Partido Justicialista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
http://www.pj.org.ar/
Partido Justicialista
Retejo www.pj.org.ar
v  d  r
Information icon.svg
Juan Domingo Perón, fondinto de la movado peronista.
Eva Perón, fondinto de la Partido Peronista Femenino.
Carlos Menem, prezidento dum du regotempoj, el 1989 al 1999.

La Partido Justicialista (PJ, Justecisma Partio) estas politika partio argentina, kontinuanto de la Partido Peronista (Peronisma Partio), fondita de la generalo Juan Domingo Perón en 1947. Ĝi havis kiel ĉefa celo dekomence la defendon de la laboristoj, kaj ekde tiam ĝi restis tre ligita al la laborista klaso kaj al la sindikatoj. Ĝi sukcesis tiele iĝi ekde sia nasko, kun la Unión Cívica Radical, unu el la du politikaj partioj plej gravaj de Argentino ĝis fino de la 20a jarcento.

La aktuala nomo aperis kiam ĝi atingis entecon kiel politika partio sub la reĝimo de la leĝo de facto 19.102 de 1971[1] kies artikolo 21 malpermesis la fakton ke nomo de politika partio havu personan nomigon aŭ ties derivaĵon, kio malhelpis la uzadon de la nomo Partido Peronista.

Historio[redakti | redakti fonton]

La justecistaj registaroj estis elpostenigitaj dufoje de militistoj kaj la Partido Justicialista estis malpermesita kaj oni malpermesis ĝin partoprenni en la ĝenerala balotado aliajn du fojojn. La justecismo alvenis per popola decido al la Prezidenteco de Argentino en naŭ okazoj: Juan Domingo Perón (1946, reelektita en 1952), Héctor José Cámpora (marto de 1973), Juan Domingo Perón (denove, en oktobro de 1973), Carlos Saúl Menem (1989, reelektita en 1995), Néstor Kirchner (2003) kaj Cristina Fernández de Kirchner (2007, reelektita en 2011).

Aliaj tri justecistoj alvenis al prezidenteco tra institucia vojo: María Estela Martínez de Perón (kiel vicprezidentino pro la morto de la prezidento Perón en 1974), Adolfo Rodríguez Saá (pro elekto fare de la Kongreso -parlamento- post la rezigno de Fernando de la Rúa en decembro de 2001), kaj Eduardo Duhalde (pro elekto fare de la Kongreso post la rezigno de Adolfo Rodríguez Saá en januaro de 2002). Kiel provizoraj prezidentoj enpovigis ankaŭ Raúl Lastiri, Ramón Puerta kaj Eduardo Camaño, el kiuj la unua dum tri monatoj de 1973, kaj la du lastaj dum malmultaj tagoj meze de politika krizo de 2001-2002.

Oni konas ties aliĝintojn aŭ sekvantojn kiel peronistoj (pra la fondinto de la partio) aŭ justecistoj. Laŭ la rezulto de la provincaj elektoj de 2011, ĝi estas la politika ento kiu posedas plej kvanton de guberniecoj, ĉadr 18 el 24 distriktoj estas regataj el decembro de 2011 de aliĝintoj de la Justecista Partio, dum nur 6 estas estritaj de membroj de aliaj fortoj: Bonaero de Mauricio Macri de la PRO, la Provinco Corrientes de Ricardo Colombi de la Unión Cívica Radical, la Provinco Neŭkeno de Jorge Sapag de la Movimiento Popular Neuquino, la Provinco Santa Fe de Antonio Bonfatti de la Partido Socialista, la Provinco Santiago del Estero de Gerardo Zamora de la Unión Cívica Radical kaj la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko de Fabiana Ríos de la Partido Social Patagónico.

