Baltasar Hidalgo de Cisneros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baltasar Hidalgo de Cisneros y de la Torre.

Baltasar Hidalgo de Cisneros y de la Torre (Kartageno, Hispanio, 1755 - samloke, 9-a de junio de 1829[1]) estis maristo kaj kolonia administranto hispana. Li atingis la rangon de admiralo kaj estis la lasta Vicreĝo de Rivero Plata kun fakta povo super la tuta Vicreĝlando (1809-1810); Francisco Javier de Elío, nomumita kiel sukcedanto fare de la Regenta Konsilantaro de la Junta Suprema Central nome provizora registaro en Hispanio, povis plenumi sian aŭtoritaton nur super kelkaj teritorioj, ĉefe en la areo de Montevideo (1810-1811).

Vicreĝo[redakti | redakti fonton]

Peto antaŭ la vicreĝo Cisneros de malferma konsilantaro. Basreliefo de Gustavo Eberlein.

La Junta Suprema (provizora registaro) de Sevilo nomumis lin Vicreĝxo de Rivero Plata en 1809, anstataŭe de Santiago de Liniers. Lia ĉefa celo estis rekomponi la vicreĝan aŭtoritaton, eroziita de la malkontento inter la antaŭanto, Santiago de Liniers (suspekta pro mallojaleco al Hispanio pro sia franca deveno) kaj la guberniestro de Montevideo, nome Francisco Javier de Elío, kiu estis kreinta lokan provizoran registaron nome Junta de Gobierno. Kiam alvenis Cisneros al Montevideo, meze de julio de 1809, Elío akceptis la aŭtoritaton de la nova vicreĝo kaj nuligis la Junta. Li okupis finfine sian postenon en Bonaero, kie li klopodis repacigi la diversajn partiojn ka jties konspiradon. Sed Cisneros enpostenigis en momento de grava ekonomia krizo: pro la malvenko de la hispana ŝiparo fare de la britoj, la komerco kun la kolonioj stagnis. Kvankam Hispanio poste faris aliancon kun Britio, tiam ĝi ne povis komerci pro la dumlonga hispana monopolo de la komerco kun siaj kolonioj. Cisneros permesis tiam la liberan komercon kun Britio, sed tio generis plendojn de povaj komercistoj kiuj estis akirintaj grandajn enspezojn danke al kontrabando. Por ne perdi ties apogon, li nuligis la dekreton de libera komerco. Tio siavice generis plendojn de anglaj komercistoj, kiuj postulis — kiel aliancanoj de Hispanio kontraŭ Napoleono — la pluigon de la komerca permeso.

Dum 1809 okazis du revolucioj en la Alto Perú, aktuala Bolivio, kiu dependis teorie de la Viĉreĝlando Rivero Plata: nome la 25an de majo en Ĉukisako kaj la 16an de julio en La Paz. En ambaŭ urboj formiĝis provizoraj registaroj juntas de gobierno pro foresto de la hispana reĝo. Cisneros sendis armeon estre de la generalo Vicente Nieto, kiu venkis sen sangoverŝado en Chuquisaca. La insurekcio de La Paz, temen estis subpremita de trupoj senditaj el Peruo, kaj ties estroj estis mortopunitaj. En Bonaero, tiu subpremado pliigis la malkontenton de la plataj revoluciuloj: Domingo French kaj Antonio Luis Beruti kritikis, ke la altperuaj insurekcioj — estritaj de krioloj — estus subpremataj de mortopuno, dum la insurekcioj kontraŭ Liniers — estritaj de hispanoj el Hispanio — rezultis en pardonoj.

Kiam alvenis la 13an de majo de 1810, ŝipo aportanta novaĵojn el Hispanio, kiuj inkludis subpremadon de la hispanaj monarkio kaj la Junta de Sevilo al la trupoj de Napoleono Bonaparte, Cisneros klopodis konfiski la alvenintajn ĵurnalojn por kaŝigo de la novaĵo. Tamen tiu alvenis ĝis Manuel Belgrano kaj Juan José Castelli, kiuj disvastigis ĝin. Cisneros devis proklami ĝin oficiale la 18an de majo.

Maja revolucio[redakti | redakti fonton]

Revolucio de MajoMaja Revolucio estas nomoj por la serio de revoluciaj okazaĵoj okazintaj en majo de 1810 en la urbo Bonaero, ĉefurbo de la tiama Vicreĝlando Rivero Plata, dependa ankoraŭ el la Reĝo de Hispanio, kaj kiuj havis kiel konsekvencon la elpostenigon de la vicreĝo Baltasar Hidalgo de Cisneros kaj ties anstataŭon per la Unua Junto de regado. La 20an de majo Castelli kaj Martín Rodríguez alvenis al Cisneros kaj petis de li kunvokon de malferma konsilantaro (vidu bildon). Tiu okazis la 22an de majo kaj decidis formon de Junta, kies prezidanto Cisneros intencis esti. Cornelio Saavedra jam malakceptis. La 25an la homamaso sur la placo kiu poste estos la Maja Placo petis demizion de Cisneros kaj formon de Junta. Cisneros demiziis, sed sendis helpopeton al Liniers al provincoj (Kordobo). Ĉiukaze li kun aliaj reĝistaj aŭtoritatoj estis senditaj per ŝipo al Kanarioj.

Fino[redakti | redakti fonton]

Ekde 1813 al 1829 (kiam li mortiĝis) li alternis inter altaj postenoj en militaj medioj kaj elpostenigoj kaj eĉ arestoj depende de la diversaj registaroj kiuj sukcediĝis, nome liberaloj kaj absolutistoj: li absolutisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de don Baltasar Hidalgo de Cisneros. De la contralmirante don Carlos Martínez-Valverde y Martínez, aldonita de Antonio Luis Martínez Guanter.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pigna, Felipe (2007). Los mitos de la historia argentina (26a eldono). Argentina: Grupo editoral Norma. ISBN 987-545-149-5.