Arkoponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Alkantara Ponto, Hispanio (konstruita ĉirkaŭ 103-106 a.K.)

Arkoponto estas ponto kun abutmentoj je ĉiu fino kaj kun formo de kurba arko. Arkoponto funkcias per transpaso de la pezo de la ponto kaj ties ŝarĝon parte al horizontala tenilo tenita de la abutmentj ĉe la alia flanko. Viadukto (nome longa ponto) povas esti farita el serio de arkoj, kvankam nuntempe oni uzas tipe aliajn pli malmultekostajn strukturojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Arkadiko Ponto en Grekio (13-a jarcento a.K.), unu el plej aĝaj arkopontoj ekzistantaj.

Eble la plej aĝa ekzstanta arkoponto estas la mikena Arkadiko Ponto en Grekio el ĉirkaŭ 1300 a.K.. La ŝtona ŝajnvolba ponto estas ankoraŭ uzata de lokanoj.[1] La bone konservata Helenisma Eleŭterna Ponto havas triangulan ŝajnvolban arkon.[2] La Rodosa Ponto de la 4-a jarcento a.K. ripozas sur antikva dovela arko.[3]

Kvankam veraj arkoj estis jam konitaj de la Etruskoj kaj de la antikvaj Grekoj, estis la Romianoj la unuaj - per la volbo kaj la kupolo - kiuj tute realigis la potencon de arkoj por pontokonstruado.[4] Listo de romiaj pontoj kompilitaj de la inĝeniero Colin O'Connor katalogis 330 romiajn ŝtonpontojn por trafiko, 34 romiajn lignopontojn kaj 54 akveduktojn, substanca parto el kiuj ankoraŭ staras kaj eĉ estas uzataj por transporto de veturiloj.[5] Pli kompleta esplorado fare de la itala fakulo Vittorio Galliazzo trovis 931 romiajn pontojn, ĉefe el ŝtono, en tiom multe kiom ĝis 26 diversaj landoj (inklude iaman Jugoslavion).[6]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hellenic Ministry of Culture: Mycenaean bridge at Kazarma
  2. Nakassis, Athanassios (2000): "The Bridges of Ancient Eleutherna", The Annual of the British School at Athens, Vol. 95, pp. 353–365
  3. Galliazzo 1995, p. 36; Boyd 1978, p. 91
  4. Robertson, D.S.: Greek and Roman Architecture, 2-a eld., Cambridge 1943, p.231:

    "The Romans were the first builders in Europe, perhaps the first in the world, fully to appreciate the advantages of the arch, the vault and the dome."

  5. Colin O'Connor: "Roman Bridges", Cambridge University Press 1993, p. 187ff. ISBN 0-521-39326-4
  6. Galliazzo, Vittorio (1994), I ponti romani. Catalogo generale, Vol. 2, Treviso: Edizioni Canova, ISBN 88-85066-66-6, cf. Indice

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Boyd, Thomas D. (1978), "The Arch and the Vault in Greek Architecture", American Journal of Archaeology 82 (1): 83–100 (91), doi:10.2307/503797 
  • Galliazzo, Vittorio (1995), I ponti romani, Vol. 1, Treviso: Edizioni Canova, ISBN 88-85066-66-6 
  • Galliazzo, Vittorio (1994), I ponti romani. Catalogo generale, Vol. 2, Treviso: Edizioni Canova, ISBN 88-85066-66-6 
  • O’Connor, Colin (1993), Roman Bridges, Cambridge University Press, p. 129, ISBN 0-521-39326-4 
  • Proske, Dirk (2009), Safety of historical stone arch bridges, Springer, p. 336, ISBN 978-3-540-77616-1 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]