Kabineto Antall
Kabineto Antall | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Antall | ||
Dum | 23-a de majo 1990 - 12-a de decembro 1993 | |
Antaŭulo | Kabineto Németh | |
Sekvanto | Kabineto Boross | |
Kabineto Antall estis la unua registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 1990 kaj 1993 pli ol 4 jaron.
Historio
[redakti | redakti fonton]Okazis plene libera parlamenta baloto en 1990. La parlamentanoj voĉdonis al tripartian koalician kabineton de József Antall. Ĝi finiĝis pro morto de la ĉefministro.
Tiu registaro konsistis nur tiuj ministroj, kiuj ne estis pli frue komunistoj. La plej grava ago de la registaro estis transformiĝo de la ekonomio al kutima sistemo, kiel en Eŭropa Unio. La malŝtatiĝo tiel okazis, ke tiuj, kiuj perdis dum la ŝtatiĝo kaj kolĥoziĝo, ili ricevis kompensajn valorpaperojn. Tio kaŭzis malkontentojn, ĉar pro la kurzoj aliaj homoj riĉiĝis kaj ne la kompensuloj. Estis problemo pri hejtoleo, kiu estis malmultekosta. Banditoj aĉetis hejtoleojn kaj post manipulado vendis ilin motoroleo. La diferenco inter la du varoj estis granda. Fine menciindas blokado de taksiistoj, tial la vivo haltis dum la semajnfino. La registaro perdis multe pri la populareco.
Listo de membroj
[redakti | redakti fonton]- József Antall – ĉefministro
- Balázs Horváth – ministro pri enlandaj aferoj, poste Péter Boross
- Géza Jeszenszky - ministro pri eksteraj aferoj
- Ferenc Rabár - ministro pri financo, poste Mihály Kupa, fine Iván Szabó
- Péter Ákos Bod – ministro pri industrio kaj komerco, poste Iván Szabó, fine János Latorcai
- Ferenc József Nagy – ministro pri agrikulturo, poste Elemér Gergátz, fine János Szabó
- István Balsai - ministro pri justico
- László Surján - ministro pri sano
- Bertalan Andrásfalvy – ministro pri eduko, poste Ferenc Mádl
- Sándor Győriványi – ministro pri laboro, poste Gyula Kiss
- Lajos Für - ministro pri defendo
- Sándor K. Keresztes - ministro pri medio kaj akvo, poste János Gyurkó
- Csaba Siklós - ministro pri transporto, telekomunikado kaj akvo, poste György Schamschula
- Béla Kádár (ekonomikisto) – ministro pri internaciaj ekonomiaj kontaktoj
- Péter Boross – ministro pri sekretaj servoj, poste András Gálszécsy, fine Tibor Füzessy
- Jenő Gerbovits – senpostena ministro pri kompensado, poste Ferenc József Nagy
- Tamás Szabó (ministro) – senpostena ministro pri malŝtatiĝo
- Ernő Pungor – senpostena ministro pri teknika evoluo
- Katalin Botos – senpostena ministro pri bankafero (la posteno ĉesis en 1992)
- Ferenc Mádl – senpostena ministro pri akademio kaj scienco (la posteno ĉesis en 1992)
- Gyula Kiss – senpostena ministro pri politikaj arestitoj (la posteno ĉesis en 1991)
- Balázs Horváth – senpostena ministro pri hungaroj en eksterlando (la posteno ĉesis en 1992)
- Balázs Horváth – senpostena ministro pri parlamento kaj sporto (la posteno ĉesis en 1993)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine hungare