Historio de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antikva mapo de la Respubliko Argentino (de 1888).

La Historio de Argentino divideblas laŭ tre diferencaj epokoj nome la jenaj:

  • Prahistorio, tio estas historio de la nacioj kaj popoloj kiuj loĝis en la teritorio kie nun estas Argentino antaŭ la alveno de eŭropanoj (blankuloj), kvankam tiam la koncepto kaj realo Argentino absolute ne ekzistis nek estis kohera unuigo inter ĉiuj tiuj popoloj kun grandaj diferencoj inter gvaranioj kaj loĝantoj de kio nun estas norda Argentino kaj kio nun estas nomata Patagonio kaj la plej sudaj teritorioj.
  • Koloniigado fare de eŭropanoj kaj ĉefe de hispanoj, ekde unuaj aperoj en 1516 ĝis la komenco de la 19a jarcento.
  • 19a jarcento, kiam okazis unue la klopodoj por sendependigo kaj poste la diversaj enlandaj luktoj kaj ĉefe por certigi la nordajn limojn kun la najbaraj landoj ĉefe Bolivio kaj Paragvajo, sed ankaŭ kun Brazilo kaj Urugvajo. Samtempe okazis la etendo de blankuloj al sudo kaj la enlanda kontraŭstaro inter unueciguloj kaj federaloj.
  • 20a jarcento, kun tre agitita historio de konfliktoj intre la diversaj partioj kun alterno de demokrataj klopodoj kaj epokoj de diktaturoj komencantaj per puĉoj tro ofte ege sangoverŝaj.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Homoj loĝis en la teritorio de Argentino jam en la 12-a miljaro antaŭ Kristo (laŭ trovaĵoj en Santa María, Huarpes, Diaguitas kaj Sanavirones). La Inka imperio invadis tion, kio nun estas nord-orienta Argentino, en 1480, alproprigante ĝin ene de regiono Kolasujo; gvaranioj disvolviĝis ĉi tie kiel agrikultura ekonomio, produktanta dolĉan terpomon kaj mateon. La centrajn kaj la sudajn regionojn enloĝis nomadaj triboj.

Hispana konkero[redakti | redakti fonton]

Eŭropaj esplorantoj venis al Argentino en 1516.

Unua konata bildo de Bonaero, pentrita ĉirkaŭ 1628 de nederlandano.

La fortikaĵo Sancti Spiritu estis la unua hispana setlejo, instalita en 1527 borde de la rivero Paranao, je 40 km norde de la loko kie estas la aktuala urbo de Rosario.[1]

Hispanio establis vic-reĝlandon de Peruo en 1542, kies teritorio estis proklamita la tuto de Sud-Ameriko. La unua esplorado de la nordokcidento kaj centro de la nuna lando estis la eniro de Diego de Rojas en 1543. La urboj Santiago del Estero (1553), Kordobo (1573) kaj Bonaero (1536/1580) estis la bazoj de la kolonia setlado kiu stariĝis en la norda duono de la aktuala teritorio argentina. Konstanta kolonio en Bonaero aperis nur en 1580. La tuta teritorio estis sub kontrolo de la aŭtoritato de la hispana monarkio (nome Gobernación del Río de la Plata). El progresa miksogenezo (rasmiksiĝo) kaj havante kiel unu el ĉefaj ekonomiaj bazoj la bovĉasado, jam aperis klare el la 17a jarcento loĝantaro kiu iĝos paradigma kaj poste decidiga en la sendependentisma epoko: tiu de gaŭĉoj.

En la 17a jarcento setliĝis la misioj de jezuitoj ĉe guaranioj. Temis pri misiaj vilaĝoj fonditaj de la Kompanio de Jesuo inter gvaranioj kaj najbaraj popoloj, kiuj celis kristanigi indiĝenojn de la teritorioj de la aktualaj provincoj Misiones, Corrientes, kaj parto de Paragvajo. Ili plenumis sukcese tiun taskon, ĝis la jaro 1768, kiam la hispana reĝo Karlo la 3-a ordonis la forpelon de la jezuitoj el la hispanaj teritorioj.

Dum plej parto de la kolonia periodo, la teritorio argentina estis parto de la Vicreĝlando de Peruo, ĝis 1776, kiam dum la regado de Karlo la 3-a de Hispanio, oni dividis ĝin; kaj oni kreis la novan instancon Vicreĝlando de Río de la Plata. La urbo de Bonaero estis proklamita ties ĉefurbo pro sia kreskinta gravo kiel komerca centro, kaj cele rezisti pli nome eventualan portugalan atakon, krom por havi pli facilan aliron al Hispanio pere de la atlantika navigado.[2]

En 1780 okazis granda indiĝena insurekcio kun centro en Kuzko, estrita de la inkao Tupak-Amaru la 2-a, kiu etendiĝis ekde la aktuala teritorio argentina ĝis la aktuala teritorio kolombia.

Ĝis mezo de la 19a jarcento, granda parto de Patagonio kaj de la Pampo restis sub kontrolo de diversaj indiĝenaj popoloj: ĉefe, ĉonkoj kaj poste mapuĉoj (ankaŭ nomitaj ĝis jŭse "araŭkanoj") en Patagonio kaj rankeloj ĉe la pampaj ebenaĵoj ĝis la lasta kvarono de la 19a jarcento. Krome la teritorioj de la ĉaka regiono ne estis koloniigitaj de eŭropanoj, sed restis loĝataj de indiĝenaj popoloj kiaj los komoj, mokovioj, pilagaoj kaj viĉioj ĝis komenco de la 20a jarcento.

Sendependo[redakti | redakti fonton]

Milito de Sendependigo de Argentino, kiu finos ekkomence de la tria jardeko de la 19a jarcento.
La liberigisto José de San Martín.
La politikisto kaj militisto Martín Miguel de Güemes venkis kontraŭ la reĝistoj en la nordo.

