Pio el Pietrelcina
Sankta | ||
Pio el Pietrelcina | ||
---|---|---|
Padre Pio | ||
Persona informo | ||
Pio da Pietrelcina | ||
Naskonomo | Francesco Forgione | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1887 en Pietrelcina, Reĝlando Italio | |
Morto | 23-an de septembro 1968 (81-jaraĝa) en San Giovanni Rotondo | |
Religio | katolikismo vd | |
Lingvoj | itala • latina vd | |
Ŝtataneco | Italio (1946–1968) Reĝlando Italio (1887–1946) vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto vd | |
Laborkampo | Eklezio kaj katolikismo vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Sanktulo | ||
Beatigo | 2-a de majo 1999, Vatikano de Johano Paŭlo la 2-a | |
Kanonizo | 16-a de junio 2002, Vatikano de Johano Paŭlo la 2-a | |
Festotago | 23-a de septembro | |
Atributoj | froko de kapucenoj, stigmatoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta patro Pio (aŭ itale Padre Pio), oficiale Sankta Pio el Pietrelcina (la 25-a de majo 1887 – la 23-a de septembro 1968) estis italo, pastro, kiu havis stigmatojn dum multaj jaroj (ekzakte 50 jaroj). Li fariĝis fama per tio, ke li faris miraklojn kaj kapablis klarvidi, oni atribuis al li ankaŭ la kapablon de dulokiĝo.
La vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Pietrelcino en Italio kaj estis baptita en la preĝejo de Sankta Anna en Pietrelcino. En la infana aĝo de 16 jaroj li eniris la 6-a de januaro 1903 en novicaton de kapucena monaĥejo por viroj en Morcone, kie la 22-an de januaro li vestis la franciskanan frokon kaj la nomon "frato Pio". Poste li ĵuris simplajn ordenajn promesojn (t.n. profesojn) kaj la 27-an de januaro 1907 li ĵuris la glorajn (t.e. solenajn kaj publikajn) ordenajn konfesojn.
En la jaro 1910 li estis ordinigita kiel pastro en la katedralo de Benevento. Kiam li estis postenigita ĉe Santa Maria degli Angeli en Pietrelcina, aperis ĉe li stigmatoj. Pro sanproblemoj li restis kun sia familio ĝis la jaro 1916. Poste li foriris je postulo de liaj superuloj al la monaĥejo en San Giovanni Rotondo, kaj restis tie ĝis sia morto. Dum la jaroj 1917-1918 li servis ĉe italaj militaj help-unuoj. Li ellaboris konstruplanojn por la Domo por mildigi doloron al suferantoj en la jaro 1940; tiu ĉi hospitalo estis malfermita en San Giovanni Rotondo dum la jaro 1956.
Dum la tempo de komunisma totalismo li ekz. profetis ankaŭ al František Tomášek, al Praga arĥiepiskopo, ke tiu ne mortos, ĝis kiam ne estos lia patrolando Ĉeĥoslovakio libera (tiu arĥiepiskopo tre engaĝis en la forigado de la komunisma registaro de la lando kaj mortis post la fino de la diktaturo en la jaro 1991).
Patro Pio estis proklamita kiel "honorinda" en la tago la 18-an de decembro 1997 fare de la papo Johano Paŭlo la 2-a, tiu lasta lin ankaŭ en la tago 2-a de majo 1999 enskribis en la liston de beatuloj. En la tago 16-a de junio 2002 estis Patro Pio kanonizita, t.e. li estis proklamita kiel sanktulo; tiun ĉi okazon en Romo partoprenis ĉirkaŭ duon-miliono da homoj.
En la tago 1-a de julio 2004 estis al Sankta Patro Pio en San Giovanni Rotondo, en la loko kie li vivis, dediĉita preĝejo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Alberto del Fante, Kiu etas Patro Pio?, tradukita de frato Arni F.C., 1959, 47 p.
- Alberto del Fante, Alberto, De la Dubo al la Kredo, Fratoj de l' Karitato, Bierbeek, 1960, 32 p.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sankta Pio el Pietrelcina[rompita ligilo] artikolo de Pastro Duilio Magnani
- Kelkaj datoj en la vivo de Patro Pio El Pietrelcina Arkivigite je 2005-01-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Paroko Ss Johano kaj Paŭlo en Rimini[rompita ligilo] kun mencio de Patro Pio (itale kaj esperante)
- Fondaĵo Padre Pio (anglalingve)
- Biografio cĉe EWTN Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine