Sándor Győriványi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Győriványi
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1927 (1927-01-31)
en Budapeŝto
Morto 31-an de decembro 2007 (2007-12-31) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Sándor Győriványi [ŝAndor djOrivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Győriványi Sándor estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, instruisto, laboristo, profesoro.

Sándor Győriványi [1] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de januaro 1927 en Budapeŝto. Li mortis la 31-an de decembro 2007 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Győriványi komencis politikadi jam en 1945, li aliĝis al la Etbienula Partio. Samtempe li lernis en metilernejo kaj li ankaŭ abiturientis. Li frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, sed li estis forigita en 1949 kiel "malamiko de la popolo". Li estis faklaboristo ĝis 1958, dume li edziĝis en 1952, baldaŭ li havis filon. En 1958 li sukcese finis la universitaton, poste ĝis 1964 li instruis en metilernejo, sed ekde 1962 li instruis ankaŭ en Universitato Marx Károly. Inter 1970 kaj 1987 li estis lernejestro, poste li pensiuliĝis. Li aliĝis al la Etbienula Partio en 1988. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994, krome en 1990 li estis ministro pri laboro en Kabineto Antall. Li ricevis premion en 1986. Li verkis 42 librojn kaj ankaŭ artikolojn.

Liaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Idegenforgalmi ismeretek (Fremdultrafikaj scioj), 1981 - mezlerneja lernolibro
  • Szakmai etika (1993)
  • A szakképzés története Magyarországon (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]