Ruslana Korŝunova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ruslana Korŝunova
Personaj informoj
Naskiĝo 2-an de julio 1987 (1987-07-02)
en Almato
Morto 28-an de junio 2008 (2008-06-28) (20-jara)
en Manhatano
Kaŭzo de morto falo
Tombo Khovanskoye Cemetery
Ŝtataneco Sovetunio, Kazaĥio
Profesio manekeno
Lingvoj rusa lingvo, kazaĥa lingvo, angla lingvo, germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Ruslana Korŝunova (naskiĝis la 2-an de junio 1987 en Almato, mortis la 28-an de junio 2008 en Nov-Jorko) – modelino devenanta de Kazaĥujo.

Ŝin malkovris en 2003 monda agentejo de modelinoj Models 1. Ŝi prezentis vestfasonojn de Vera Wang, Marc Jacobs kaj Nina Ricci sur la plej prestiĝaj model-promenejoj de la mondo. La revuo "Vogue" konsideris ŝin unu el la plej belaj eŭropaj modelinoj.

La 28-an de junio 2008 ŝi mortis post falo de naŭa etaĝo de sia apartamento en Manhatano.