Saltu al enhavo

Ekstera ŝuldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezervoj de valutoj kaj oro, minus la tuta ekstera ŝuldo (publika kaj privata), laŭ la datumoj de la jaro 2010 de la 'CIA Factbook'.

En ekonomio, la ekstera ŝuldo estas la tuto de la ŝuldoj, kiujn ŝuldas lando, Ŝtato, entrepreno kaj individuoj al eksterlandaj pruntistoj.

Gravas distingi inter la brutta ekstera ŝuldo (tio, kion lando eksterlande depruntas) kaj la neta ekstera ŝuldo (diferenco inter tio, kion lando eksterlande depruntas kaj tio kion ĝi eksterlande alpruntas). Kio plej signifikas estas la neta ekstera ŝuldo.

Tro alta nivelo de neta ekstera ŝuldo atestas pri alta landorisko: kaze de fluktuadoj de la nacia valuto, la sumo de la interezoj kaj de la pruntoj de la ekstera ŝuldo, se ĝi estas en eksterlanda valuto, povas fariĝi neelteneblaj.

La nivelo de la ekstera ŝuldo apartenas al la financaj riskoj taksataj de la agentejoj pri financa notado, tion oni povis konstati okaze de la greka krizo en 2010.

Neta ŝuldo kaj brutta ŝuldo

[redakti | redakti fonton]

Ne konfuziĝu pro brutta ekstera ŝuldo (la tuto de la ŝuldataj financaj sumoj) kaj neta ekstera ŝuldo (tuto de la ŝuldataj financaj sumoj minus la tuto de la kreditoraĵoj, kiujn lando eksterlande posedas).

Financa krizo kaj krizo de la ekstera ŝuldo

[redakti | redakti fonton]

Krizo de ekstera ŝuldo povas esti la konsekvenco de financa krizo, kiam tia krizo kondukas al forta devaluto de la loka valuto. Por ekzemplo, la krizo de la greka publika ŝuldo en 2010 estas konsekvenco de la financa krizo en 2007-2010.

Pagnekapablo

[redakti | redakti fonton]

Kiam lando rifuzas pagi sian eksteran ŝuldon, ĝi fariĝas en pagonekapablo. Tiu decido ĝenerale estigas fidofalon de la publikaj kaj privataj kreditoroj, kiuj tiel ne plu volos konsenti al tiu lando novan alprunton kaj investi en tiu lando. La nekapablo pagi la ŝuldon eble tuj plibonigas la situacion (ĉesigante la repagfluojn), sed ĝi povas pligravigi la ekonomian situacion de la lando ĉe longa tempolimo. Tamen se oni konsideras la du lastajn ekzemplojn (Meksikio, Argentino) tio plibone profitis al ili.

Ekzemploj de pagonekapabloj :

La landoj kiuj suferas gravan ekonomian krizon povas ricevi helpon de Internacia Monunua Fonduso (IMF).

Tamen, IMF ĝenerale kondiĉigas siajn pruntojn al strukturaj reformoj, kiam ili estas necesaj, tiuj estas supozataj faciligi, laŭ ĝi, la ekonomian rekreskon kaj la fidon de la eksterlandaj investistoj (neniigo de la publikaj monopoloj per privatigo…) ; por privilegii la prioritatajn elspezojn (edukado, aĉeto de medikamentoj), ĝi kelkfoje instigas al provizora frostigo de la salajroj de la ŝtatoficistoj[1]. Tamen tio havas katastrofajn konsekvencojn en la tre malriĉaj landoj kiaj estas plej multaj afrikaj landoj (Ŝuldo de la tria mondo).

Listo de la landoj laŭ ekstera ŝuldo

[redakti | redakti fonton]

Listo de la landoj laŭ brutta ekstera ŝuldo

[redakti | redakti fonton]

Tiu listo estas tiu de la landoj klasitaj laŭ brutta ekstera ŝuldo', en Julio 2009, en dolaroj, je la oficiala kurzo.

Tie estas la 24 landoj kies brutta ekstera ŝuldo estas la plej alta. La sumo de ĉiuj bruttaj eksteraj ŝuldoj ne estas nula : ĝi altas je 53 970 miliardoj da dolaroj en 2004 ; temas pri la bruttaj sumoj de la ŝuldo.

Nacioj laŭ brutta ekstera ŝuldo[2]
RangoLandoBrutta ekstera ŝuldo
(miliardoj da dolaroj)
brutta ekstera ŝuldo por persono
(dollars)
1Usono13 45043 781
2Unuiĝinta Reĝlando9 088148 708
3Germanio5 20863 258
4Francio5 02178 382
5Nederlando3 733223 319
6Italio2 578[3]44 352
7Hispanio2 41059 469
8Irlando2 287544 109
9Japanio2 13216 777
10Luksemburgo1 9944 054 700
11Svislando1 339176 081
12Belgio1 313[4]122 331
13Aŭstralio92043 268
14Kanado83324 899
15Aŭstrio80998 523
16Svedio66973 855
17Hong Kong63189 453
18Danio607110 426
19Grekio55351 483
20Norvegio548117 604
21Portugalio50747 348
22Rusio3692 636
23Finnlando36569 501
24Ĉinio347259

Havi tre altan bruttan ŝuldon por loĝanto (Luksemburgo : $ 4054700, Monako : $ 546034) ne devige estas la signo de ekonomiaj problemoj: la brutta ŝuldo povas esti ekvilibrigita per ankoraŭ pli altaj kreditoraĵoj; lando povas tiel prosperi ke ĝi allogas eksterlandajn investantojn.

Listo de la landoj laŭ neta ekstera ŝuldo

[redakti | redakti fonton]

Landoj klasitaj laŭ neta ekstera ŝuldo', en dolaroj.

Komparo de la eksteraj ŝuldoj de la eŭrozono kaj de Usono

[redakti | redakti fonton]

Fine de 2009, la brutta ekstera ŝuldo de la eŭrozono altis je 10500 miliardoj da eŭroj, ĉirkaŭ 117% de la BEP (Brutta Enlanda produkto) de la eŭrozono[5].

En Julio 2009, la brutta ekstera ŝuldo de Usono altis je 13450 miliardoj da usonaj dolaroj (vidu sube), ĉirkaŭ 120% de la BEP. La neta ekstera ŝuldo altis je iomete pli ol 2500 miliardoj da dolaroj[6].

Kio plej gravas estas la netaj eksteraj ŝuldoj (diferencoj inter la eksterlandaj depruntoj kaj alpruntoj).

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]