Bebokorteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tiama respondeculo pri la politika decido: la prezidento Fernando de la Rúa.

En Argentino oni nomigis kiel corralito [koraLIto] (bebokorteto en la hispana) al la limigo de la libera mondispono kaj de fiksaj deponaĵoj, bankokontoj kaj ŝparaĵoj decidita de la registaro de Fernando de la Rúa en decembro de 2001. Ĝi pludaŭris dum preskaŭ unu jaro, kiam oni anoncis oficiale la 2-an de decembro de 2002 la liberigon de la bankaj fondusoj retenitaj. Poste tiu termino trapasiĝis al ĉiuj landoj de hispana lingvo.

La intencita celo estis eviti la eliron de mono for de la banka sistemo, intence eviti tiele tajdon de banka paniko kaj la falon de la financa kaj valuta sistemo. Laŭ Domingo Cavallo, je la estro de la Ministerio de Ekonomio, tiu decido estis pozitiva por helpi pli etendan uzadon de la elektronikaj pagorimedoj, evitante tiele la impostan fraŭdon kaj provokante la bankigon de la loĝantaro.

La termino estis kreita de la argentina ekonomika ĵurnalisto Antonio Laje en 2001, kiam li havis programeron ĉe la programo de Daniel Hadad.[1] En Argentino oni konas kiel corralito (birdokorteto) specon de kaĝeto vatita kaj fermita per reto, kies strukturo povas esti el kanoligno. Ene de tiu kaĝeto oni lokigas la bebon por ties ripozo aŭ ludado je sekura bonfarto, ĉar tiu ne kapablas eliri el tie senhelpe. La ĵurnalisto klopodis elstarigi pere de analogio la manieron, per kiu la registaro limigis unu el la esencaj liberoj de la uzantoj de ĉiu banka sistemo: tiu por rajti elpreni sian havaĵon el la sistemo en iu ajn momento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hombres (y mujeres) de radio: Antonio Laje: "Yo no inventé el 'dolar futuro' pero bauticé al 'corralito'"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]