György Schamschula

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Schamschula [djordj ŝamŝula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schamschula György estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto.

György Schamschula [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1944 en Fót.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Schamschula frekventis bazlernejon en Budapeŝto, poste abiturientis en katolika gimnazio en Pannonhalma en 1962, fine li lernis en Universitato Marx Károly, kie li akiris diplomon en 1968. Li eklaboris en trusto pri nafto, poste en aliaj laborlokoj. En 1971 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. En 1975 li akiris ankaŭ juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged laŭ koresponda eduko. Li aliĝis al la nove fondita nekomunista partio en 1988. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1998. En 1991 li estis subministro pri laboro, en la jaroj 1993 kaj 1994 ministro pri transporto, telekomunikado kaj akvo. Depost 1998 li plene forlasis la politikon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország 2000-ig (A felemelkedés útjai és üzenetei) (1994) - libro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.