Tibor Füzessy
Tibor Füzessy [fuzeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Füzessy Tibor estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, juristo.
Tibor Füzessy [1] naskiĝis la 14-an de septembro 1928 en Sashalom (nuntempa urboparto de Budapeŝto).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Tibor Füzessy frekventis gimnaziojn en Gödöllő kaj Budapeŝto, poste teologian altlernejon en Szeged en la jaroj 1946 kaj 1947, fine inter 1947 kaj 1951 en Universitato de Budapeŝto. Post la jura diplomo li eklaboris en juĝejo de Székesfehérvár, post 2 jaroj li laboris en karbomineja trusto kiel jura konsilisto. Li edziĝis en 1957. Post 2 jaroj li plulernis por esti prokuroro. Ekde 1962 li laboris en Budapeŝto en la prokurorejo ĝis la pensiuliĝo en 1989. Li aliĝis al nove fondita nekomunista partio en 1989. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1998, krome li havis diversajn partiajn postenojn. Inter 1992 kaj 1994 li estis senpostena ministro pri sekretaj servoj.