Paraná (Argentino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paraná
urbomunicipo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo E3100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 247 863  (2010) [+]
Loĝdenso 1 809 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 44′ S, 60° 32′ U (mapo)-31.733055555556-60.529722222222Koordinatoj: 31° 44′ S, 60° 32′ U (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 137 km² (13 700 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Paraná (Entre Ríos)
Paraná (Entre Ríos)
DEC
Paraná
Paraná
Situo de Paraná
Paraná (Argentino)
Paraná (Argentino)
DEC
Paraná
Paraná
Situo de Paraná

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paraná, Entre Ríos [+]
vdr

Paraná estas urbego, havenurbo, diocezo, la ĉefurbo de la provinco Entre Ríos en nordorienta Argentino.

muntaĵo de pluraj bildaj impresoj pri la urbo (de supre suben: urba panoramo, urba katedralo, hotelo Mayorasgo; registarejo de provinco Entrerio kaj parko Toma Vieja borde de la rivero Parano

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Paraná situas ĉe la maldekstra bordo de Paraná (rivero), ĝi estas grava rivera havenurbo. Aliflanke de la rivero situas la urbo Santa Fe de la Vera Cruz. Tiu urbo troviĝas 19, Rosario 136, Bonaero 162, La Plata 429, San Miguel de Tucumán 711, Mar del Plata 748, Resistencia 306, Saltaurbo 909, Neuquén 1053 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Katedralo en Paraná

Dum la 16-a jarcento loĝantoj de Santa Fe de la Vera Cruz ekloĝis ankaŭ ĉe la alia flanko de la rivero. Tie ĉi paroko establiĝis en 1730 kaj iam nomata Bajada de Santa Fe. La urbeto ne havis gravecon ĝis 1853, kiam Paraná estis farita la ĉefurbo de la Argentina Konfederacio. Post granda evoluo en 1882 la urbo iĝis provinca ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Paraná oni okupiĝas pri produktoj de cementoj, mebloj kaj ceramikaĵoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Paraná estas ligita al Santa Fe de la Vera Cruz fare de tunelo ekde 1969, sed oni planas ankaŭ ponton. Gravas la haveno, krome trajno trafikas. La flughaveno funkcias en distanco 7 km.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Paraná jare pluvas preskaŭ 1250 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo en somero estas 23 , kiu varias inter 37-10 . En vintro la temperaturo varias inter 0-18 .

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo pri Paraná

Fontoj[redakti | redakti fonton]