Unua balotado (24a de februaro de 1946)[redakti | redakti fonton]

La unua prezidenteco de Perón[redakti | redakti fonton]

La alveno de la peronismo al povo okazis tuj post la Dua Mondmilito, kio supozas la ekonomian malforton de Eŭropo ruinigita, kaj la kreska hegemonio de Usono en la Okcidenta Hemisfero. En tiu etoso, Argentino troviĝis la unuan fojon en sia historio kiel kreditoro de eŭropaj landoj ŝuldantaj, pro la eksportado de viando kaj greno al militintaj potencoj. La ĉefa ŝuldanto estis la Unuiĝinta Reĝlando kiu deklaris nepagipovecon. La peronista registaro uzis parte tiujn kreditojn por akiri entreprenojn pri publikaj servoj de brita kapitalo, kiaj la konata kazo de la fervojoj kiuj angloj klopodis vendi ekde 1938. En septembro de 1946, la peronista registaro subskribis la traktaton Miranda-Eady, kiu kreis miksan societon "Sociedad Mixta en FF.CC.", per kiu krom aliaj privilegioj al la brita kapitalo, oni agnoskis investadon de $2.000 milonoj, oni garantiis minimuman enspezon de 4% ĉiujara ($80 milonoj), kaj senliman nepagindecon por importado. Sed Usono premis por la nuligon de la traktato, kio devigis Brition pagi ŝuldojn permone.

La Ŝtato de bonfartigo kaj la ekonomio de la unua peronismo[redakti | redakti fonton]

La ekonomia bonfarto de Argentino pluis, helpe de la kreska merkato kiu formiĝis pro la malpliigo de importado devena el la militaj landoj. Tio permesis al la registaro apliki politikon de socialan bonfartigon kiu inkludis novajn socialajn rajtojn, kiaj feri- aŭ ripoz-periodoj, planoj por loĝejkonstruado, investado en san- kaj eduk-sistemoj ktp. Tiuj socialaj konkeroj estis amplekse profititaj de la figuroj de Perón kaj lia edzino, Eva Perón, kiu kontrolis fondaĵon de sociala helpo nome Fondaĵo Eva Perón, financita ĉefe de ŝtataj kapitaloj krom de aliaj el entreprenoj. La ŝtatigoj de publikaj servoj, kiaj la britposeditaj fervojoj, estis proklamitaj kiel konkeroj de suvereneco kaj sendependigo ekonomia.

La puĉo de 1955[redakti | redakti fonton]

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo kaj aliaj lokoj.[2] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj. Sekvis atakoj al preĝejoj fare de kolerigitaj defendantoj de la reĝimo, kiu volis kontraŭi la opoziciantojn influitajn de la katolika eklezio.

Septembre, Perón estis elpostenigita de nova puĉo nomita Revolución Libertadora (Liberiga Revolucio), kiu malpermesis peronismon, multaj el kies partianoj estis arestitaj aŭ eĉ mortpafitaj, kio havigis al la puĉo la nomon de «revolución fusiladora» (Mortpafiga Revolucio). Perón ekziliĝis ĝis la rekupero de la demokratio en 1973. Spite la malpermeson, la peronismo pluinfluos sur la argentina politiko.

La ekzilo kaj la konfliktoj[redakti | redakti fonton]

La masakro de Ezeiza[redakti | redakti fonton]

La 20-a de junio de 1973, Perón revenis definitive al Argentino, kaj okazis la Masakro de Ezeiza, nome perforta batalo inter dekstraj kaj maldekstraj peronistoj.

La tria prezidenteco (1973-1974)[redakti | redakti fonton]

La prezidenteco de María Estela Martínez (1974-1976)[redakti | redakti fonton]

La presidenteco de Martínez de Perón okazis en la internacia kadro de la nomita naftokrizo kaj ene de akra interna politika perforto, kun agado de diversaj armitaj grupoj kaj de ties kontraŭantoj.