Ĉirkaŭ 1806 kaj 1807 okazis la Anglaj Invadoj en Plato dum kiuj Santiago de Liniers estris la trupojn kiuj forpelis la britajn trupojn. En tiu bataloj partoprenis profesiaj militistoj, rotoj de milicanoj formitaj de nombraj krioloj, kaj platanoj kaj devenaj el la Interno (ĉefe, de Asuncio de Paragvajo kaj de Kordobo), indiĝenoj kaj eĉ negraj sklavoj.

La popola deziro akcelis la elpostenigon de la vicreĝo Rafael de Sobremonte por, sekve, elekti kiel novan vicreĝon Santiago de Liniers, konvertita en heroo de la atako, defendo kaj rekonkero de Bonaero.[3] La ĉefaj estroj de tiuj milicoj iĝis tuje nova elito en la urbo Bonaero, kaj eniris kiel membroj de la Municipa Konsilantaro, ĝis tiam formita nur de hispanoj.

Kvankam Liniers regis ankoraŭ nome de Hispanio, la elpostenigo de vicreĝo per popola premo estis nevidita fakto en la historio de Ameriko. Tio kaj la malvenko de la brita armeo, havigis prestiĝon al Bonaero, kiu akiris karakteron de «granda frato» antaŭ la aliaj provincoj.[4]

En 1810 la loĝantaro de Bonaero komencis la disvolvigon de la Revolucio de Majo, kiu elpostenigis la Vicreĝon Cisneros, kaj elektis anstataŭe regojunton integrita majoritate de krioloj kio komencigis la longan procezon de la Milito por Sendependiĝo de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata kontraŭ Hispanio (1810-1824).

La 9-a de julio de 1816, en la urbo San Miguel de Tucumán, kongreso de deputitoj de la provincoj de la nordokcidento kaj centr-okcidento de la lando kaj de tiu de Bonaero, kun kelkaj deputitoj ekzilitaj de Alto Perú (posta Bolivio), proklamis la sendependecon de la Unuiĝintaj Provincoj de Sudameriko, for de la kontrolo fare de la reĝo Fernando la 7-a, liaj sukcedantoj aŭ metropolo.[5]

Kiam oni ĵuris ĝin la 21-a de julio de 1816 kaj por nuligi onidirojn pri intenco submetiĝi al Portugalio, dum sekreta sesio oni aldonis al la protokolo aludon al alia eventuala eksterlanda dominado.[6]

La provincoj de la argentina marbordo kaj la Orienta Provinco (posta Urugvajo) (unuiĝintaj en la Liga Federal sub estrado de José Gervasio Artigas), kiuj estis jam deklarintaj la sendependecon disde Hispanio en 1815 en Concepción del Uruguay, Paragvajo (jam sendependa) kaj plej parto de Alto Perú, nuna Bolivio (ankoraŭ sub teoria hispana regado), kiuj estis parto de la vicreĝlando, ne estis reprezentataj.

En diversaj lokoj de Sudameriko la novaj registaroj devis fronti la reziston kontraŭrevolucian de la monarkiaj armeoj, kiuj klopodis restarigi la aŭtoritaton de la hispana monarkio en la regiono. Startis militoj por sendependeco. Kelkaj el ĉefaj komandantoj estis Manuel Belgrano (estre de la Norda Armeo), José de San Martín (kreinto de la Armeo de Andoj) kaj Martín Miguel de Güemes. La nuna argentina ŝtato konsideras San Martín kiel ĉefa milita heroo de ties sendependeco kaj omaĝis lin per la titolo de «Padre de la Patria», patro de la patrio. Li estis, kun Simón Bolívar, respondeco pri la liberigaj agadoj kiuj finigis la hispanan hegemonion en la amerika kontinento.

La formado de la federala ŝtato[redakti | redakti fonton]

José Gervasio Artigas ŝtatestro de la Orienta Provinco, Protektanto de la Unión de los Pueblos Libres, fondinto de la federismo argentina kaj rioplata.
Juan Manuel de Rosas estis guberniestro de la Provinco Bonaero dum dudek jaroj el 1830 al 1852.

La unuaj jardekoj de Argentino kiel sendependa lando estis konfliktaj, kvankam ankoraŭ ne estis finintaj la militoj por la sendependeco aperos fortaj kontraŭstaroj pro la hegemonio de la unueciguloj al kiuj kontraŭstaris la federismo defendita de la orienta José Gervasio Artigas ― same heroo de la argentina sendependeco ― kiu konstituis ligon de provincoj argentinaj federitaj. La lukto inter la unueciguloj kaj la federaloj kondukis Argentinon al longa serio de sangelverŝaj enlandaj militoj inter partioj, ŝtatestroj kaj provincoj (1820-1861); krome, la okupo fare de brazil-portugaloj de la Orienta Provinco okazigis militon kontraŭ la Brazila Imperio (1825-1828).

Pri la teritorio, en 1826 la provinco Tarija estis aligita al Bolivio kaj ― kiel rezulto de la pacinterkonsento Convención Preliminar de Paz (1828), kiu klopodis finigi la militon kontraŭ Brazilo ― en 1828 la Orienta Provinco estis deklarita sendependa, adoptante la nomon Estado Oriental del Uruguay.[7]

El 1820 al 1852, escepte malgranda intertempo inter 1825 kaj 1827, la lando malhavis ŝtatan registaron, prenis sur sin la provincoj la plenecon de la regado en la etoso de siaj respektivaj teritorioj. Tamen en 1829 Juan Manuel de Rosas, platano de liberala tendenco, prenis sur sin la regadon de la provinco Bonaero kun «facultades extraordinarias» (eksterordinaraj agadebloj), konservanre la eksterlandan reprezentadon de la restoj de provincoj.[8] En tiu epoko, Rosas regis diktatore la tiam nomatan Argentina Konfederacio, kaj kontraŭstaris la insurekciojn fare de la unitarios (unueciguloj). Li same kontraŭstrais sukcese ŝipan blokadon fare de francoj, kaj poste, en 1845 ŝipan blokadon fare de franc-angla alianco. Li entreprenis militan konflikton ankaŭ kontraŭ la Perua-Bolivia Konfederacio, kaj kontraŭ la nomita Defendoregistaro de Montevideo (colorado, ruĝa) kiam apogis la Argentina Konfederacio la naciismajn urugvajanojn de la Partido Nacional (Urugvajo).

