Pakistana rupio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakistana rupio
valuto • rupio
Ŝtato: Pakistano
Subdivido: 100 paisa (ne uzataj)
Kodo laŭ ISO 4217: PKR
Mallongigo: Rs
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 85,6500 PKR

1 eŭro = 121,864 PKR (la 4-an de novembro 2010)

vdr

La Pakistana rupio - urdue پاکستانی روپیہ - estas la nacia valuto de Pakistano. Unu rupio estas dividita je cent paisa, sed la subdivido pro inflacio ne uzatas. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas PKR.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la vorto "rupio" estas la sanskrita vorto rūp aŭ rūpā, kiu signifas "arĝenton" en multaj hindarjaj lingvoj. La sanskrita vorto rūpjakam (रूप्यक) havas la signifon "monero el arĝento". La el tio fontanta vorto Rūpaja estis uzata por nomi la moneron enkondukita fare de la ĥano Ŝir Ŝah Suri dum lia rego inter la jaroj 1540 kaj 1545. La pakistana rupio ekcirkulis kiam la lando sendependiĝis de Britio en 1947. Dum la unuaj monatoj de sendependeco, Pakistano uzis baratajn monerojn kaj monbiletojn kun la stampo "Pakistano". Novaj moneroj kaj monbiletoj estis eldonitaj en 1948.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]