Saltaurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Saltaurbo
Salta Montage.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo A4400 [+]
Retpaĝaro www.municipalidad-salta.gov.ar [+]
Demografio
Loĝantaro 535 303  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 24° 47′ S, 65° 25′ U-24.788333333333-65.410555555556Koordinatoj: 24° 47′ S, 65° 25′ U [+]
Alto 1 152 m [+]
Horzono UTC−03:00 [+]
Situo de Saltaurbo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Salta, Argentina [+]
v  d  r
Information icon.svg

Saltaurbo estas metropolo en Argentino en Provinco Salta, kies provinca ĉefurbo estas. En Argentino tiu urbo konservis la kolonian arkitekturon la plej bona.

Blazono de Saltaurbo
Mapo pri la pli gravaj urboj en Argentino, kie estas videbla Saltaurbo kiel la plej norda urbo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saltaurbo situas en Andoj sur altebenaĵo en valo en la norda parto de la lando. Córdoba troviĝas 902, Rosario 1019, Bonaero 1605, Ushuaia 4019 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu loko situis en la plej suda regiono de Inkaa imperio. Saltaurbo estis fondita en 1582 de la hispana konkeranto Hernando de Lerma. Dum la kolinia erao la urbo estis grava foiro por bredistoj. Dum la milito de sendependeco la urbo estis komerca kaj milita strategia punkto inter Peruo kaj la pli sudaj argentina urboj. Inter 1816 kaj 1821 la urbo defendis la ĉirkaŭaĵon kontraŭ la hispana reĝa armeo. Enn la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj alvenis amase italaj, hispanaj kaj arabaj enmigrintoj, tial reviviĝis la komerco kaj agrikulturo. La katolika universitato estis malfermita en 1967.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo en Saltaurbo
Strato en Saltaurbo

Servoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La internacia flughaveno funkcias loke. Fervojo funkcias (se estas politika volo) ekzemple al Bonaero, Antofagasta, La-Pazo. Vojoj kuras ĉiudirekte.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Saltaurbo jare pluvas po 755 mm. Inter majo-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 17 °C, la varmo kulminas en novembro malofte eĉ kun 40 °C. Dum la seka periodo la temperaturo ofte falas sub frostopunkto.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kirko en Saltaurbo