Dilma Rousseff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝia Ekscelenco
 Dilma Vana Rousseff
Dilma Rousseff

Oficiala foto de Dilma Rousseff


Transprenanta oficon
1-a de januaro 2011
Vicprezidento Michel Temer
Venanta post Luiz Inácio Lula da Silva

Prezidenteca stabestro
En funkcio:
21-a de junio 2005 – 30-a de marto 2010
Antaŭulo José Dirceu
Sekvanto Erenice Alves Guerra

Ministro pri minoj kaj energio
de Brazilo
En funkcio:
1-a de januaro 2003 – 21-a de junio 2005
Antaŭulo Francisco Gomide
Sekvanto Mauricio Tolmasquim (provizora)

Naskiĝo 14-an de decembro 1947
en Flag of Brazil.svg Belo Horizonte, Minas-Ĝerajso, Brazilo
Nacieco Brazila
Politika partio Partio de Laboristoj
Koalicio: KPB, BRP, BDP, LP, BSP, PP, PNM
Edzo/ino Cláudio Linhares (1967-1969)
Carlos Araújo (1969-2000)
Infanoj Paula Rousseff Covolo (nask. 1976)
Alma mater Universitato Suda Rio-Granda
Okupo politikisto
Profesio ekonomisto
Subskribo Dilma Rousseff, subskribo
TTT dilma.com.br
v  d  r
Information icon.svg

Dilma Vana ROUSSEFF (IPAˈdʒiwmɐ χuˈsɛf), naskita la 14-an de decembro, 1947 en Belo Horizonte, Minas-Ĝerajso, Brazilo) estas brazila ekonomisto kaj politikisto, estas la nuna kaj la unua virino Prezidanto de Brazilo.

En junio 2005 kiam, tiam, la Prezidanto Luiz Inácio Lula da Silva nomumis ŝin kiel sia prezidenteca stabestro,[1] tiam ŝi fariĝis la unua virino kiu okupas tian postenon. Lula proponis ŝin kiel sian posteulon en la prezidanteco de la respubliko, kaj ŝi venkis en la balotado de 2010.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dilma estas la filino de bulgara enmigrinto kaj brazila instruistino, kaj ŝi edukiĝis en mezklasa familio. Ŝi interesiĝis pri socialismaj idealoj en junularo, nelonge post kiam la brazila milita puĉo de 1964.

Fariĝinta batalemulo, ŝi aliĝis al organizaĵoj kiuj favoris armitan lukton kontraŭ la Brazila militista diktaturo, kiel la Nacia Liberiga Komando (Comando de Libertação Nacional, COLINA) kaj la Palmaresa Armita Revolucia Avangardo (Vanguarda Armada Revolucionária Palmares, VAR-Palmares). La diktaturo enkarcerigis ŝin dum preskaŭ tri jaroj, unue en Operacio Bandeirante, dum kiu ŝi suferis brutalan torturon, kaj poste en la iom ironie nomita Departemento de Politika kaj Socia Ordo (Departamento de Ordem Política e Social, DOPS).[1][2]

Ŝi rekonstruis sian vivon en Suda Rio-Grando, kie — kune kun Carlos Araújo, sia kunulo dum pli ol tridek jaroj — ŝi helpis en la formado de la Demokrata Laborista Partio (PDT). Rousseff aktive partoprenis en kelkaj balotkampanjoj antaŭ forlasi la PDT en 1980 por fariĝi unu el la fondintoj de la Partio de la Laboristoj (PT)[3].

Publika servado[redakti | redakti fonton]

Dum la urbestreco de Alceu Collares el 1986 ĝis 1988 ŝi estis urbsekretario en la prefektura estraro de Porto-Alegro. El 1991 ĝis 1993, post kiam Collares fariĝis Guberniestro de Suda Rio-Grando, ŝi estis prezidanto de ĝia ekonomia kaj statistika organizaĵo Fundação de Economia e Estatística Siegfried Emanuel Heuser, FEE. Poste ŝi servis kiel Ŝtatsekretario por Minoj kaj Energio (1999 al 2002) dum la guberniestreco de Olivio Dutra.[2]

Ŝi estis en 2002 ano de la grupo kiu formulis la energiplanon por la nova registaro de Luiz Inácio Lula da Silva. Poste en tiu jaro, li nomumis Rousseff kiel Ministro de Minoj kaj Energio. Ŝi daŭris en tiu laborposteno ĝis 2005, kiam li nomumis ŝin kiel Prezidenteca Stabestro. Ŝi anstataŭigis José Dirceu, kiu rezignis post la enketkomitato de la Nacia Kongreso de Brazil akuzita pro skandalo, ke li permesis la pagon de subaĉetaĵoj al Brazilaj deputitoj por kongresaj voĉdonoj.

En la jaro 2009, la semajngazeto Época enlistigis ŝin inter la 100 plej influaj brazilanoj de la jaro[4], kaj en novembro 2010 la anglalingva periodaĵo Forbes rangis ŝin kiel la 16a plej potenca persono en la mondo[5].

Prezidenteco[redakti | redakti fonton]

Dilma estis proponita de Lula da Silva kiel kandidato de ilia partio al la prezidentbalotoj de la jaro 2010. En la unua voĉdono, ŝi alvenis ĉekape, sed sen absoluta plimulto. La 30-an de oktobro, en la dua voĉdono, ŝi venkis, kaj tial estis elektita nova prezidento de la lando. Ŝi enposteniĝis en la 1-a de januaro 2011.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Allen Bennett, Dilma Rousseff biography ("Biografio de Dilma Rousseff") Agência Brasil. 9-a de aŭgusto 2010.
  2. 2,0 2,1 Fernando Rodrigues, Veja cronologia da vida de Dilma Rousseff, ("Kronologio de la la vivo de Dilma Rousseff"), BOL Notícias, 21-a de februaro 2010.
  3. Luís Maklouf Carvalho, As armas e os varões: A educação política e sentimental de Dilma Rousseff, ("Armiloj kaj la viroj: La politika kaj sentemeca edukado de Dilma Rousseff"), Revista Piauí, aprilo 2009, nº 31, paĝoj 22-31.
  4. Os 100 brasileiros mais influentes de 2009 ("La 100 plej influaj Brazilanoj de 2009") en Revista Época, 20-an de decembro.
  5. titulo=Em ranking da 'Forbes', Dilma é a 16ª pessoa mais poderosa do mundo ("En la Forbes rangordo, Dilma estas la 16-a plej potenca persono en la mondo), novembro 2010.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]