Juscelino Kubitschek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juscelino Kubitschek
Persona informo
Juscelino Kubitschek de Oliveira
Naskiĝo 12-an de septembro 1902 (1902-09-12)
en Diamantina
Morto 22-an de aŭgusto 1976 (1976-08-22) (73-jaraĝa)
en Resende
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Memorial JK vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugalabrazilportugalafrancagermana vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universidade Federal de Minas Gerais vd
Partio Social Democratic Party (1945) vd
Subskribo Juscelino Kubitschek
Familio
Patrino Júlia Kubitschek vd
Edz(in)o Sarah Kubitschek vd
Infanoj Maria Estela Kubitschek • Márcia Kubitschek vd
Profesio
Okupo kuracistopolitikisto vd
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juscelino KUBITSCHEK de OLIVEIRA [juselinŭ kubiŝekj djolivejra] (naskiĝis la 12-an de septembro 1902 en Diamantina, Minas Gerais; mortis la 22-an de aŭgusto 1976) estis brazila politikisto. De 1956 ĝis 1961 li estis prezidanto de Brazilo.

Vivo kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]

Lia patro, João Cesar de OLIVEIRA, estis vojaĝanta komizo, kaj lia patrino, Júlia KUBITSCHEK, ĉeĥa instruistino el origine sudetgermana familio. Li studis medicinon en Belo Horizonte kaj diplomiĝis en 1927.

Li komencis sian politikan karieron ĉirkaŭ 1930, kiam oni nomis lin oficestro de diktatoreca subŝtatestro de Minas-Ĝerajso, Benedito Valadares (1934). Li okupis post la jenajn oficojn:

Kubitschek volis konkuri denove al prezidanteco en 1965, sed tio ne eblis pro la militista puĉo de 1964. Oni abrogaciis lian rajton en 1968, post kiam li provis fondi unuigon de politikistoj kontraŭ la militista diktatoreco en 1967.

Post tio, li eliris al Usono kaj Eŭropo, sekve de tio li reiris al Brazilo kaj mortis en 1976, pro aŭtomobila akcidento.

Analizo de lia prezidanteco[redakti | redakti fonton]

Lia moto estis "50 jaroj en 5". Dum lia prezidanteco, oni konstruis Braziljon kaj favoris la industrion. Por fari tion, li prunteprenis monon el eksterlando. Li ankaŭ simpligis la brazilan administradon.

JK, kiel oni ankaŭ nomis lin, mobilizis la landon kaj kreis grandan industrian kaj ekonomian kreskon. Sed la prunteprenoj kaŭzis inflacion kaj financajn problemojn. Ankaŭ, por stimuli aŭtomobilfabrikojn, li malhelpis la trajnojn kaj tramoj. Dum lia regperiodo, oni forigis preskaŭ ĉiujn tramojn de Brazilo, kaj multaj trajnvojoj estis forlasitaj.

Li ordonis pregi tre aĉajn aluminiajn monerojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de BraziloPoste:
Nereu Ramos1956–1961Jânio Quadros