Vicreĝlando de Río de la Plata (hispaneVirreinato del Río de la Plata) estis vicreĝlando kaj hispana kolonio, elmembrigita en la jaro 1776 el Vicreĝlando de Peruo por protekti siajn sudajn provincojn antaŭ brita kaj portugala influoj. Ĝi etendiĝis sur teritorio de hodiaŭaj ŝtatoj Argentino, Paragvajo, Urugvajo kaj Bolivio.
La 25-an de majo1810 Argentino proklamis sendependecon kaj la 15-an de majo1811 Paragvajo entreprenis la saman paŝon, kio signifis faktan finon de la ekzistado de la vicreĝlando.