kaj tie intermiksadis sin la influoj de praprusoj kaj poloj. Nekonata estas la kialo, ke la burgo detruiĝis. Ĉirkaŭ la jaro 1270 sur la loko de detruita burgo la teŭtonoj konstruis la lignan gardoturon. Baldaŭ apud ĝi aperis la setlejo. En la jaro 1329 la loko akiris la urborajton kun la nomo Osterode. La nomo devenis de la germana urbo Osterode am Harz, de kie venis la unuaj setlantoj. Post nelonga tempo la teŭtonoj konstruis la masonitan kastelon, kiu en la jaro 1340 akiris la statuson de la teŭtona komandorejo. La urborajtoj kelkfoje estis certigataj fare de la aŭtoritatoj de la Teŭtona Ordeno. Unue tio okazis en la jaro 1335, kaj la duan fojon en la jaro 1348. En la jaro 1381 Ostródd estis kaptita kaj detruita fare de la litovaj taĉmentoj. Krome en la jaro 1400 la urbon detruis granda brulego (incendio). En la jaro 1410 la urbon kaptis pol-litova armeo, kiu iris la baldaŭa Batalo de Grunwald (vidu la apudan mapon). Post la venko dum la Batalo de Grunwald (vidu la apudan pentraĵon) laŭ la ordono de pol-litova reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo en la kastelo en Ostróda oni metis la mortintan en la batalo (kadavron) de Granda Majstro de la Teŭtona Ordeno Ulrich von Jungingen (vidu la apudan pentraĵon). De la jaro 1440 Ostróda apartenis al la kontraŭteŭtona Prusia Konfederacio. Dum la jaroj 1466-1657 la urbo kaj la regiono estis feŭdo de pola reĝo de la (Krono de la Regno de Pollando).

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Ostróda de la 16a jc ĝis la 18a jc[redakti | redakti fonton]

La terenoj sur kiun nun troviĝas Ostróda, de la 16a jc estis nomitaj la Supra Prusio (germane: Oberlandpolnische Oberland (pole: polskie Pogórze). En la jaro 1519 dum la pol-teŭtona milito (1519-1521) la urbo Ostróda estis kaptita de armeo pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando) (1467-1548). La prusia princo Albreĥto (Prusio) kiel feŭdo de Pollando, li omaĝe al pola reĝo Sigismondo la 1-a (Pollando) genuis en Krakovo en la jaro 1525 antaŭ pola reĝo kaj pagis al li tributon (vidu la apudan foton de la bildo pentrita de pola pentristo Jan Matejko). En la jaro 1628 la urbon okupadis svedoj. Dum la jaroj 1633-1639 la urbon estris, ĝis sia morto Jan Chrystian (1591-1639), la princo de du sileziaj urboj Brzeg kaj Legnica - li estis el dinastio Piastoj. En la jaro 1656 la urbon kaptis kaj priŝtelis tataroj, kaj poste la sveda armeo dum tiel nomata la Sveda diluvo (vidu la apudan mapon). El la jaro 1707 devenas informoj pri la apero en la urbo de la unuaj judaj setlantoj. Judoj okupadis ĉefe pri komerco, ekzemple vendado de brutaro, sed ankaŭ estis inter ili la metiistoj. Dum la Sepjara milito, de la jaro 1758 dum kvar jaroj la urbon okupadis la rusa armeo (vidu la apudan mapon). En la jaro 1788 okazis en la urbo la plej granda en ĝia historio la brulego (incendio), detruiĝis la kastelo kaj plimulto de la urbo.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Historio de Ostróda de la 19a jc ĝis la 20a jc[redakti | redakti fonton]

La disvolvo de la urbo en la 19a jc estis ligita kun la konstruo de la Kanalo Elbląg-Ostróda (vidu la apudan foton). Longe Ostróda restadis kiel provinca urbeto, malproksime de la centroj. Tamen ĝi estis ankaŭ viva centro de la pola movado por sendependeco. De la jaro 1835 loĝis tie fama pola aganto, pastoro Gustaw Gizewiusz (1810-1848) (de lia familia nomo devenas la nomo de la proksima urbo Giżycko), kiu estis elektita en la jaro 1848 kiel pola parlamentano por la Germana Parlamento. Tamen li subite mortis dum la sama jaro. Por la ekonomia disvolviĝo de la urbo certe helpis la konstruo de la fervojo Poznano-Wystruć (La urbo Wystruć estas germane: Insterburg, litove: Įsrūtis kaj nun ĝi estas en Regiono de Kenigsbergo en Rusio: kaj ĝia nomo estas Ĉernjaĥovsk) en la jaro 1872. La fervoja nodo iom post iom grandiĝis, ekz. aperis fervojlinio al Miłomłyn (1893) kaj Olsztynek (1894). De la dua duono de la 19a jc urbo Ostróda havis la statuson de la garnizona urbo de germana armeo. Dum la jaroj 1900-1910 oni konstruis la urban kanalaron akvodukton kaj gasfarejon kaj la necesan por ili la infrastrukturon. Januare 1945 urbon Ostróda ekokupis Ruĝa Armeo kaj laŭ decido de la Potsdama konferenco eniris Pollandon (vidu la apudan mapon). Dum la bataloj la urbo estis 60% detuita. Dum la sepdekaj jaroj de la 20a jc oni rekonstruis la teŭtonan kastelon. Nun en ĝi troviĝas la regiona muzeo en Ostróda. La nuna nomo de la urbo administre estis decidita la 7an de majo 1946.

(la artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso)

Bibliografio:

Zofia Aleksandrowicz, Elżbieta Bajkiewicz-Grabowska (1998):Słownik geograficzno-krajoznawczy Polski, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Warszawa.

Sławomir Augusiewicz, Janusz Jasiński, Tadeusz Oracki (2005): Wybitni Polacy w Królewcu. XV-XX wiek, Littera, Olsztyn.

Marian Biskup (1991): Wojna pruska, czyli walka zbrojna Polski z Zakonem Krzyżackim z lat 1519-1521, Wydawnictwo „Pojezierze”, Olsztyn.

Bronisław Chlebowski,Władysław Walewski, Filip Sulimierski (1886): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 7, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.

Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Białystok.

Bożena Domagała, Andrzej Sakson (1998): Tożsamość kulturowa społeczeństwa Warmii i Mazur, Ośrodek Badań Naukowych, Olsztyn.

Jerzy Oleksiński (1980): I nie ustali w walce, Nasza Księgarnia, Warszawa.

Mateusz Siuchniński (1967): Miasta polskie w tysiącleciu, tom 2, Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Wrocław.

Jan Tyszkiewicz (1991): Ostatnia wojna z Zakonem Krzyżackim 1519-1521, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Warszawa.

La partnerurboj[redakti | redakti fonton]