János Latorcai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Latorcai
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1944 (1944-05-09) (79-jaraĝa)
en Békés
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Csaba Latorcai
Okupo
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

János Latorcai [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Latorcai János estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, inĝeniero, profesoro.

János Latorcai [1] naskiĝis la 4-an de majo 1944 en Békés (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Latorcai abiturientis en 1962 en Mezőtúr, poste li plulernis en Esztergom, inter 1962 kaj 1965, fine li frekventis Universitaton en Miskolc, kie li akiris diplomon en 1971. Li instruis en altlernejo inter 1971 kaj 1975, poste li laboris unu jaron en ministerio pri laboro. Li doktoriĝis en 1976. Li instruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto inter 1976 kaj 1992. Li havis estran postenon en fabriko inter 1989-1991, poste li havis postenon en ministerio pri industrio kaj komerco. En 1993 li komencis politikadi, en la sama jaro li estis nomumita ministro pri industrio kaj komerco. Li estas parlamenta deputito senĉese ekde 1994.

Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]