Depresio (ekonomiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Financa krizo)

En ekonomiko, depresio estas maniero priskribi ekonomian krizon kiu konsistas en granda malpliigo daŭra de produktado kaj konsumo, akompanata de altaj indicoj de sendungeco kaj de entreprenaj bankrotoj. Ĝi estas konsiderata kiel rara kaj ektrema formo de recesio. Depresio karakteriziĝas per nenormala pliigo de sendungeco, malpliigo de la kvantoj de kreditoj, reduktado de la produktado kaj de la investado, variaj bankrotoj, malpliigitaj kvantoj en la komerco, same kiel pro fluktuoj de tipoj de monŝanĝoj ege volatilaj kiuj, plejparte, konstituas devalutojn. Ankaŭ la deflacio aŭ la inflaciego estas oftaj elementoj de depresio.

Ĝi diferencas el recesio je tio ke tiu estas nur normala kaj provizora malakcelo de la konjunkturo, dum depresio estas la plej malalta punkto de la ekonomia ciklo. La ekzemplo plej konata estas la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj kiu tuŝis ĉiujn okcidentajn landojn kaj kiu estis partikulare akra en Usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]