Justica murdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Justica murdo (germane: Justizmord) – situacio, kiam mortpuno verdiktita de juĝejo estas fakte uzita kiel rimedo por mortigo, aŭ kiam ĝia verdikto estas nemezurebla al la faro postsekvata de leĝo.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Justicaj murdoj ofte aperis en totalismaj reĝimoj. Konforme al marksisma teorio de leĝo, socialisma ŝtato estas ilo de diktatoreco de la proletaro kaj de la klasbatalo. Al tiu celo estas subigitaj ĉiuj ŝtataj institucioj, en tio la tribunalo. La ŝtato, anstataŭ procedoj protektantaj homrajtojn, konsiderataj kiel "burĝaj superstiĉoj" devus orientiĝi laŭ difinata de la partio "kolektiva intereso".

Responde al proceso de Joan Calàs finita per justica murdo en 1762, konata filozofo de la jarcento de racio Voltaire, en 1763 publikigis Traité sur la tolérance (Traktaton pri toleremo). Oni opinias, ke la vaste disvastigita cri de coeur estis la lasta laboraĵo tiom intense kontraŭstaranta al religia perforto. El tio rezultas, ke por postaj verkistoj, kiel katolikoj François Adrien Pluquet kaj Nicolas-Sylvestre Bergier estis evidente, ke herezo ne pravigas uzon de la perforto.

Sir Aubrey Lewis kiel justican murdon ankaŭ traktis diskriminacion de mensmalsanuloj dum la ĉasado de sorĉistinoj.

Viktimoj de justica murdo[redakti | redakti fonton]