La konstitucia organizado[redakti | redakti fonton]

En 1852, Rosas estis venkita en la batalo de Caseros fare de la Ejército Grande (Granda Armeo), nome alianco inter la provincoj Entre Ríos kaj Corrientes, la trupoj de la colorados de Urugvajo kaj aliaj de Brazilo. La alianco estis estrita de la federalo kontraŭrosista Justo José de Urquiza, guberniestro de Entre Ríos, kiu prenis la provizoran prezidantecon.[9]

Tiu periodo daŭris ĝis la adopto de konstitucio en 1853, la unua antaŭaĵo de la konstitucio argentina aktuala, kiu adoptis federalan reĝimon; sed tiu estis malakceptita de parto de la provinco Bonaero, kiu separiĝis disde la Argentina Konfederacio, pro kio tiu devis setligi sian ĉefurbon en la urbo Paranao. En 1859, la Argentina Konfederacio klopodis aligi ĝin permilite, kaj venkis en la Batalo de Cepeda, sed sen atingi la reunuigo de la lando. En la batalo de Pavón (1861), la provincaj konfederaciaj kapitulacis antaŭ la trupoj rioplataj estritaj de Bartolomé Mitre, post kio oni finigis la ekziston de du separitaj ŝtatoj kaj Mitre prenis la prezidentecon de la unuigita ŝtato.

En 1865, Argentino eniris en la Milito de la Trilanda Alianco kontraŭ Paragvajo, post kiam tiu okupis la urbon Corrientes, post kiam Mitre malpermesis la pason de paragvajaj trupoj tra teritorio argentina en direkto al Brazilo kaj Urugvajo. Kiel konsekvenco de tiu agado, oni subskribis la Traktaton de la Trilanda Alianco inter Argentino, Urugvajo kaj la Brazila Imperio.[10] Temis pri konflikto malpopulara en Argentino kaj la senditaj trupoj estis malabundaj. Paragvajo rezultis fine venkita en 1870, kaj la lando estis detruita dum mortiĝis granda parto de la maskla loĝantaro.[11] Por Argentino, la fino de la milito rezultis teritorie en la konsolidigo de la nordorientaj limoj, ĉar oni fiksis landlimon ĉe la riveroj Pilkomajo, Paragvajo kaj Paranao, kaj oni akceptis meti al arbitracio la areon norde de la rivero Pilkomajo ĝis la rivero Verde.[11] Mitre luktis ege arde kontraŭ la insurekcioj de la provincestroj interne de la lando.

Konservativaj registaroj kaj instalo de voĉdonado[redakti | redakti fonton]

Domingo Faustino Sarmiento, prezidento kaj elstara pro sia dediĉo al la publika eduksistemo de Argentino.

Dum tiu periodo hegemoniis la Partido Autonomista Nacional (PAN) kiu monopoligis la povon pere de fraŭdaj elektadoj, permesita pro la sistemo de la voĉvoĉdonado kaj dum 25 jaroj, la nedisputebla figuro estis la generalo Julio Argentino Roca.

Inter 1878 kaj 1884 okazis la nomita Konkero de la Dezerto pelita de Julio A. Roca, kio konsistis je serio de militaj ekspedicioj al teritorioj de Pampo kaj Patagonio ĝis tiam dominitaj de la originaj popoloj, cele finigi ties konstantajn atakojn al bienoj kaj vilaĝoj sed, ĉefe samtempe aligi al la produktivaj planoj la konkeritajn teritoriojn, disdonante ilin al la membroj de la Rura Societo, elstaraj financistoj de tiuj ekspedicioj.[12][13] Ne surprizu ke, en epoko kiam ankoraŭ ekzistis sklaveco en Sudameriko,[14] kaj kie eraraj reinterpretoj de la teorioj de Darwin ebligis la enmodigon de ia socia darvinismo,[15] la indianoj estis traktitaj kiel malsupraj estaĵoj, sen la samaj rajtoj kiel la krioloj aŭ la eŭropanoj, kiel okazis en preskaŭ ĉiu angulo de la tiama mondo ĉe aliaj originaj popoloj.[16][17] La sukceso akirita sude instigis al milita simila agado norde, en la regiono Granda Ĉako, kampanjo kiu okazis en 1884, dediĉita al submetado de la indiĝenoj sammaniere, kaj tute okupi la teritorion.[18]

La nomita Konservativa Respubliko organizis sukcesan kaj modernan rur-eksportan modelon baze sur la nomita internacia labordivido, orientita al la produktado de viando kaj greno por la eŭropa merkato; tiu ekonomia modelo generis fortan koncentron de la riĉo en malmultaj manoj kaj la ekskludon, malkomforton kaj diskriminacion de la laborista klaso. La ekonomio atingis altajn nivelojn de kresko kiu allogis grandan tajdon de enmigrado ĉefe konstituita de milionoj da italoj kaj hispanoj sekvitaj de orienteŭropanoj kaj mediteraneanoj ĉefe de Proksima Oriento. La argentina loĝantaro, kiu reprezentis la 0,13 % de la monda loĝantaro en 1869, pasis al reprezentado de la 0,55 % en 1930, proporcio kiu pli malpli stabiliĝis ekde tiam.[19] La lando estis konata tiuepoke kiel la monda grenejo.[20]

La prospero de la ekonomio pelis la kreskon de la komenca mezklaso. La enmigrado el Eŭropo ankaŭ alportis novajn politikajn ideojn kiaj socialismo kaj anarkiismo, kaj la kreadon de la sindikatoj.[21] Aperis modernaj politikaj partioj kiaj la Unión Cívica Radical (UCR) kaj la Socialista Partio (PS).

