András Gálszécsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

András Gálszécsy [andrAŝ gAlsEĉi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gálszécsy András estas hungara politikisto, ministro, juristo.

András Gálszécsy [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1933 en Szekszárd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Gálszécsy estis deportita al Hortobágy inter 1950 kaj 1953 (ĉar la familianoj ne estis laboristoj), poste li estis soldato ĝis 1955. Ekde 1956 li laboris en diversaj laborejoj. Li frekventis gimnazion laŭ vespera instruado, li abiturientis en 1959. Li plulernis en universitato en Pécs (denove laŭ vespera instruado) inter 1964 kaj 1969, poste li havis postenojn ekde 1966 en Budapeŝto. Inter 1990 kaj 1992 li estis senpostena ministro pri sekretaj servoj en Kabineto Antall, poste li estis registara konsilisto. Li havas edzinon, kiu naskis filinon. Li ofte estas videbla en televizio kiel spertulo pri sekretaj servoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]