Stella Kübler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stella Kübler
Persona informo
Naskonomo Stella Goldschlag
Naskiĝo 10-an de julio 1922 (1922-07-10)
en Berlino
Morto 26-an de oktobro 1994 (1994-10-26) (72-jaraĝa)
en Freiburg
Mortokialo morto per falo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioNazia Germanio
Familio
Patro Gerhard Goldschlag
Patrino Tony Goldschlag
Infano 1
Okupo
Okupo militisto • kunlaboranto • informer collaborator • Gestapo agent
vdr


Stella Kübler-Isaacksohn el domo Goldschlag (naskiĝis la 10-an de julio 1922, m. 1994) – juddevena germana judkaptistino dum la dua mondmilito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en familio de asimilitaj judoj. Post eventoj de t.n. kristala nokto novembre 1938 ŝia familio senefike provis elmigri el Nazia Germanio. En 1940 nuptis muzikiston Manfred Kübler, murditan poste de germanaj nazioj en koncentrejo Aŭŝvico. Post arestoj kaj deportado de berlinaj judoj ŝiaj gepatroj kaŝiĝis, ŝi mem danke al arja ĉefaspekto kaj falsaj dokumentoj liveritaj de falsisto Guenther Rogoff laboris en unu el berlinaj fabrikoj. Arestita la 2-an de julio 1943. Post kelkaj semajnoj nazioj arestis ŝiajn gepatrojn. Post brutala enketado akceptis proponon de kunlaborismo kun gestapo kiel t.n. kaptisto (germane Greiferin) agante en reto de profesiaj kaptistoj kontraŭ mono kaj promeso ne deporti la gepatrojn fare de gestapo al koncentrejo. Sian agadon ŝi daŭrigis eĉ post deporto de siaj gepatroj. En la reto de kaptistoj ŝi kunlaboris kun sia dua edzo Rolf Issaksohn.

Nombron de denuncitaj de ŝi judoj oni pritaksas al 600 ĝis 3000. Post la milito arestita de NKVD kaj kondamnita de Soveta Milita Tribunalo al 10 jaroj de mallibero en gulago. Post liberiĝo setlis en Okcidenta Berlino, kie estis denove juĝata, sed pro plenumo de la puno en soveta koncentrejo ne subiĝis al prijuĝita puno. Mortis per sinmortigo. Ŝian biografion sub la titolo Stella verkis Peter Wyden.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]