Inter la plej influaj prezidentoj de tiu periodo menciindas Domingo Faustino Sarmiento (1868-1874) kaj Julio Argentino Roca (1880-1886 kaj 1898-1904).

Post pli ol du jardekoj de politikaj kaj sociaj konfliktoj, balotaj fraŭdoj kaj terura subpremado, oni aprobis la Leĝon Sáenz Peña kiu starigis la rajton al la sekreta voĉdonado, kaj deviga kaj universala nur por viroj en 1912. En la unua prezidenta balotado per sekreta voĉdonado, la konservativuloj estis elpovigitaj fare de la radikaloj, kaj Hipólito Yrigoyen (1916-1922 kaj 1928-1930) iĝis la prezidento de la registaro. Dum sia unua regotempo komencis la studenta movado konata kiel universitata reformo, kiu etendiĝis tra tuta Latinameriko. Inter ambaŭ regotempoj de Yrigoyen estis elektita prezidento la same radikala Marcelo T. de Alvear (1922-1928).

Puĉoj kaj demokratiaj reĝimoj[redakti | redakti fonton]

Hipólito Yrigoyen, la unua prezidento demokrate elektita (1916-1922 kaj 1928-1930).

La 6-a de septembro de 1930 okazis la unua de serio de puĉoj kiu enpovigis militistojn kiuj starigis registaro ''de facto'', post elpostenigi Hipólito Yrigoyen. Tiu puĉo komencigis la Fifama Jardeko.[22]

La modelo rureksporta argentina enkriziĝis pro la fermo de la internaciaj merkatoj. La lando lanĉis sin al ŝanĝo de importado kiu disvolvigis ampleksan sektoron de diversaj industrioj. La Década Infame (Fifama Jardeko) finis per la Revolucio de 1943, nome duao puĉo. Spite la internacia premo, Argentino restis neŭtrala dum la plej parto de la Dua Mondmilito, kaj unuiĝis al la Aliancanoj la 27-a de marto de 1945, dum la regado de la generalo Edelmiro Farrell, tuj antaŭ la fino de la Milito.

La trifoje prezidento, Juan Perón kun sia edzino Evita, fondintoj de la movado konata kiel peronismo.

En 1946 estis elektita prezidento Juan Domingo Perón kun apogo de la sindikatoj organizitaj en la Laborista Partio. Perón, akompane de sia edzino Evita, estris novan movadon kiu fokusiĝis al la Socia justeco, la politika suvereneco kaj la ekonomia sendependeco. Dum ties regado stariĝis la virina balotrajto en 1947, la egaleco de viroj kaj virinoj en la familia juro, la egaleco de gefiloj naskitaj ene aŭ ekster la geedzeco, la senpageco de la universitata instruado, oni forigis la malarion, ktp.[23] Pere de la Fondaĵo Eva Perón, Evita disvolvigis socialan helpon neantaŭviditan en la lando, havigante ekonomiajn apogon al plej malrigĉaj sektoroj. Anmkaŭ oni ŝtatanigis la fervojojn kaj la eksteran komercon, kaj oni generis fortan procezon de industriigo, ĉefe ĉe pez-industrio.

En 1951 Perón estis reeleektita por nova prezidenteca regotempo danke al 62,5 % el voĉdonoj. En 1952 mortiĝis Evita pro malsano. La peronismo ĝuis ampleksan akcepton de la loĝantaro, sed ankaŭ suferis fortan malakcepton fare de la opoziciantaj sektoroj, kio dividis la argentinan socion en peronistoj kaj partianoj de kontraŭperonismo. Lia politiko malprofitis la britajn interesojn, kiuj estis hegemoniaj ĝis tiam en la ekonomio, kaj ekde tiam Britio apogis la opoziciantojn.[24] La komenco de konflikto contraŭ la katolika eklezio malfortigis la apogon fare de kelkaj sektoroj kaj unuigis la opozicion.[25]

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo kaj aliaj lokoj.[26] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj.

Septembre, Perón estis elpostenigita de nova puĉo nomita Revolución Libertadora (Liberiga Revolucio), kiu malpermesis peronismon, multaj el kies partianoj estis arestitaj aŭ eĉ mortpafitaj, kio havigis al la puĉo la nomon de «revolución fusiladora» (Mortpafiga Revolucio). Perón ekziliĝis ĝis la rekupero de la demokratio en 1973.[24] Spite la malpermeson, la peronismo pluinfluos sur la argentina politiko.

Arturo Frondizi (UCRI) sukcesis iĝis prezidento pro malpermesado de la peronismo.

En 1958, enposteniĝis kiel prezidento Arturo Frondizi (UCRI), kiu siavice estis elpostenigita de nova militista puĉo en 1962. La puĉo tiam montris partikularecon ke la povo estis plenumita de civilulo José María Guido, nomumita prezidento fare de la Suprema Justictribunalo de Argentino samtage post la elpostenigo kaj aresto de Frondizi, svingante tialon de povovakuo. Spite la fakton ke formale Guido posedis la prezidentecon, la vera povo rezidis en la militistaro. Dum lia regado akriĝis la kontraŭstaroj inter du flankoj de la Argentina Armeo, konataj kiel Azules kaj Colorados (bluuloj kaj ruĝuloj), kio foje resultis en armitaj luktoj. La venko de la sektoro "blua" permesis al generalo Juan Carlos Onganía reunuigi la Armeon.