Isabelita apogiĝis ĉefe ĉe sia ministro de Sociala Bonfarto, la ekssekretario persona de Perón, nome José López Rega, kiu ege influis super Martínez, fortigante la agadon en la registaro de la sektoroj de dekstro kaj organizante ekde la registaro preskaŭpolican grupon konita kiel Alianza Anticomunista Argentina aŭ Triobla A kiu faris agadon kontraŭ elstaraj gravuloj de la maldekstro kio finos en rabadoj, torturoj kaj murdoj.

Martínez kaj López Rega kontrolis la provincojn, universitatojn, sindikatojn, la privatajn kanalojn de televido, kaj plifortigis la cenzuron kontraŭ libroj,[3] ĵurnaloj kaj revuoj.

La argentina ekonomio ege suferis, pro akra inflacio, paralizigo de la investado de kapitaloj, nuligo de la eksportado de viando al Eŭropa Unio kaj la nekontrolebla kresko de la ekstera ŝuldo. En junio de 1975, la nova ministro de ekonomio, Celestino Rodrigo, je la konto de López Rega, aplikis fortan devaluton de la monunuo kaj plialtigon de prezoj; la sindikato CGT kunvokis la unuan ĝeneralan strikon kontraŭ peronista registaro. En julio de 1975, pro la ĝenerala striko kaj la premado surstrata de la CGT, López Rega devis rezigni kaj abandoni la landon.

Pro la agado de la armitaj grupoj de maldekstra — kaj ene de la peronismo, nome la Montoneros, kiaj aliaj de marksismo, kiaj la Ejército Revolucionario del Pueblo — kaj de ekstrema dekstro, Martínez de Perón decidis plifortigi la agadon de regado. La renovigo de la militista stabanaro inkludis la nomumon de Jorge Rafael Videla kiel suprema estro de la armeo. La agado kontraŭrevolucia okazis ĉefe en la Provinco Tukumano".[4]

Pro la malbonigo de la krizo kaj politike kaj ekonomie, septembro de 1975 Martínez de Perón petis rezignon pro santialoj; ŝiaj devoj estis plenumitaj de la provizora prezidanto de la Senato, nome Ítalo Lúder, el la 13-a de septembro al la 16-a de oktobro de 1975.

La Militista Reĝimo (1976-1983)[redakti | redakti fonton]

La 24-a de marto de 1976 puĉo estrita de la tri komandantoj de la armeo, elpostenigis la konstitucian registaron kaj anstataŭis ĝin per militista junto kun nuligo de la parlamento. La eksprezidentino estis juĝita pro maldeca uzado de publikaj fondoj kaj ŝi estis arestita dum pli ol kvin jaroj. Post sia liberigo, en julio de 1981, ŝi setlis en Madrido, Hispanio, kaj abandonis preskaŭ totale la politikan agadon, kvankam revenis eventuale al Argentino. La referendumo pri la konflikto pri la Kanalo Beagle estis okazo de ŝia lasta apero kiel historia figuro de la peronismo, kies sektoroj plej ortodoksaj plutenis respekton al ŝi kiel vidvino de Perón.

La Procezo de Nacia Reorganizado', aŭ en hispana Proceso de Reorganización Nacional estas la nomo per kiu memnomiĝis la militista diktaturo[5][6][7]civil-militista[8][9] en diversaj politikaj kaj akademiaj kuntekstoj, en la senco aligi la duan terminon kiel nomigo preferinda,[10] kvankam la populara uzado pluagnoskas ĝin kiel «diktaturo», «militista diktaturo», «militista regado» aŭ «militista reĝimo».[11][12][13][14] kiu regadis en Argentino ekde la puĉo de 24a de marto de 1976, kiu elpostenigis la registaron konstitucian de la prezidentino María Estela Martínez de Perón (peronismo), ĝis la 10-a de decembro de 1983, kiam enpovigis la registaro elektita jam pere de voĉdonrajto de Raúl Alfonsín (radikala).

