Ramiz Alia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramiz Alia
Ramiz Alia (i ri).jpg
Persona informo
Ramiz Alia
Naskiĝo 18-an de oktobro 1925 (1925-10-18)
en Shkodër
Morto 7-an de oktobro 2011 (2011-10-07) (85-jara)
en Tirano
Mortis per pulma malsano [#]
Religio ateismo [#]
Etno geg-albana lingvoAlbanoj [#]
Ŝtataneco Albanio [#]
Partio Laborpartio de Albanio (1961–1991)
Socialista Partio de Albanio (1991–2011)
Subskribo Ramiz Alia
Familio
Edz(in)o Semiramis Xhuvani
Infanoj Zana Alia
Besa Alia
Arben Alia
Profesio
Okupo politikisto [#]
Coat of arms of Albania.svg

1-a Prezidanto de Albanio

Dum 30-a de aprilo 19913-a de aprilo 1992
Antaŭulo Li mem kiel Prezidanto de la Prezidanteco de la Popola Asembleo
Sekvanto Sali Berisha
State Emblem of the People's Republic of Albania.svg

Prezidanto de la Prezidanteco de la Albana Popola Asembleo

Dum 22-a de novembro 198230-a de aprilo 1991
Antaŭulo Haxhi Lleshi
Sekvanto Li mem kiel prezidanto
Dosiero:Partia e Punës e Shqipërisë.svg

Unua sekretario de la Laborpartio de Albanio

Dum 13-a de aprilo 19854-a de majo 1991
Antaŭulo Enver Hoxha
Sekvanto Fino de Albana Socialisma Popola Respubliko
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ramiz Alia (n. en Shkodër, Albanio, la 18-an de oktobro 1925 – m. en Tirano, Albanio, la 7-an de oktobro 2011) estis albana politikisto, prezidanto de la lando inter 1985 kaj 1992. Altranga gvidanto de la Partio de la Laboro de Albanio, iĝis membro de la Politburoo kaj sekretario de la Centra Komitato. En 1985 estis elektita prezidanto de la Popola Asembleo (Parlamento) kaj Ŝtatestro.

Je la morto de Enver Hoĝa en 1985, li sukcedis lin kiel la ĝenerala sekretario de la Partio, kaj konsekvence li iĝis la pleja gvidanto de Albanio. Malgraŭ lia aserto en la mortomaĝo de Ĥoĝo ke Albanio ĉiam estos forta, ĉiam ruĝa kiel vi deziris, kamarado Enver, li entreprenis aron da reformoj kiuj finis per la privatigo de la ekonomio kaj la alvoko por plurpartiaj balotoj en 1991.

Post la venko de la Socialista Partio de Albanio (refondiĝo de la antikva komunisma reganta partio) li estis elektita Prezidento de la Respubliko, sed rezignis en 1992 post ĝenerala striko. Samjare li estis arestita kaj akuzita je genocido kaj krimoj kontraŭ la homaro, restante en malliberejo ĝis 1997.

Li mortis la 7-an de oktobro 2011 pro pulma malsano en malsanulejo de Tirano, Albanio.