Dum ankoraŭ estis la peronismo malpermesita kaj la eksprezidento Frondizi arestita,[27] en 1963 estis elektita kiel registo Arturo Umberto Illia (UCRP), kiu same estos elpostenigita de militista puĉo en 1966, kio kondukos al regado de Onganía.

Lia diktaturo, la unua el tri kiuj formis la memnomitan Argentina Revolucio (1966-1973), okazigis la kreskon de la politika perforto, el kiu la Kordobaĵo estis unu el la plej elstaraj eventoj.[28] Atakita de popola insurekcio, la diktaturo organizis balotan eliron kun partopreno eĉ de la peronismo (sed malpermesante ankoraŭ la kandidatiĝon de Perón).

En 1973 la peronismo estis legalizita kaj venkis en la prezidenta balotado. Post la rezigno de la prezidento Héctor José Cámpora, Juan Domingo Perón estis elektita prezidento la trian fojon, sed li mortiĝis post malpli ol unu jaro. Sukcedis lin sia vicprezidentino kaj tria edzino, nome María Estela Martínez de Perón, kies regado karakteriziĝis pro akcela deterioro de la interna situacio, produkto de la naftokrizo de 1973 kaj la ĝenerala politika perforto.[29]

La argentina diktatoro Jorge Rafael Videla en la inaŭguro de la Rura Ekspozicio en Palermo, Bonaero, en 1976.

Argentino suferis militistan diktaturon dum la 1970-aj jaroj, kiu kaŭzis ĉirkaŭ 30,000 mortojn (ĉu mortigitaj ĉu malaperintaj) kaj necertan militon kontraŭ Britio pro la regado sur la insuloj Malvinoj.

La 24-a de marto de 1976 okazis nova militista puĉo, memnomita Proceso de Reorganización Nacional, kiu daŭros preskaŭ ok jaroj. Dum tiu epoko oni starigis reĝimon de ŝtata terorismo kiu plenumis sisteman planon de rabado kaj torturo de personoj, okazigante grandan kvanton de malaperigitoj. Ties preciza kvanto ankoraŭ pristudatas: la CONADEP registris 8961 kazojn, dum aliaj organismoj pri homaj rajtoj altigas la nombron al 30 000. La nombro de monkompensoj fare de la ŝtato al familianoj de malaperigitoj atingas ĝis 13 000.[30] Kiel reago oni kreis organizojn pri homaj rajtoj, kiaj tiuj de la Patrinoj de Placo Majo kaj la Avinoj de Placo Majo, kiu ludos gravan rolon en la "juĝado kaj punado al kulpuloj" kaj en la rekuperado de la rabitaj beboj, kies identeco estis nuligita.

Dum tiu epoko, okazis grava plialtigo de la nacia ekstera ŝuldo, kio kondiĉos la venontajn registarojn, kaj oni donis spekuladan karakteron al la sistemo de financoj.

En 1978, okazis grava krizo kun Ĉilio pro la limoj en la zono de la Kanalo Beagle, kiu kondukis ambaŭ landojn borde de la milito.

En 1982 okazis la Malvina Milito kontraŭ la Unuiĝinta Reĝlando; la argentina malvenko estis unu el la faktoroj kiuj kondukis al la falo de la militista reĝimo kaj al kunvoko de ĝenerala balotado por la venonta jaro.

Rekuperado de la demokratio[redakti | redakti fonton]

Post la elektado de la 30a de oktobro, la demokratia sistemo estis restaŭrita la 10-a de decembro de 1983. Tiam ekprezidentis Raúl Alfonsín, de la Unión Cívica Radical, kiu devis enmeti denove la landon en demokration. En 1984, post popola konsulto, oni finigis la prilandliman disputon sudan kun Ĉilio pere de traktato per kiu la insuloj de la norda duono de la Kanalo Beagle restis de Argentino, dum ĉiuj de la suda duono ĝis la kabo Hornos restis de Ĉilio, kaj ambaŭ landoj ricevis navigadajn rajtojn en preskaŭ la tuta zono; Argentino ricevis la plej parton de la mara teritorio disputita.

Alfonsín komencis jurprocezi la kulpintojn pro la diktaturo en 1985 kaj kelkaj estis kondamnitoj,[31] sed, post premoj de diversaj sektoroj ĉefe militistoj, leĝoj de 1986 kaj 1987 jurpardonis tiujn kulpintojn. Krome okazis kvar ŝtatpuĉoj.

Post la prezidenta balotado de 1989 kaj tuŝita la regeblo de la lando pro procezo de inflaciego, Alfonsín devis rezigni ses monatojn antaŭ la fino de la regotempo.[32]

Carlos Menem, prezidento dum du regotempoj, el 1989 al 1999.

La venonta prezidanto estis Carlos Menem (de la Partido Justicialista) (1987-1999), kies epoko estis akuzata de koruptado.[33] Dum lia regado oni aprobis la Leĝon pri Konverteblo de la Aŭstralo (tiama monunuo) en 1991 kiu haltigis la inflacion kaj oni adoptis ekonomian politikon novliberala, baze sur tajdo de privatigoj de publikaj havaĵoj, malaltigo de dogantarifoj por la importitah produktoj kaj malreguligo de la merkatoj. Tiu polotiko kontribuis al plialtigo de investado, de eksportado kaj al kresko kun stabilaj prezoj.[34] Sed tiuj decidoj ankaŭ malfermis procezon de senindustriigo pro malkapablo konkurenci fare de la malfortigita industrio argentina, de malfortigo de la argentina ekonomio nun pli vundebla antaŭ internaciaj krizoj, kaj pligrandiĝis la sendungeco, la malriĉo kaj la malbonigo de laborkondiĉoj.[35] La financa krizo en Azio de 1997 kaj en Brazilo de 1998 akcelis la eliron de kapitaloj, kio malfermis vojon al la plej alta recesio de la historio argentina kiu daŭros kvar jarojn.[36]