Militista junto, estrita de la komandantoj de la tri armitaj fortoj, okupis la povon, nome epoko kiu kutime estas nomita simple kiel «el Proceso». Estas konsiderata «la diktaturo plej sangoverŝa de la historio de Argentino».[15]

El Proceso karakteriziĝis pro la ŝtata terorismo, la konstanta perforta rompo de la homaj rajtoj, la malaperigo kaj murdo de miloj da personoj, la sistema rabado de beboj kaj aliaj krimoj kontraŭ la homeco. Longa itinero kaj juĝa kaj politika permesis kondamni parton de la responsuloj per juĝoj kiuj ankoraŭ funkcias.

La reveno al la demokratio (1983)[redakti | redakti fonton]

Post la elektado de la 30a de oktobro la demokratia sistemo estis restaŭrita la 10-a de decembro de 1983. Tiam ekprezidentis Raúl Alfonsín, de la Unión Cívica Radical, kiu devis enmeti denove la landon en demokration. En 1984, post popola konsulto, oni finigis la prilandliman disputon sudan kun Ĉilio pere de traktato per kiu la insuloj de la norda duono de la Kanalo Beagle restis de Argentino, dum ĉiuj de la suda duono ĝis la kabo Hornos restis de Ĉilio, kaj ambaŭ landoj ricevis navigadajn rajtojn en preskaŭ la tuta zono; Argentino ricevis la plej parton de la mara teritorio disputita.

Alfonsín komencis jurprocezi la kulpintojn pro la diktaturo en 1985 kaj kelkaj estis kondamnitoj,[16] sed, post premoj de diversaj sektoroj ĉefe militistoj, leĝoj de 1986 kaj 1987 jurpardonis tiujn kulpintojn. Krome okazis kvar ŝtatpuĉoj.

Post la prezidenta balotado de 1989 kaj tuŝita la regeblo de la lando pro procezo de inflaciego, Alfonsín devis rezigni ses monatojn antaŭ la fino de la regotempo.[17]

La prezidenteco de Menem (1989-1999)[redakti | redakti fonton]

La venonta prezidanto estis Carlos Menem (de la Partido Justicialista) (1987-1999), kies epoko estis akuzata de koruptado.[18] Dum lia regado oni aprobis la Leĝon pri Konverteblo de la Aŭstralo (tiama monunuo) en 1991 kiu haltigis la inflacion kaj oni adoptis ekonomian politikon novliberala, baze sur tajdo de privatigoj de publikaj havaĵoj, malaltigo de dogantarifoj por la importitah produktoj kaj malreguligo de la merkatoj. Tiu polotiko kontribuis al plialtigo de investado, de eksportado kaj al kresko kun stabilaj prezoj.[19] Sed tiuj decidoj ankaŭ malfermis procezon de senindustriigo pro malkapablo konkurenci fare de la malfortigita industrio argentina, de malfortigo de la argentina ekonomio nun pli vundebla antaŭ internaciaj krizoj, kaj pligrandiĝis la sendungeco, la malriĉo kaj la malbonigo de laborkondiĉoj.[20] La financa krizo en Azio de 1997 kaj en Brazilo de 1998 akcelis la eliron de kapitaloj, kio malfermis vojon al la plej alta recesio de la historio argentina kiu daŭros kvar jarojn.[21]

La ekonomia krizo en Argentino (2000-2003)[redakti | redakti fonton]

La prezidenteco de Kirchner (2003-2007)[redakti | redakti fonton]

La ortodoksa peronismo. Congreso Nacional Justicialista de Potrero de los Funes[redakti | redakti fonton]

La elektoj de oktobro de 2007[redakti | redakti fonton]

