Tamás Szabó (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tamás Szabó [tamAŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Tamás estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto.

Tamás Szabó [1] naskiĝis la 25-an de oktobro 1953 en Halimba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Szabó abiturientis en Veszprém (urbo) en 1972, poste unu jaron li estis simpla laboristo, fine li plulernis en vespera lernado de Universitato Marx Károly inter 1973 kaj 1978. Li edziĝis en 1973, baldaŭ li havis 2 filinojn. Inter 1977 kaj 1990 li laboris en komerca firmao, en la lasta jaro li estis jam direktoro. En 1983 li iĝis universitata doktoro. En 1988 li aliĝis al nove fondita nekomunista partio. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1998, ankaŭ subministro inter 1990 kaj 1992, poste senpostena ministro pri malŝtatiĝo ĝis 1994. Depost 1998 li malaperis el la politika vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]