Swithun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Swithun
Episkopo de Winchester
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 799 (0799-11-30)
en informo mankas
Morto 2-an de julio 863 (0863-07-02) (63-jaraĝa)
en informo mankas
Tombo Katedralo de Winchester vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Wessex vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Winchester
Dum 852
Sanktulo
Festotago 15-a de julio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Swithun (m. la 2-an de julio 862) estis anglosaksa sanktulo kaj episkopo de Winchester.

Li verŝajne naskiĝis dum la regado de Egbert, reĝo de Wessex, kaj estis ordinata de Helmstan (episkopo de Winchester de 838 ĝis 852). Li instruis Aethelwulf, filon de Egbert, kiu iĝis reĝo de Wessex en 839. Post la morto de Helmstan, Aethelwulf nomumis Swithun episkopo de Winchester. Laŭdire, pro peto de Swithun, Aethelwulf donis dekonon de siaj bienoj al la eklezio. Swithun konstruis kaj restaŭris multajn preĝejojn, vojaĝis piede, kaj invitis malriĉulojn, ne riĉulojn, al bankedoj.

Estas multaj legendoj pri Swithun. Laŭ la plej konata, iam sur ponto laboristoj malice rompis korbon de ovoj: mirakle Swithun restaŭris la korbon kaj la ovojn.

Tuj antaŭ sia morto li komandis ke li entombiĝu ne en preĝejo sed ekstere en aĉa loko. Tamen en 971 oni translokigis liajn restaĵojn al la katedralo de Winchester.

Lia festotago estas la 15-a de julio.

Plej famas Swithun pro proverbo, laŭ kiu "se pluvas lian fest-tagon, pluvos 40 tagojn kaj 40 noktojn". Estas diversaj rimaj versioj de la proverbo. Tradicie se senpluvas, oni preĝu al Swithun por pluvo. En Francujo, sankta Medardo (8-a de junio) kaj sanktaj Gervasio kaj Protasio (19-a de junio) estas supozitaj havi influon sur la vetero preskaŭ identan, kun tiu atribuita al sankta Swithun en Anglujo.