Balázs Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Balázs Horváth
Horváth Balázs Szárszó.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1942 (1942-08-13)
en Budapeŝto
Morto 2-an de julio 2006 (2006-07-02) (63-jara)
en Veszprém
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Judit Meszléry
Okupo
Okupo politikistoadvokato
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Balázs Horváth [balAĵ horvAt], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Horváth Balázs estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, advokato. Lia edzino estis Judit Meszléry.

Balázs Horváth (barbulo, maldekstre)

Balázs Horváth [1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1942 en Budapeŝto. Li mortis la 2-an de julio 2006 en Veszprém (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Balázs Horváth frekventis gimnazion en Balatonfüred, poste li lernis juron en Universitato de Budapeŝto. Li ricevis diplomon en 1965, poste li estis vicadvokato en Pápa, poste en sia naskiĝurbo. Li aliĝis al nova naskiĝinta partio en 1988. Post 2 jaroj li estis ministro pri enlandaj aferoj en Kabineto Antall malpli ol jaron, ĉar blokadon de la taksiistoj li ne povis solvi. Post la abdiko li estis senpostena ministro. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994, same ekde 1998.

Fontoj[redakti | redakti fonton]