Barata rupio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
valuto • rupio
Ŝtato: Barato
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: INR
Mallongigo:
vdr
Simbolo de la rupio

La barata rupio (रुपया) estas la oficiala monunuo de Barato.

Unu rupio valoras 100 paisâ (पैसा) kaj ĉirkaŭ 0,015 € (aŭ 0,0215 usonaj dolaroj ) en januaro 2010 .

La nuntempa rupio devenas de la arĝenta rupî (11,50 g) kreita de Ŝer Ŝah Suri.

Monsimbolo[redakti | redakti fonton]

La 15-an de julio 2010, la barata registaro elektis la simbolon (), kiu estas de nun uzata por la rupio[1]. Ĝi konsistas el kunmeto de la nagariaj literoj "र" ("Ra") kaj majuskla latina "R" sen la vertikala streko. La plej uzataj simboloj de la hinda rupio estis ĝis tiam: Rs., Re., रू, aŭ ரூ (en la tamila) aŭ రూ (telugue).

La simbolo influiĝis de aliaj nuntempaj monunusimboloj kun duobla horizontala streko, kiel ekzemple , kaj ¥.

Tiu simbolo rapide aldoniĝis al Unikodo.

En januaro 2014 la nacia banko anoncis ke ĝi prenus el la trafiko ĉiun monbileton presitan antaŭ 2005 ĝis la 31-a de marto 2014. La limdato estis poste etendita ĝis la 1-a de januaro 2015 kaj poste ĝis la 30-a de junio 2016.[2] Por altigi la kontrolon de la ekonomio kaj premi al ciferece dokumentataj bankaj ĝiroj de signifaj monsumoj, je noktomezo inter la 8-a kaj la 9-a de novembro 2016, ĉiuj monbiletoj de 500 kaj 1000 rupioj de ĉi tiu serio estis malvalidigitaj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]