La venonta prezidanto Fernando de la Rúa regis el 1999 al decembro de 2001 kaj en tiu epoko okazis la plej gravaj krizoj de la nuntempa Argentino: la mezklaso estis forrabita el siaj enspezoj (krizo de la corralito (korteto), kie oni enfermis la ĉies sparaĵojn.[37]

Ekonomia, politika kaj socia krizoj de fino de 2001[redakti | redakti fonton]

Kvar prezidantoj sekvis dum nur du semajnoj ĝis la komenco de la prezidanteco de Néstor Kirchner, kiu iomete serenigis la landon, forigis la malpermeson juĝprocezi la kulpulojn de la amasmortigado de la diktaturo kaj lasis la prezidantecon al sia edzino Cristina Fernández de Kirchner en 2007.

En decembro de 1999 iĝis la prezidento Fernando de la Rúa de la Unión Cívica Radical, kiu tiam formis parton de La Alianza. Lia politiko por malpliigi la deficiton kaj la ŝuldon, baziĝis sur la malpliigo de la publika elspezo, laŭ indikoj de la IMF. En 2001, pro la amasa fuĝo de kapitalo, la registaro nomumis la eksministron de la prezidento Menem, nome Domingo Cavallo por Ekonomio, kiu decidis la frostigon de la bankaj fondusoj (konita kiel bebokorteto), kio rezultis en ĝenerala socia krizo kio kondukis al la rezigno de la Prezidento la 20-a de decembro de 2001.[38][39]

Dm du semajnoj de necerteco sukcediĝis diverasj prezidentoj, inter kiuj la mallonga regado de Adolfo Rodríguez Saá, dum kiu la lando eniris en pagĉesigo kiam oni deklaris la haltigon de pagoj pro ekstera ŝuldo.[40]

Néstor Kirchner, prezidento de Argentino inter 2003 kaj 2007, kaj ĝenerala sekretario de Unasur ĝis sia morto en 2010.

La 2-a de januaro de 2002 la Asamblea Legislativa (parlamento) elektis Eduardo Duhalde, de la Partido Justicialista, kiel provizora prezidento.[41] Lia regado devalutis la peson 200 % kio finigis la konvertebleecon.[42] La lando ekpraktikis novan politikon de industriigo por anstataŭo de importado, pligrandigo de eksportado kaj imposta pluso. Ĉirkaŭ finoj de 2002, la ekonomio ekstabiliĝis.[43] En tiu periodo la malriĉo atingis la 56 % de la loĝantaro kaj la sendungeco la 26 %, pro kio oni establis subvenciojn nome Plan de Jefes y Jefas de Hogar Desocupados (plano por sendungitaj hejmgeestroj), kiu atingis pinton de 2 milionoj de planoj en majo de 2003.[44]

En 2003 estis elektita prezidento Néstor Kirchner de la Fronto por la Venko (kun radikoj en la Partido Justicialista). Dum ties prezidenteco oni helpis la integradon de sendependa Suprema Justictribunalo de Argentino kaj la nuligon de la leĝoj pri senpuneco pro kio oni permesis la remalfermon de la juĝoj pro krimoj kontraŭ la homeco okazintaj dum la diktaturo. En internacia politiko oni akcelis la malartikuladon de la Areo de Liberkomerco de Ameriko (ALKA). En ekonomio oni decidis la malŝuldigon disde la IMF kaj restrukturigon de la ekstera ŝuldo kun forta monpardono, la ŝtatigon de kelkaj entreprenoj kaj oni registris konsiderindan plialtigon de la MEP, krom malgrandigon de la sendungeco, bazita parte sur la kreado de laborpostenoj ekzemple pro la reaktivigo de la sektoro agrikultur-brutobreda, la rurindustria, metala, naftokemia kaj la konstruado; samtempe ke ekplialtiĝas la inflacio, en kadro de negocadoj kolektivaj prisalajraj jaraj kun sindikatoj bone organizitaj kun forta distribua pelado.[45][46][47] [48]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Cristina Kirchner, prezidentino ekde 2007

La 28-a de oktobro de 2007 venkis per 45 % en la prezidenta balotado de 2007 Cristina Fernández de Kirchner, nome la unua virino elektita per popola voĉdonado por tiu posteno en la lando. Ŝia kunulo de regado estis la radikala Julio Cobos. Kelkaj de la decidoj de ŝia unua regado estis la konstitucio de UNASUR, kies unua prezidento estis Néstor Kirchner, la kreado de la Ministerio pri Scienco, Teknologio kaj Produktiva Renovigo, la reŝtatigo de la porhelpaj fondusoj privatigitaj dum la regado de Menem, laŭ la formo de AFJPoj, la kreado de pago por filo, la ŝtatigo de Aerolíneas Argentinas, la nuligo de la leĝo de amaskomunikioj fare de la diktaturo de Videla kaj la aprobo de nova leĝo de aŭdovidaj amaskomunikiloj, kaj la aprobo de la leĝo por egaleca edziĝo.

Dum tiu periodo okazis etenda insurekcio de ruraj entreprenistoj, apogita de amasaj manifestacioj kaj interrompoj de ŝoseoj, kiel protesto kontraŭ la decido pligrandigi la impostadon al la eksportado de sojo kaj sunfloro.[49] En tiu periodo la registaro kontraŭstaris kontraŭ la amaskomunikilaro Clarín kiu celis deklari la nekonstituciecon de la nova leĝo kontraŭmonopola.