Aktuala situacio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anales de legislación argentina tomo XXXI-B paĝo 1268 Editorial La Ley Buenos Aires 1971)
  2. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}
  3. http://www.elmundo.es/suplementos/cronica/2008/637/1199628244.html Prostitutas y heroínas, Irigaray, Juan, 6a de januaro de 2008, Crónica, Diario El Mundo, Hispanio, A Bayer la investigación de las matanzas de trabajadores rurales por el Ejército argentino le marcó la vida. En los años setenta, el Gobierno de la presidente María Estela Martínez, viuda de Perón —Isabel Perón, hoy detenida en Madrid a la espera de su extradición a Buenos Aires— y la dictadura militar que le siguió prohibieron la película La Patagonia Rebelde —ganadora del Oso de Plata de Berlín en 1974— y quemaron todos los ejemplares de sus libros con un decreto que invocaba como razón para ello «Dios, Patria, Hogar». Por eso, con esposa y cuatro hijos, debieron acogerse al refugio político en Alemania, donde él vivió ocho años.
  4. Elsinger, Rubén. «En Tucumán, identifican restos de 2 desaparecidos». Clarín.com: 11a de decembro 2009. http://www.clarin.com/diario/2009/12/11/elpais/p-02059533.htm
  5. Finchelstein, Federico, La Argentina fascista: Los orígenes ideológicos de la dictadura http://books.google.cl/books/about/La_Argentina_Fascista.html?id=_fd8AAAAMAAJ&redir_esc=y alirita la 27an de novembro de 2013, 2012, Random House Mondadori isbn=9500738120
  6. Samper, Omar, 2008, Reseña de "La Argentina Fascista. Los orígenes ideológicos de la dictadura" de Finchelstein, F., Fundamentos en Humanidades, vol 18, numero 2, paĝoj 173-176, Universidad Nacional de San Luis, issn=15154467 http://www.redalyc.org/pdf/184/18411970009.pdf alirita la 27an de novembro de 2013
  7. Amuchástegui, Martha, Puiggrós, Adriana, Dictaduras y utopías en la historia reciente de la educación argentina (1955-1983) http://books.google.cl/books/about/Dictaduras_y_utop%C3%ADas_en_la_historia_rec.html?id=Y7vXEZasl7YC&redir_esc=y alirita la 27an de novembro de 2013, 1997, Editorial Galerna, isbn=9505563655
  8. {http://www.memoria.fahce.unlp.edu.ar/art_revistas/pr.5445/pr.5445.pdf Narrativas de los expenitenciarios imputados en el Juicio por Delitos de Lesa Humanidad cometidos bajo el control operacional del V Cuerpo del Ejército Alirita la 27an de novembro de 2013, Giménez, María Julia, 2012, Aletheia
  9. http://dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/4326444.pdf Deuda externa y derechos humanos: aspectos de una condicionalidad silenciada Alirita la 27an de novembro de 2013, Olmos Gaona, Alejandro Melo, Florencia, 2012.
  10. Garibotto, Verónica Inés, Contornos en negativo: Reescrituras posdictatoriales del siglo XIX (Argentina, Chile y Uruguay) http://d-scholarship.pitt.edu/7120/1/VeronicaGaribotto2008.pdf Alirita la 27an de novembro de 2013, 2008, Universitato de Pittsburgh, ProQuest, isbn=0549895469
  11. http://www.elmundo.es/america/2013/11/04/527817db61fd3d93608b457b.html Argentina halla nuevos documentos secretos de la dictadura militar alirita la 27an de novembro 2013, El Mundo, 5a de novembro 2013, España
  12. http://internacional.elpais.com/internacional/2013/11/05/actualidad/1383624001_706481.html Las ‘artísticas’ listas negras de la dictadura argentina Alirita la 27an de novembro 2013, El País, 5a de novembro de 2013, España.
