Taĝika somonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taĝika somonio
valuto
Ŝtato: Taĝikio
Subdivido: 100 diramoj
Kodo laŭ ISO 4217: TJS
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 7,8769 TJS

1 eŭro = 8,47253 TJS (la 7-an de decembro 2016)

vdr

La taĝika somonio - taĝike cомонӣ - estas la nacia valuto de Taĝikio. Unu somonio estas dividita je cent diramoj (taĝike дирам, komparu la vorton dirhamo). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TJS.

La 30-an de oktobro 2000, la somonio anstataŭigis la taĝikan rublon, sekvaĵo de la sovetia rublo, je la ŝanĝkurso 1 somonio = 1000 taĝikaj rubloj. La somonio estas la plej valora monunuo en Centra Azio.

monbileto de 500 somonioj el la serio de 2010


Etimologio[redakti | redakti fonton]

La valuto baptiĝis laŭ la legenda fondinto de la taĝika nacio, Isma'il SamaniIsmo'il Somoni (ابو ابراهیم اسماعیل بن احمد, Abu Ibrahim Ismail ibn Ahmad, el la dinastio de Samanidoj, mortis en novembro 907). Tamen ankaŭ notindas ke la valutaj nomoj de la najbaraj centraziaj ŝtatoj Kirgizio, somo, kaj Uzbekio, somo, havas iom similan formon. Etimologia kaŭzo estas, ke en Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza,uzbeka kaj ankaŭ taĝika lingvoj nomis la rublon "som" (taĝike "сўм"), kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura, uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".

Moneroj[redakti | redakti fonton]

Nuntempaj moneraj serioj [1]
Bildo Valoro Diametro Dikeco Pezo Materialo Edĝo Antaŭflanko Postflanko Aperis en
5 diramoj 16.5 mm 1.35 mm 2 g Vidu kom. 1 Simpla Taĝikia 7-stela krono Valoro 2001
10 diramoj 17.5 mm 1.4 mm 2.4 g
20 diramoj 18.5 mm 1.4 mm 2.7 g
25 diramoj 19 mm 1.4 mm 2.76 g Latuno
50 diramoj 21 mm 1.45 mm 3.6 g
1 somonio 24 mm 1.6 mm 5.2 g Vidu rim. 2 Skripa kaj simpla sekcioj Ismail Samani Valoro kaj taĝika 7-stela krono 2001
3 somonioj 25.5 mm 1.8 mm 6.3 g Literoj Blazono de Taĝikio
5 somonioj 26.5 mm 1.85 mm 7 g Skripa kaj simpla sekcioj kun stelo ?

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 5, 10 kaj 20 diramoj estas latunumita stalo, kvankam la Centra Banko asertas tiujn monerojn esti "du-metalaj" (kupro-zinko-stalo-kupro-zinko).
  2. Universala katagolo de tutmondaj moneroj: 1901-ĝis nun, 31a eld. asertas, ke la materialo por 1, 3 kaj 5 somonioj estas kupronikelo-zinko, kvankam la centra banko asertas, ke estas nur kupronikelo.

Monbiletoj[redakti | redakti fonton]

monbileta serio de 2000 [2]
Bildo Valoro Dimensioj Koloro Antaŭa flanko Posta flanko Dato de printo Dato de emitado Akvomarko
1 diramo 100 x 60 mm Bruna Sadriddin Ajuni Teatro kaj operejo Pamiraj montoj 1999 2000 Du montoj antaŭ rektangulo
5 diramoj Blua Kultura palaco de Arbob Sepultejo de Mirzo Tursunzoda
20 diramoj Verda ? Intermontejo
50 diramoj Purpura Ismail Samani Montara valo
1 somonio 141 x 65 mm Verda Mirzo Tursunzoda Nacia banko de Taĝikio Portreto
5 somonioj 144 x 65 mm Blua Sadriddin Ajuni Sepultejo de Abuabdullo Rudaki
10 somonioj 147 x 65 mm Ruĝa Mir Said Alii Hamadoni Tombo de Mir Said Alii Hamadoni
20 somonioj 150 x 65 mm Flava-Bruna Abuali ibn Sino Hissara kastelo
50 somonioj 153 x 65 mm Blua Bobojon Gafurov Chaiĥana (tedomo) Sina
100 somonioj 156 x 65 mm Bruna Ismail Samani Palaco de la prezidento

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]