En la prezidenta balotado de 2011 Cristina Fernández de Kirchner estis reelektita por dua regotempo de kvar jaroj, superante la 54 % de la voĉdonantaro. Lia kunulo de formulo estis Amado Boudou.[50]

En tiu dua regotempo oni reŝtatigis la 51 % de la akcioj de la privatigita nafto-entrepreno YPF,[51][52][53] oni helpis la aprobon de la leĝo pri seksa identeco kaj oni konfirmis la konstituciecon de la Leĝo de Aŭdovidaj Servoj.

Dum tiu periodo okazis ankaŭ grandaj surstrataj manifestacioj opoziciantaj kunvokitaj per sociaj elektronikaj retoj, kiaj la nomita 8N.

Laŭ informo de la Monda Banko, Latinameriko kaj ene de ĝi Argentino estis transforminta sian socian strukturon en la unua jardeko de la 21a jarcento, produktante malpliigon de la malriĉeco kaj pliigon de la mezklasoj. Por Argentino, la Monda Banko konfirmis, ke inter 2003 kaj 2009, la mezklasoj duobliĝis pasante de 9,3 milionoj al 18,6 milionoj (nome la 45 % de la loĝantaro).[54]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.lanacion.com.ar/646995 Puerto Gaboto, el lugar donde comenzó la historia, alirita la 28an de junio de 2008, Pablo Arrizabalaga, 23 de oktobro de 2004, La Nación
  2. Luna, Félix, La etapa colonial, Breve historia de los argentinos, 1994, Planeta/Espejo de la Argentina, id=950-742-415-6
  3. http://www.historiadelpais.com.ar/inva_defensa.htm Las Invasiones inglesas - la defensa Alirita la 5an de julio de 2008, eldonejo Historia del país
  4. Félix Luna, La etapa colonial - Las invasiones inglesas, Breve historia de los argentinos, 1994, Buenos Aires, Planeta/Espejo de la Argentina, id=950-742-415-6.
  5. http://www.me.gob.ar/efeme/9dejulio/acta.html El acta de la independencia Alirita la 5a de julio de 2008, Ministerio de educación.
  6. http://www.me.gob.ar/efeme/9dejulio/despues.html 19 de julio: El acta se modifica Alirita la 27a de junio de 2008, Ministerio de educación.
  7. Konstitucio de Urugvajo de 1830
  8. Félix Luna, ĉapitro Hacia la organización nacional - Rosas en Breve historia de los argentinos, 1994, Buenos Aires, Planeta/Espejo de la Argentina, id=950-742-415-6.
  9. Gálvez, Manuel, Claridad, Vida de Juan Manuel de Rosas, majo 2007, id=ISBN 978-950-620-208-8, paĝo 575.
  10. http://www.elhistoriador.com.ar/articulos/organizacion_nacional/guerra_de_la_triple_alianza.php La guerra de la Triple Alianza, Alirita la 6an de julio de 2008, Felipe Pigna, El Historiador
  11. 11,0 11,1 «Guerra de la Triple Alianza», artikolo en la Enciclopedia Microsoft® Encarta® Online, 2008. Microsoft Corporation. Rezervitaj rajtoj.
  12. Bayer, Osvaldo: «Pulgas y garrapatas», Página/12, 4a de decembro de 2004. Konsultita la 4an de decembro de 2013.
  13. «Ahora atacan los Grondona», Página/12, 15a de oktobro de 2011. Konsultita la 4an de decembro de 2013.
  14. http://web.archive.org/web/https://www.planalto.gov.br/ccivil_03/Leis/1851-1900/L3353.htm
  15. Tilman, Rick (2001): «Darwin’s impact: social evolution in America, 1880-1920»
  16. «From terror to genocide: Britain’s tasmanian penal colony and Australia’s history wars», ĉe la retejo Journals, de la Universitato de Ĉikago.
  17. Thornton, American Indian Holocaust, paĝoj 48-49.
  18. Maeder, Ernesto J. A., Editorial Plus Ultra, Historia del Chaco, julio, 1997, ISBN 950-21-1256-3, paĝo 105, ĉapitro VIII.
  19. Fontoj: La argentina loĝantaro venas el censoj de 1869 (1 877 490) kaj 2001 (36 260 130) kaj tiu de 1930 el Ortiz, Ricardo M. (1974), Historia económica de la Argentina. Buenos Aires: Plus Ultra, paĝo 508. La monda loĝantaro estas prenita el jenaj fontoj: tiu de 1870 de Meadows, Donella H. et. al (1975). Los límites del crecimiento. México: Fondo de Cultura Económica, paĝo 51. (1400 milonoj); tiu de 1930 el "Historical Estimates of World Population" la Censoficejo de Usono (2 070 000 000); tiu de 2001 el Total Midyear Population for the World: 1950-2050, la Censoficejo de Usono (6 146 294 339).
  20. http://www.agro.uba.ar/historia/pagina1.htm "Rico como un argentino", el surgimiento de una nación moderna, alirita la 6an de julio de 2008, Facultad de Agronomía (UBA).
  21. Félix Luna, ĉapitro La modelación de la Argentina moderna, en "Breve historia de los argentinos", 1994, Bonaero: eldonejo Planeta / Espejo de la Argentina, id=950-742-415-6.
  22. En 1945, José Luis Torres verkis libron titolita La Década Infame, en kiu analizas kritike tiun periodon. La termino estis ekde tiam uzita ĝeneralige por nomigi la tutan periodon.
  23. http://www.argentina.ar/_es/cultura/C3306-evita-fue-declarada-mujer-del-bicentenario.php.
  24. 24,0 24,1 http://www.elhistoriador.com.ar/articulos/revolucion_libertadora/revolucion_libertadora.php Revolución Libertadora: La cuarta invasión inglesa, Revista Primera Plana N.º 507, 13a de septembro de 1973
  25. Frigerio, José Oscar, oktobro de 1984, Perón y la Iglesia. Historia de un conflicto inútil, Todo es Historia, numero 210, paĝo 35, Bonaero, issn=0040-8611, konsultita en 2009
  26. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}
