Saltu al enhavo

Komunumo Sudamerika de Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el UNASUR)
Komunumo Sudamerika de Nacioj
Unión de Naciones Suramericanas
emblemo
flago
interregistara organizaĵo
regiona organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 23-a de majo 2008 vd
Lando(j) sen valoro vd
Sidejo Kito
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
vd
Lingvoj

hispana lingvo
portugala lingvo
nederlanda lingvo
angla lingvovd

Filioj Consejo Suramericano de Economía y Finanzas (es) Traduki
South American Council of Social Development (en) Traduki
Consejo de Ministras y Ministros de Relaciones Exteriores de Unasur (es) Traduki
South American Council of Education (en) Traduki
South American Council of Culture (en) Traduki
Council of South American Defense (en) Traduki
Consejo Suramericano sobre el Problema Mundial de las Drogas (es) Traduki
South American Energy Council (en) Traduki
South American Council of Health (en) Traduki
Consejo Suramericano de Seguridad (es) Traduki
South American Science, Technology and Innovation Council (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Komunumo Sudamerika de Nacioj
Flago de la Unasur
(Detale)
Emblemo de la Unasur)
Situo de la Unasur
Membraj
ŝtatoj

Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, Gujano, Kolombio, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Urugvajo, Venezuelo

Konsilio Ĝenerala sekretariejo: Quito
portempa prezidanto de Unasur Ollanta Humala (stato de 2012)
Ĝenerala sekretario de UNASUR Alí Rodríguez
Sudamerika parlamento Sidejo: Cochabamba, Bolivio
Surfaco
Loĝantaro 339 752 000 homoj (en la jaro 2001)
Loĝantara denseco
Valuto 12 malsamaj valutoj
Himno

La Komunumo Sudamerika de Nacioj estas organizaĵo de ŝtatoj en Sudameriko; formas ĝin nun 12 membraj ŝtatoj.

La Unión de Naciones Suramericanas (konata per sia mallongiga nomo Unasur) estas komunumo politika kaj ekonomia, kie kuniĝas la 12 sendependaj landoj de Sudameriko.

La Ĝenerala Sekretario de la organismo havas sian sidejon ĉe la urbo Quito, Ekvadoro, sed neofte povas sidi en Brazilio, la Parlamento de la Unio sidas en la bolivia urbo Cochabamba.

La 8-an de decembro 2004, kuniĝinte en Kusko, la prezidentoj de la landoj de Sudameriko decidis konfirmi la Sudamerikan Komunumon de Nacioj, kiu estis konfirmita kaj evoluigita dum la kongresoj de Brazilio (30-a de septembro 2005) kaj la kunveno de Cochabamba (9-a de decembro 2006); ĝi serĉas formon por kunigi la landojn similmaniere al tiuj de la Eŭropa Unio. Iel, Strategia Komitato de Reflekto havigis la bazojn por la setligo de la unio.[1]

La Prezidentaro de Sudameriko, kunveninta en Insulo Margarita, la 17-an de aprilo 2007, decidis renomigi la komunumon Unión de Naciones Suramericanas (UNASUR) (Unio de la Nacioj de Sudameriko), kreita sur regiono kun komunaj radikoj, sekvanta la idealojn de libereco, egaleco kaj frateco de la sendependisma lukto amerika.[2]

Flagoj de la landoj, kiuj konsistigas la Unasur

La konsilantaro de la ŝtatestroj

[redakti | redakti fonton]

La konsilantaro de la ŝtatestroj estas la ĉefa organo de la unio; ĝia funkcio estas decidi kaj starigi la politikajn liniojn, agojn, programojn kaj projektojn de la proceso de sudamerika integrado por decidi la ĉefajn liniojn regantajn tiujn necesajn kunvenojn.

La portempa prezidanto

[redakti | redakti fonton]

La portempa prezidanto de la unio estas elektita el inter la membraj ŝtatoj unu post la alia, en alfabeta ordo, por jara periodo. La prezidento devas prepari, alvoki kaj estri la kunvenojn de la organoj, plu reprezenti la Unasur dum internaciaj eventoj kaj trovi kompromisojn kaj subskribi deklaraciojn kun aliaj landoj.

La konsilantaro de ministroj de eksterlandaj aferoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu konsilantaro devas adapti kaj lande realigi la decidojn de la antaŭa konsilio kaj sekviĝi la integradon de la bloko por kunordigi sintenojn en kernaj temoj de la sudamerika integrado, disvolvi kaj antaŭenigi politikajn interŝanĝojn kaj kunaranĝadojn pri regionaj kaj internaciaj temoj.

La konsilantaro de delegacioj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi konsilantaro havas kiel funkcion la publikigon de la decidoj de la konsilioj de la landaj estroj kaj rezolucioj de la konsilioj de ministroj, kun la helpo de la prezidento kaj ĝenerala sekretario. Plu, ĝi devas kalkuli kaj kunordigi la iniciatojn de UNASUR kun aliaj procezoj de regionaj kaj subregionaj integradoj, kun celo antaŭenigi la komplementecon de penoj kaj la interŝanĝojn por favori la civitanan partoprenon en la kontinenta agado.

La ĝenerala sekretariejo

[redakti | redakti fonton]
La konsilantaro de ŝtatestroj dum la malferma sesio de 2008
La konsilantaro de ŝtatestroj dum la malferma sesio de 2008

La Ĝenerala Sekretariejo estas la organo, kiu sub gvido de la Ĝenerala Sekretario plenumas la taskojn donitajn de la decidaj organoj de UNASUR kaj reprezentas ĝin laŭ ilia komisio. Ĝia sidejo estas en Quito en Ekuadoro.

La sekretario devas subteni la aliajn instancojn kaj komplementi ilian funkcion, proponi iniciatojn kaj efektivigi la direktivojn de la organoj, krome prepari la kunvenojn, raportojn kaj projektojn de la institucio. La sekretario krome devas kunordigi sin kun aliaj instancoj de integrado kaj kunlaboro en Latinameriko kaj Karibio cele al evoluigo de aktivadoj taskitaj de la aliaj organoj.

Oficialaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas kvar oficialajn lingvojn. Kvankam en Suda Ameriko ekzistas pli da oficialaj lingvoj, en ĉiu lando almenaŭ unu el la kvar estas oficiala. La nomoj de la komunumo en la kvar lingvoj estas:

  • Unión de Naciones Suramericanas (hispana: ĉiuj landoj escepte de Brazilo, Gujano kaj Surinamo)
  • Union of South American Nations (angla: Gujano)
  • União de Nações Sul-Americanas (portugala: Brazilo)
  • Unie van Zuid-Amerikaanse Naties (nederlanda: Surinamo)

La indianaj lingvoj ne estas reprezentataj.

Komunumo Sudamerika de Nacioj inkluzivas la jenajn landojn:

Sudameriko havas loĝantaron de 339 752 000 homoj (en la jaro 2001), kaj havas areon de 17 809 000 kvadrataj kilometroj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Fontoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]