Zbigniew Nagowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zbigniew Nagowski
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1929 (1929-07-02)
Morto 2-an de aprilo 2017 (2017-04-02) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zbigniew Roman NAGOWSKI (naskiĝis la 2-an de julio 1929 en Zosin apud Horodło, mortis la 2-an de aprilo 2017 en Bydgoszcz) estis pola inĝeniero, poligloto, ĉiĉerono de Esperantotur, tradukisto kaj esperantisto. Li estis la onklo de vikipediisto Krzysztof Śliwiński.

Esperantista vivo[redakti | redakti fonton]

Zbigniew Nagowski esperantistiĝis kiel memlernanto dum deviga soldatservo, kiam li kiel ŝoforo veturigis oficirojn kaj havis multe da tempo. Pli frua ekkono de latino faciligis lian lernadon. Aprile 1958 li turnis sin al Pola Esperanto-Asocio pri preteco gvidi kurson por skoltoj ricevante aprobon flanke de Bolesław Monkiewicz. En Brzeg, Środa Wielkopolska kaj Bydgoszcz Zbigniew Nagowski gvidis kursojn de Esperanto, verkis lernolibron (en manuskripto) kaj tradukis ŝlagrojn de polaj kantoj. Dum pluraj jaroj korespondis en Esperanto kun monaĥo, la amiko de Pio el Pietrelcina, kiu sanigis kelke da homoj el la familio kaj konatojn. Elpoligis esperantlingvan broŝuron pri Patro Pio, de Alberto del Fante, laŭ permeso de Arni Decorte.

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Pro cenzuro en Pola Popola Respubliko du ekzempleroj de esperantlingva libreto pri Patro Pio, alsenditaj de Italio ne atingis la adresaton. La tria estis resendita de regopovoj de la komunista reĝimo. Pro tio apartaj folioj estis enmetataj al unuopaj leteroj ĝis kompletigo de la tuto. Intertempe unu folio "perdiĝis".