Mihály Kupa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Kupa
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1941 (1941-04-03) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Mihály KUPA [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kupa Mihály estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto.

Mihály Kupa prelegas

Mihály Kupa [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Kupa frekventis mezlernejon, kiam li partoprenis kontraŭkomunistan agadon. Li estis kondamnita 10 monatojn en 1958, poste li laboris en uzino. Li abiturientis en 1964 laŭ koresponda lernado, poste li frekventis Universitaton Marx Károly laŭ vespera lernado. En 1969 li akiris diplomon, en 1972 li doktoriĝis. Post la diplomo li laboris en statistika oficejo, post jaroj en financa instituto. En la malfruaj 1980-aj jaroj li havis postenon en la financministerio. En jarfino de 1990 li estis momumita ministro pri financo (ĝis 1993). En la sekva jaro li estis elektita ankaŭ parlamenta deputito, poste li denove estis parlamentano inter 1998–2002. En 2001 li fondis novan partion, sed li havis neniujn rezultojn.

Li edziĝis dufoje, resume li havis 4 gefilojn. En 2009 li ricevis premion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]