Novicado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novicoj de la Ordeno de la Aŭgustenanoj Rekoletoj.

Oni diras novicado ĝenerale tiun periodon en kiu aspirantoj partoprene aliri monaĥan ordenon engaĝiĝas provi en la praktiko la novan vivon kaj studi la spiritecon kaj celojn de la elektita religia instituto. Tiuj provo kaj studo kutime okazas sub la gvido de spirita spertulo aŭ majstro – aŭ respektive spirita spertulino aŭ majstrino por monaĥinoj aŭ fratinoj. La aspiranto samtempe spertas sian psikan kaj intencan taŭgecon al la nova komunuma vivo.

Novica sperto en budhista novicejo.

La novicado en la Katolika Eklezio ne povas daŭri malpli ol unu jaro, sed povas plilongiĝis ĝis al du aŭ pli jaroj. Simile en la ortodoksaj kristanaj eklezioj.

Ĉe la finiĝo de la novicada periodo la kandidato eniras ordenon aŭ instituton per la pervotaj promesoj de malriĉeco, ĉasteco kaj obeo. La unua pervota ligiĝo validas unujaron kaj povas esti renovigita laŭpete de la kandidato kaj konsente de la ŝarĝitaj superuloj. Post la finiĝo de la periodo de la portempa votiĝo (de minimumo de tri jaroj al maksimumo de naŭ jaroj) la kandidato elmetas la porĉiamajn religiajn votojn (en la religiaj institutoj) aŭ tiun solenan (en religiaj ordenoj), kiu same engaĝas por ĉiam.

Kompreneble novicado distingiĝas el noviceco, kiu estas kvalito de la novico. kaj el novicejo. kiu estas la establo en kiu la kandidatoj erudicias pri si mem kaj pri la karakterizoj de la elektita institucio, La novicejo kutime stariĝas en lokoj simbolaj por la ordeno aŭ instituto kaj ankaŭ fore el la konfuzego de la ĉirkaŭa mondo. Tiu nomo “novicado” la respektiva praktiko kaj terminologio estas uzataj ankaŭ de asocioj de personoj nekonsekritaj kiel Skoltismo.

En la Katolika Eklezio la periodo de la novicado estas normata, krom de la statutoj de la instituto aŭ ordeno, de la kodo de la kanona juro.

Origino[redakti | redakti fonton]

Se plukonsideri la novicadan periodon ĉe la kristanaj eklezioj, ĝi komenciĝis, fakte, kun la naskiĝo de la konsekrita aŭ ermita vivo. Jam abato Sankta Pakomjo (292-348) kaj sankta Benedikto en 595, praktike igis deviga la novicadan periodon kiel inicadon al nova sindediĉo al Dio kaj la bezonoj de la socio por ĉiuj kandidatoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mirko Breitenstein: Das Noviziat im hohen Mittelalter. Zur Organisation des Eintritts bei den Cluniazensern, Cisterziensern und Franziskanern (Vita regularis. Ordnungen und Deutungen religiosen Lebens im Mittelalter 38). LIT Verlag, Berlin 2008. ISBN 978-3-8258-1259-1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]