Carlos Menem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Menem
Persona informo
Carlos Saúl Menem
Naskiĝo 2-an de julio 1930 (1930-07-02)
en Anillaco
Morto 14-an de februaro 2021 (2021-02-14) (90-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per infekto de la urina kanalo vd
Tombo San Justo Islamic Cemetery vd
Religio islamo vd
Etno Syrian Argentines vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato Nacia de Kordobo vd
Partio Partido Justicialista vd
Subskribo Carlos Menem
Familio
Gefratoj Eduardo Menem vd
Edz(in)o Cecilia Bolocco • Zulema Yoma vd
Infanoj Carlos Nair Menem Meza • Zulema María Eva Menem • Carlos Saúl Facundo Menem • Máximo Menem Bolocco vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoentreprenisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carlos Menem, prezidento dum du regotempoj, el 1989 al 1999.

Carlos Saúl MENEM (Anillaco, 2-a de julio 1930 - 14-a de februaro 2021) estis politikisto kaj advokato argentina, kiu estis la 44-a prezidanto de Argentino ekde 1989 ĝis 1999.

Li plenumis sian unuan regotempon kiel prezidanto de 1989 al 1995, post Raúl Alfonsín, kaj apogis la Reformon de la Argentina Konstitucio en 1994, kiu malgrandigis la etendon de la regotempo al kvar jaroj kaj permesis la kandidatiĝon al tuja prezidenta reelekto. Tio permesis al li prezentiĝi kiel kandidato kaj esti reelektita en 1995 por dua regotempo kiu etendiĝis ĝis 1999, kiam li estis sekvita de Fernando de la Rúa. Ekde 2005 li estis Nacia Senatano pro la Provinco La Rioja.

Li estas la ununura argentina prezidanto, kiu finis du konstituciajn regotempojn sinsekve. Krome, li venkis en la tri prezidanto-balotoj, al kiuj li prezentiĝis, sed malakceptis prezentiĝi al dua elektado en la jaro 2003 post esti venkinta en la unua elektado.

En sia regado li famiĝis pro la realigo de ekonomia politiko favora al novliberalismo, kun multaj privatigoj de ŝtataj entreprenoj (aŭ de granda parto el tiuj)

Li suferis en sia privata vivo pro kelkaj skandaloj. Lia filo Carlos Menem Jr., “Carlitos”, mortis la 15-an de marto 1995 kun aŭtokonkurencisto Silvio Oltra dum veturo per helikoptero, kiam tiu estis 26jaraĝa. La patrino Zulema Yoma insistis ĉiam ke ne temis pri akcidento sed pri murdo. Menem ne kunhavis saman opinion kaj finfine ili divorcis. En majo de 2001 Menem edziĝis al ĉilia eksmanekeno (Miss Universo 1987) kaj televida ĵurnalistino Cecilia Bolocco, el kiu li divorcis, post skandalaj akuzoj de adolto, en februaro de 2008. La 7-an de junio 2001 Menem estis arestita pro akuzo de kontrabando de armiloj al Ekvadoro kaj Kroatio, landoj al kiuj Argentino ne rajtis eksporti armilaron tiam (en 1991 kaj 1996), kaj li estis hejme arestita ĝis la 21-a de novembro samjare. Li estis akuzita ankaŭ pri multaj kazoj de koruptado kaj malkondamno de diktatoroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]