La Barejna dinaro - arabe دينار بحريني - estas la nacia valuto de Barejno. Unu dinaro estas dividita je mil filsoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BHD. Ekde la jaro 2001 la dinaro estas fikse ligata al la usona dolaro je kurzo 1 USD = 0,376 BHD. Po valuta unuo, do po unu dinaro, la barajna dinaro laŭ la stato de 2010 estas la dua plej valora valuta unuo tutmonde, post la kuvajta dinaro. Ekzistas diskutoj anstataŭigi la nacian valuton per komuna interŝtata valuto de la Golfa Koopera Konsilo.