  13. http://www.lanacion.com.ar/1635403-revelan-el-hallazgo-de-1500-actas-secretas-de-la-ultima-dictadura-militar Revelan el hallazgo de 1500 actas secretas de la última dictadura militar alirita la 27an de novembro 2013, La Nación, 4a de novembro 2013, Argentino.
  14. http://www.abc.es/internacional/20131030/abci-democracia-argentina-zozobra-treinta-201310301831.html La democracia argentina zozobra 30 años después del fin de la dictadura militar alirita la 27an de novembro 2013, ABC, 31a de oktobro 2013, Hispanujo
  15. http://books.google.com.ar/books?id=HhUHR63imh8C&lpg=PA198&hl=es&pg=PA198#v=onepage&q&f=false Mario Rapoport, Claudio Spiguel, Modelos económicos, regímenes políticos y política exterior argentina, paĝo 198, El 24 de marzo de 1976 se implantó la dictadura militar autodenominada Proceso de Reorganización Nacional, la más sangrienta de la historia argentina. En: Foreign policy and political regime, José Flávio Sombra Saraiva, IBRI, 2003, isbn=9788588270121.
    El caso Pinochet y la impunidad en América Latina, Roberto Montoya, Daniel Pereyra, Pandemia, 2000, isbn=9879812956, paĝo 127.
  16. http://web.archive.org/web/http://www.nuncamas.org/juicios/juicios.htm Juicio a las Juntas Militares Alirita la 6an de julio de 2008, Nunca Más, Comisión Nacional sobre la Desaparición de Personas
  17. http://www.chascomus.net/alfonsin.htm Vecinos ilustres: Raúl Alfonsín, Chascomus.net
  18. Menem (hispane). Todo Argentina. Alirita 6-a de novembro 2009.
  19. http://www.clarin.com/diario/2001/04/15/e-00801.htm La convertibilidad marcó el ritmo político de una década, Alirita la 7an de julio de 2008, Carlos Eichelbaum, 15a de aprilo de 2001, Clarín.
  20. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=1021813&high=convertibilidad Los daños irremisibles, alirita la 7an de julio de 2008, Daniel Larriqueta, 16a de junio de 2008, La Nación}}
  21. http://www.realinstitutoelcano.org/documentos/93/DT-12-2004-E.pdf El Impacto de la crisis argentina sobre la economía española, alirita la 21an de junio de 2008, Blázquez, Jorge y Sebastián, Miguel, 2003, Real Instituto Elcano.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MACKINNON, María Moira (1995). «Sobre los orígenes del Partido Peronista». Representaciones inconclusas, las clases, los actores y los discursos de la memoria, 1912-1946. Buenos Aires: Biblos. (texto en línea).
  • CHAVEZ, Fermín. 'Perón y el peronismo en la historia contemporánea. Buenos Aires: Oriente, 1975.. ISBN 950-9048-34-8.
  • CHAVEZ, Fermin. Eva Perón en la historia. Buenos Aires: Oriente, 1986.. ISBN 950-9048-44-5.
  • CHAVEZ, Fermin. Eva Perón sin mitos. Buenos Aires: Ed. Fraterna, 1990. ISBN 950-9097-92-6 (ed. aumentada y corregida Buenos Aires: Ed. Theoría, 1996.. ISBN 987-9048-11-3).
  • LOPRESTI, Roberto P. (2007). Constituciones del Mercosur. Segunda Edición. Buenos Aires: Editorial La Ley. ISBN 987-03-1077-8.
  • CHAVES, Fermin. Perón y el peronismo en la historia contemporánea. Buenos Aires: Oriente, 1975. ISBN 950-9048-34-8.
  • JAURETCHE, Arturo M. (1984). FORJA y la década Infame. A. Peña Lillo Editor. ISBN 978-950-517-009-8.
  • JAURETCHE, Arturo M. (1984). Política nacional revisionismo histórico. A. Peña Lillo Editor. ISBN 978-950-517-007-4.
  • SCALABRINI ORTIZ, Raúl. El Hombre que está solo y espera. Buenos Aires: Editorial Biblos. ISBN 950-786-452-0.
  • MARTINEZ, Tomás E. (2003). La novela de Perón. Buenos Aires: Aguilar, Altea, Taurus, Alfaguara. ISBN 978-950-511-906-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]