Ejército Grande

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomita Ejército Grande (Ejército Grande Aliado Libertador, Granda Armeo, Alianca Liberiga Granda Armeo) estis milita armeo kiu, en 1852, estrita de la guberniestro de la Provinco Entre Ríos, Justo José de Urquiza, invadis la provincojn de Santa Fe kaj Bonaero kaj venkis super la armeo de Juan Manuel de Rosas, kiu ĝis tiam respondecis pri la eksteraj rilatoj de la Argentina Konfederacio.

Estis komponita de 24.000 homoj, la majoritato el la provincoj Entre Ríos kaj Corrientes, sed inklude 3.500 brazilanojn kaj 1.500 urugvajojn. Formis parton ankaŭ en ĝi kelkaj divisioj estritaj de oficiroj rioplataj, estontaj elstaraj gravuloj de la argentina politiko, kiaj la estontaj prezidentoj Bartolomé Mitre kaj Domingo Faustino Sarmiento. Ĝi disponis el 50 artileriajn armilojn. Trapase tra Santa Fe, aligis ankaŭ 2.000 soldatojn de tiu provinco.

Urquiza estis retirinta el Rosas la delegitaron de la eksteraj rilatoj de la provinco Entre Ríos post la nomita "Pronunciamiento de Urquiza" (insurekcia manifesti), de la 1-a de majo de 1851. Post unua interkonsento inter la registaroj de Entre Ríos, Corrientes, Urugvajo kaj la Brazila Imperio, Urquiza, kun 6.500 entrerrianoj kaj korentanoj kaj apogita de imperibrazila armeo de 20.000 homoj el la tri armeeroj, li estis farinta kampanjon kontraŭ la generalo Manuel Oribe (titole prezidanto de Urugvajo kun apogo rosista) en Urugvajo devigante lin kapitulacii kaj tiele finis la Guerra Grande.

En 1851 Rosas deklaris la militon al Brazilo, kio favoris la subskribon de traktato kontraŭan la 21-a de novembro de 1851 fare de la registaroj de Entre Ríos, Corrientes, Urugvajo kaj Brazilo.

Post nuligo de la sieĝo al Montevideo, ekformiĝis la Ejército Grande kun la sieĝantaj rioplataj trupo, inkludante la 4.000 soldatojn bonaerajn kiuj troviĝis sieĝante la urbon kaj la preskaŭ 2.000 orientajn soldatojn, kiuj estis defendante la sieĝantan urbon. Aliĝis ankaŭ 4.000 brazilaj ekspedicainoj enŝipitaj en Colonia del Sacramento. Dum la argentina kavalerio (entreriana, rioplata kaj korentana), iris surtere el Montevideo al la unua renkontiĝejo, en Gualeguaychú, Urquiza kaj la argentin-orienta infanterio enŝipiĝis, trairante poste la riveron Urugvajo instalante ĝin poste en Gualeguaychú. Poste oni translokigis al la haveno de Punta Gorda (Diamante).