  27. http://www.elhistoriador.com.ar/biografias/f/frondizi.php Arturo Frondizi, El Historiador, alirita la 29an de oktobro de 2013, Pigna, Felipe.
  28. url=http://web.archive.org/web/http://www.cema.edu.ar/ceieg/arg-rree/14/14-001.htm Capítulo 66: La revolución argentina (1966-1973), alirita la 6an de julio de 2008, Universidad del CEMA
  29. http://www.pagina12.com.ar/diario/elpais/subnotas/79048-25506-2007-01-13.html “Una débil mujer”, alirita la 6an de julio de 2008, Susana Viau, 13a de januaro de 2007, Página/12.
  30. http://www.clarin.com/diario/2003/10/06/p-00801.htm Una duda histórica: no se sabe cuántos son los desaparecidos, alirita la 21an de junio de 2008, Pablo Calvo, 6a de oktobro de 2003, ĵurnalo Clarín.
  31. http://web.archive.org/web/http://www.nuncamas.org/juicios/juicios.htm Juicio a las Juntas Militares Alirita la 6an de julio de 2008, Nunca Más, Comisión Nacional sobre la Desaparición de Personas
  32. http://www.chascomus.net/alfonsin.htm Vecinos ilustres: Raúl Alfonsín, Chascomus.net
  33. Menem hispane. Todo Argentina. Alirita 6-a de novembro 2009.
  34. http://www.clarin.com/diario/2001/04/15/e-00801.htm La convertibilidad marcó el ritmo político de una década, Alirita la 7an de julio de 2008, Carlos Eichelbaum, 15a de aprilo de 2001, Clarín.
  35. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=1021813&high=convertibilidad Los daños irremisibles, alirita la 7an de julio de 2008, Daniel Larriqueta, 16a de junio de 2008, La Nación}}
  36. http://www.realinstitutoelcano.org/documentos/93/DT-12-2004-E.pdf El Impacto de la crisis argentina sobre la economía española, alirita la 21an de junio de 2008, Blázquez, Jorge y Sebastián, Miguel, 2003, Real Instituto Elcano.
  37. de la Rúa hispane. Todo Argentina. Alirita 6-a de novembro 2009.
  38. González, Fernando. «De la Rúa renunció, cercado por la crisis y sin respaldo político», Clarín, 21a de decembro de 2001. Konsultita la 15an de marto de 2008.
  39. «Renunció De la Rúa: el peronista Puerta está a cargo del Poder Ejecutivo», La Nación, 2001. Konsultita la 15an de marto de 2008.
  40. Galarce, Martín. «Juró Rodríguez Saá, anunció el default y otras medidas», Terra, 2001. Konsultita la 15an de marto de 2008.
  41. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=363560 Duhalde fue designado por una abrumadora mayoría legislativa. Alirita la 7-7-2008. Publikita la 2an de januaro de 2002, La Nación
  42. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=364610 Aprobó Diputados la pesificación de deudas hasta 100 000 dólares Alirita la 7-7-2008. Publikita la 6an de januaro de 2002, La Nación
  43. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=462219&high=veranito%20econ%F3mico Creció el pedido de personal en las empresas Alirita la 7-7-2008. Marilina Esquivel, 31a de decembro de 2002, La Nación}}
  44. http://bibliotecavirtual.clacso.org.ar/ar/libros/coedicion/neffa2/15.pdf Neffa, Julio César El Plan de Jefes y Jefas de hogar desocupados (PJyJhd), CLACSO, 2007, alirita la 16an de novembro de 2013}}
  45. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=957207 Se cierra el círculo de una administración personalista Alirita la 7an de julio de 2008, Carlos Pagni, 28an de oktobro de 2007, La Nación.
  46. http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=957207 Se cierra el círculo de una administración personalista Alirita la 7an de julio de 2008, Carlos Pagni, 28a de oktobro de 2007, La Nación.
  47. http://www.lanacion.com.ar/969585-la-vision-de-los-economistas La Nación, La visión de los economistas, 2007, alirita la 16an de novembro de 2013.
  48. http://www.infobae.com/2008/04/26/377017-para-las-autoridades-la-uba-no-hay-crisis-los-numeros-hablan-otra-cosa Infobae, Para las autoridades de la UBA no hay crisis: "Los números hablan de otra cosa", 26an de aprilo de 2008, alirita la 16an de novembro de 2013.
  49. Vidu Rezolucion 125/08.
  50. Rezulto de la ŝtata elektado de la 23a de oktobro de 2011, artikolo en la retejo de la Ministerio de Internaj Aferoj de la Respubliko Argentino.
  51. «Votación histórica: Diputados convirtió en ley el regreso de YPF al Estado», artikolo en la retejo Rosario3.com, de la 3a de majo de 2012.
  52. http://www.perfil.com/contenidos/2012/05/03/noticia_0031.html
  53. http://www.infobae.com/notas/645768-La-expropiacion-de-Repsol-YPF-es-ley.html
  54. «Según el Banco Mundial, Argentina duplicó su clase media entre 2003 y 2009», La Nación.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abad de Santillán, Diego (1965). Historia Argentina. Buenos Aires: TEA (Tipográfica Editora Argentina).
  • Alonso, María, Roberto Elisalde y Enrique Vázquez (1994). Historia Argentina y el Mundo Contemporáneo. Buenos Aires: Editorial Aique. ISBN 950-701-203-6.
  • Gerchunoff, Pablo, kaj Lucas Llach (1998). El ciclo de la ilusión y el desencanto: un siglo de políticas económicas argentinas. Buenos Aires: Ariel. ISBN 950-9122-57-2.
  • Luna, Félix (1994). Breve historia de los argentinos. Buenos Aires: Planeta / Espejo de la Argentina. ISBN 950-742-415-6.