Argentina Konfederacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Argentina Konfederacio aŭ en hispana Confederación Argentina estis konfederacio de provincoj kiuj ekzistis inter 1835 kaj 1852, dum la organizado de la aktuala Respubliko Argentino. La provincoj formis konfederacion de suverenaj ŝtatoj kiuj delegis sian aleksteran reprezentadon kaj kelkajn aliajn povojn en la registaro de unu el ili. Estas unu de la oficialaj nomoj de la Respubliko Argentino laŭ la artikolo 35 de la Konstitucio de la Argentina Nacio, kun tiuj de República Argentina kaj Provincias Unidas del Río de la Plata.

La subskribo de la Pacto Federal inter la provincoj Bonaero, Entre Ríos, Santa Fe kaj Corrientes la 4an de januaro de 1831 — al kiu aliĝis dum la du postaj jaroj la aliaj 9 provincoj tiam ekzistantaj — estas konsiderata la eliro de la transira periodo, finita per la reveno de Juan Manuel de Rosas al la registaro de Bonaero en 1835. La elpostenigo de Rosas post la Batalo de Caseros kondukis al la secesio de la ĉefa provinco de la Konfederacio, kio naskis la novan enton nome Ŝtato Bonaero en 1852. Tiu lasta eniris en milito kontraŭ la resto de la Konfederacio kio kondukis al la Batalo de Pavón en 1861. La triumfo de Bonaero okazigis la finon de la Konfederacio, la nacian reunuigon — malprofite por la aŭtonomecoj federaj provincaj — hegemoniigitan de la liberala elito instalita en la urbo Bonaero kaj la aplikadon de la Argentina Konstitucio de 1853 en la tuta teritorio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]