Stanisław Marusarz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stanisław Marusarz
Stanislaw Marusarz 1949.jpg
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1913 (1913-06-18)
en Zakopane
Morto 29-an de oktobro 1993 (1993-10-29) (80-jara)
en Zakopane
Tombo Pęksowy Brzyzek National Cemetery in Zakopane
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Frat(in)o Jan Marusarz
Okupo
Okupo ski jumper • Nordic combined skier
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
S MArusarz.jpg

Stanisław Marusarz (naskiĝis la 18-an de junio 1913 en Zakopane, mortis la 29-an de oktobro 1993 samloke) – pola skisaltisto, reprezentanto de nordia kombino, kvarfoja olimpikisto, subleŭtenanto de Pola Enlanda Armeo, trejnisto. Vicĉampiono de la mondo en skisaltado en 1938 de Lahti. Kavaliro de Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari. La plej bona Sportisto de Pollando en 1938 laŭ Plebiscito de Sporta Revuo. Meritita Sport-Majstro de 1951. 21-foja majstro de Pollando.

Aŭtoro de libroj Na skoczniach Polski i świata. Kartki z pamiętnika (Sur skisaltejoj de Pollando kaj la mondo. Folioj de memorlibro), Warszawa 1955 kaj Skok, który uratował mi życie (Salto, kiu savis mian vivon), Warszawa 1974 (prilaboritaj de Zbigniew K. Rogowski). Li startis kun skioj tra pli ol 30 jaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

1940-1945

La Granda Ski-saltejo je la nomo de Stanisław Marusarz en Zakopane, 2012
La tombo de Stanisław Marusarz en la Tombejo de Eminentuloj en Zakopane, Pollando
La stelo de Stanisław Marusarz sur la Aleo de Sport-Steloj en Władysławowo, Pollando

Post eksplodo de la dua mondmilito montara kabano sur Pyszna iĝis kontrabandejo por tatraj kurieroj. Post veno de Wehrmacht Marusarz eniris al Landa Armeo, plenumante kurieran servon sur itinero Zakopane-Budapeŝto. Li translokigis homojn, transportis konspirajn materialojn kaj monon por subtera agado. Dufoje estis kaptita de slovakaj limgardantoj de Jozef Tiso. Unuafoje, printempe 1940, fuĝis de ĝendarma gardejo en Štrbské Pleso kaj kaŝiĝis ĉe konata slovako, kaj poste revenis al Zakopanego. Duafoje (estis kaptita apud limrivero Hernád) oni redonis lin kun la edzino al germanoj kaj malliberigis en arestejo en Prešov, kaj poste en Muszyna (tie troviĝis ankaŭ lia fratino Helena), kie estis batita kaj surverŝita de akvo, kaj en Nowy Sącz. Post enketa esploro en gestapejo en Zakopane estis forveturigita al Montelupich-prizono en Krakovo. La edzino Irena, ŝajnigante gravedecon, post tri monatoj estis liberigita de malliberejo en Nowy Sącz. Marusarz rifuzis kunlaboron kun okupantoj, kiuj proponis al li postenon de trejnisto. Li estis kondamnita al morto. La 2-an de julio, kune kun Aleksander Bugajski, fuĝis de la prizono, elsaltante el fenestro sur la unua etaĝo. Dum la forkuro estis pafvundita. Lia fuĝo de la krakova malliberejo vekis admiron en okupata Pollando. Li piedire atingis Zakopane, kaj poste trairis al Hungario, kie restis ĝis fino de la milito kun paŭzo pro certa kuriera misio en Pollandon. Kun ŝanĝita nomo, kiel Stanisław Przystalski, trejnis hungarajn skisaltistojn kaj descendistojn. Januare 1944 partoprenis konkurson en skisaltejo en Borsafüred. Tie li renkontis unu el antaŭmilitaj skisaltistoj, germanon Sepp Weiler, kiu tuj rekonis polon, sed ne sciigis gestapon. Marusarz en Hungario partoprenis projektadon de skisaltejo en Košice kaj Borsafüred. Al Zakopane revenis en 1945, kie mastrumis montaran kabanon sur Ornak.