Tajlanda bahto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tajlanda bahto
Ŝtato: Flago-de-Tajlando.svg Tajlando
Subdivido: 100 satangoj
Kodo laŭ ISO 4217: THB
Mallongigo: ฿, Bt
Ŝanĝokurzo:
(10-a de septembro 2009)
1 usona dolaro 33.98695 THB
1 Eŭro = 49.46 THB
1 japana eno = 0.3689
Information icon.svg
vdr

La bahto (taje บาท [bàːt]) estas la valuto de Tajlando. Unu bahto disdividiĝas je 100 satangoj. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas THB. Krome en Tajlando bahto estas peza unuo por oro, uzata de oraĵistoj kaj juvelistoj en la lando.

La unuaj modernaj moneroj[redakti | redakti fonton]

La tajlanda reĝo Chulalonkorn aŭ Rama la 5-a (1853-1910) zorgis pri tio, ke Siamo povis ekprodukti monerojn laŭ eŭropa formo kaj enkondukigis monbiletojn. Aparte impresite de la moneroproduktejoj en Prusio, li enkondukis la tie viditajn altkvalitajn teknikojn ankaŭ en Siamo. La produktitaj altkvalitaj moneroj havis unuflanke la siaman blazonon kun trikapa elefanto, kaj aliflanke portreton de la reĝo. Produktiĝis aparte oraj, malplimulte arĝentaj moneroj. La tajlandanoj entuziasme akceptis la novajn monerojn kaj tre malplioftiĝis falsaj moneroj. La novaj arĝentaj tikaloj jam rekoneblis pro specifa sono, se oni faletigis ilin sur ŝtonan grundon.

La nuna valuto de Tajlando[redakti | redakti fonton]

Origine bahto estas la nomo de tradicia tajlanda peza unuo (1 bahto = 15,16 g), per kiu la pezo de oro kaj arĝento ankoraŭ nuntempe estas indikita en komerca konteksto. Nur en la jaro 1940 la nacia valuto, kiu antaŭe nomatis tikalo, estis renomita bahto.

Unu bahto (taje บาท [bàːt]) estas divitia en 100 satangojn (taje สตางค์ [sātāːŋ]); 25 satangoj estas sualengo (สลึง [salɯ̌ŋ]).

Grandkvante cirkulas moneroj je 1, 2, 5 kaj 10 bahtoj. Krome ekzistas moneroj je 25 kaj 50 satangoj, kiuj tamen nur estas kutima pagilo en pli grandaj supermerkatoj. La moneroj je 1, 5 kaj 10 satangoj ne plu cirkulas, krom inter bankoj.

Monbiletoj cirkulas en valoro de 20, 50, 100, 500 kaj 1.000 bahtoj (10-bahtaj monbiletoj ne plu kutimas).

La dorsaj flankoj de la moneroj montras signifajn budhismajn templojn en Tajlando:

  • 25-satanga monero (1 saluengo): Wat Phra Mahathat Voramaha Viharn[Dubinda teksto] en Nakhon Si Thammarat
  • 50-satanga monero (2 saluengoj): Wat Phrathat Doi Suthep en Chiang Mai
  • 1-bahta monero: Wat Phra Kaeo en Bankoko
  • 2-bahta monero: Wat Phu Khao Thong (Wat Saket) en Bankoko
  • 5-bahta monero: Wat Benchamabophit en Bankoko
  • 10-bahta monero: Wat Arun en Bankoko
Krome cirkulas ankoraŭ specialaj moneroj - plej ofte en valoro de 10 bahtoj. Aparte oftas tiuj pri la 50-a trona jubileo de reĝo Rama la 9-a el la jaro 1996.
La 10-bahta monero laŭ grandeco kaj pezo tre similas al la 2-Eŭra monero, sed de novaj moneraj aŭtomatoj povas esti distingata pro la ne identa materialo.

La dorsaj flankoj de la aktualaj monbiletoj (krom ili ankoraŭ cirkulas pli malnovaj) montras

  • 20-bahta monbileto (ekde 2003): reĝo Ananda Mahidol (Rama la 8-a) kaj la moderna ponto Rama la 8-a en Bankoko
  • 50-bahta monbileto (ekde 2004): reĝo Mongkut (Rama la 6-a) kun terglobo kaj teleskopo; krome malgranda bildigo de la stupao Phra Pathom Chedi en Nakhon Pathom. Dum limigita tempo la 50-bahta monero produktiĝis el folio de la plastaĵo polimero. Ĝi havas travideblan fenestron kun la kapo de la nuna tajlanda reĝo Rama la 9-a.
  • 100-bahta monbileto (ekde 2004): reĝo Chulalonkorn (Rama la 5-a) kaj sceno pri la forigo de sklaveco
  • 500-bahta monbileto (ekde 2001): statuo de la reĝo Nang Klao (Rama la 3-a) antaŭ la templo Ŭat Ratchanadaram en Bankoko; krome eta bildigo de velŝipo
  • 1.000-bahta monbileto (ekde 2005): reĝo Bhumibol Aduljade (Rama la 9-a) kun sia fotilo antaŭ la akvobaraĵa digo „Pa Sak Jolasid Dam“

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]