Medardo de Noyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Medardo de Noyon. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Saint-Médard.
Sankta
Medardo de Noyon
Persona informo
Naskiĝo 470 (iama kalendaro)
en Salency
Morto 8-a de junio 560 (iama kalendaro)
en Noyon
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo pastro vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Medardo de Noyon (456 en Salency, Gallia Belgica, nordo de Francio; 8-an de junio 545 en Noyon ) estis episkopo de Vermandois meze de la 6-a jarcento , poste de Noyon kaj poste de Tournai , de kie li misie predikis Flandrion . Medardo (latine Medardus, france Saint Médard}) estis konata pro sia bonfarado kaj estis enkanonigita sanktulo. Lia memortago estas la 8-a de junio. Liaj relikvoj estis transportitaj de Soissons ĝis la Saint-Médard Abatejo. La restaĵoj de Médard estas konservitaj en la kirko Saint-Médard de Parizo kaj daŭre estas ĝis nun.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Kiel infano, Medardo laŭdire iam estis ŝirmita kontraŭ pluvo fare de aglo, kiu ŝvebis super li. Estas kiel li estas plej ofte prezentita, kaj estas kial li estas rilata al vetero, bona aŭ malbona, kaj kial li estas supozita protekti tiujn, kiuj laboras ekstere[1]. La vetera legendo koncernanta Medardon similas al tiu de Swithun en Anglio. La franca rimo estas: "S'il pleut à la Saint Médard, il pleut 40 jours plus tard." ("Se pluvas dum Medardotago, pluvos poste dum 40 tagoj.)[2]. En Ĉeĥio, la sama popoldiro ankaŭ troviĝas: "Medardovˇe kápˇe, 40 dní kape."[3].

Patroneco[redakti | redakti fonton]

Sankta Medardo estas la patrono de malliberuloj, homoj kun mensmalsanomigrenoj kaj neŭralgio, agrikulturistoj kaj bierfaristoj. Li estas alvokita kontraŭ malbona vetero, por (aŭ kontraŭ, laŭ la kazo) pluvo - tial lia kromnomo "pluva sanktulo", por la bona progreso de la rikolto kaj por mildigo de dentodoloro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SQPN Saints: St Medard (includes an illustration of the eagle legend) Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  2. The Wordsworth Dictionary of Phrase and Fable. Wordsworth Reference. (angle)
  3. Honzíková, Jarmila, Jan Krotký, Pavel Moc, and Jan Fadrhonc. "Weather Lore (Pranostika) as Czech Folk Traditions." Heritage 6, no. 4 (2023): 3777-3788. (ĉeĥe)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]