Argentina Milito por Sendependiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
הקרב בסוויפצ'ה (Suipacha) - הניצחון הראשון של המורדים
Batalo de Suipacha, la unua venko de la ribeluloj

Milito por Sendependiĝo de Argentino aŭ laŭ la tiama terminaro de la Unuiĝintaj Provincoj de la Rivero Plata estis aro de bataloj kaj de militaj kampanjoj okazintaj en la kadro de la hispanamerikaj sendependigaj militoj kiuj okazis simile en diversaj sudamerikaj landoj, en kiuj partoprenis militistoj de la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata, nome ŝtato kiu sukcedis al la Vicreĝlando de Rivero Plata kaj kiu antaŭis al la Respubliko Argentino.

La kontraŭstarigitaj partioj estis tradicie identigitaj de historiistoj kaj kronikistoj latinamerikaj kiel patriotoj kaj reĝistoj, ĉar temis pri kontraŭstaro inter tiuj kiuj defendis la sendependecon de sia patrio kaj la kreadon de novaj amerikaj ŝtatoj, kaj tiuj kiuj defendis la kontinuecon de ties teritorioj (ĉu kiel provincoj aŭ regnoj) ene de la hispana monarkio de la reĝo Fernando la 7-a.[1]

Nur malgranda parto de tiuj kontraŭstaroj okazis en la teritorio de la aktuala Argentino. La majoritato okazis en teritorioj de la antikva Vicreĝlando de la Rivero Plata kiuj post la fino de la milito restis for de la Unuiĝintaj Provincoj, aŭ en aliaj regionoj de Sudameriko kiuj neniam apartenis al tiu Vicreĝlando, kiaj Ĉilio, Peruo kaj Ekvadoro. Tamen, en ĉiu kazo oni konsideras, ke la kontraŭstaraj partioj luktis ne nur pro la situacio en tiuj teritorioj, sed ankaŭ por la nacia suvereneco super la teritorio kiu estis apartenanta al la Viĉreĝlando de Rivero Plata. Okazis ankaŭ maraj kontraŭstaroj, foje en akvoj tre malproksime de la amerika kontinento.

Oni povas distingi tri ĉefajn militajn frontojn:

  • la orienta fronto aŭ de la argentina marbordo, ĉe la riveroj de la Plata Baseno, kiu inkludas la kampanjojn en Paragvajo, la Banda Oriental, la Argentina Mezopotamio kaj la ŝipaj bataloj sur la Rivero Plata kaj ties alfluantoj;
  • la norda fronto, kun kontraŭstaroj en la provincoj de Alto Perú aŭ nuna Bolivio kaj la Intendencia de Salta de Tukumano;
  • kaj la fronto de Andoj, kiu inkludas la atakan agadon al monarkismaj pozicioj en teritorioj kiuj poste iĝos Ĉilio, Peruo kaj Ekvadoro.

La milito daŭris dekkvin jarojn kaj finis per la venko de la sendependentistoj, kiuj sukcesis konsolidigi la procezon de la sendependeco de Argentino kaj kunlaboris por tiu de aliaj landoj de Sudameriko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tradicio devena de la epoko de la konkero konsideris, ke la Hispana Ameriko estas dependaĵo persona de la reĝo. La liberalaj reĝistoj aŭ monarkistoj, siaflanke, laŭ la Hispana Konstitucio de 1812, klopodis kunigi ene unusola ŝtato kaj la metropolon kaj la koloniojn. Tamen, ĉar ambaŭ partioj, kaj liberaloj kaj absolutistoj, konsideris la reĝon unika ŝtatestro, taŭgas nomigi ambaŭe "reĝistoj"monarkistoj. Vidu Ricardo Levene, La Indias no era colonias, Espasa-Calpe, México, 1951. Vidu ankaŭ Los orígenes del gobierno representativo en el Perú: las elecciones (1809-1826), de Valentín Paniagua, Fondo Editorial PUCP, Lima, 2003. Konsultita la 9an de julio de 2010.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Best, Félix: Historia de las Guerras Argentinas, Ed. Peuser, Bs. As., 1980.
  • Bidondo, Emilio, La guerra de la independencia en el Alto Perú, Ed. Círculo Militar, Bs. As., 1979.
  • Camogli, Pablo, Batallas por la libertad, Ed. Aguilar, Bs. As., 2005. ISBN 987-04-0105-8
  • Carranza, Ángel Justiniano, Campañas Navales de la República Argentina, Volumen I - Tomos 1 y 2, Secretaría de Estado de Marina, 1962.
  • Frías, Bernardo, Historia del General Martín Güemes y de la Provincia de Salta, o sea de la Independencia Argentina, Salta, 1971.
  • Mitre, Bartolomé, Historia de Belgrano y de la independencia argentina, Ed. Estrada, Bs. As., 1947.
  • Mitre, Bartolomé, Historia de San Martín y de la emancipación sudamericana, Ed. Eudeba, Bs. As., 1968.
  • Ruiz Moreno, Isidoro J., Campañas militares argentinas, Tomo I, Ed. Emecé, Bs. As., 2004. ISBN 950-04-2675-7
  • Encina y Castedo, Historia de Chile, Editorial Zig-Zag, 10ma. edición, Santiago de Chile, 1953.