Nacia Universitato de Salta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Universitato de Salta
universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1972
lando Argentino
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
vdr

La Nacia Universitato de Salta aŭ en hispana Universidad Nacional de Salta (UNSa) estas publika universitato argentina, kun centra sidejo en la urbo Salta. Ĝi estis fondira per la leĝo 19.633 de 11-a de majo de 1972, kiel parto de la plano Taquini, nome programo de reorganizado de la alta edukado en Argentino, kiu okazigos la fondon de la universitatoj de Jujuy, La Pampa, Lomas de Zamora, Entre Ríos, Luján, Misiones, Katamarko, San Juan, San Luis kaj Santiago del Estero.

Ĝi estis fondita el redistribuado de la Nacia Universitato de Tukumano, ĉe instalaĵoj kiujn tiu havis en la provinco Salta.

Ĝi havas ĉirkaŭ 20.000 studentojn. Ĝi havas regionajn sidejojn en Tartagal, San Ramón de la Nueva Orán, Rosario de la Frontera kaj San José de Metán, krom la centran en Salta mem.

Altlernejoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas subdividita en ses altlernejoj, kiuj estas la jenaj:

  • Fakultato de Ekonomiko
  • Fakultato de Sciencoj
  • Fakultato de Naturaj Sciencoj
  • Fakultato de Beletro
  • Fakultato de Inĝenieriko
  • Fakultato de Sansciencoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]