Kvankam bona reganto kaj simpatia homo, li estis tro kurioza prezidanto. Li petis al Volkswagen AG de Brazilo kiu rekomencu la faradon de klasika VW Käfer, ĉar li, kiel la plejparto de brazilanoj, tre ŝatas la modelon. Li estis la nura prezidanto de Brazilo kiu publike partoprenis karnavalon kaj tiam estis fotografiita kun nuda virino. Foje li konsilis ke brazilanoj ne manĝu porkon aŭ konkon dum festo de novjaro por ke ne akiru malbonan hazardon. Li ankaŭ estis la unua divorcita kaj neniam reedzigita prezidanto de Brazilo.