Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo priskribas la Eŭropan Virinan Futbal-Ĉampionadon; pri la eŭropa ĉampionado de viraj futbalaj naciaj teamoj vidu Eŭropa Futbal-Ĉampionado.
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado de UEFA
Turniraj detaloj
Datoj ekde 1984
Teamoj 12 
Finaj pozicioj
Ĉampiono rekorda Flago de Germanio Germanio (7 ĉampionecoj)
vdr

La Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio UEFA (angle UEFA-Women's Championship) estas la eŭropa kontinenta ĉampionado de virina futbalo. Ĝi estas okazigata ekde la jaro 1984, ekde 1987 ĉiun kvaran jaron - ĉiam somere unu jaron post la Eŭropa Vira Futbal-Ĉampionado.

Rekorda ĉampiono estas la germana virina nacia teamo de futbalo, kiu gajnis la turniron sepfoje. La lasta eŭropa ĉampionado okazis en la jaro 2009 en Finnlando. Tie la germana teamo en la finala matĉo venkis kontraŭ la teamo de Anglio per rezulto de 6:2.

Historio[redakti | redakti fonton]

la germana teamo, eŭropa ĉampiono en 2009

Jam en 1969 kaj 1979 en Italio okazis neoficiala eŭropa ĉampionado. Unuafoje venkis teamo de la gastiganta itala federacio, la duan fojon la dana virina nacia teamo de futbalo. En 1980 la eŭropa konfederacio UEFA decidis pri enkonduko de Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado. La unua konkurso estis okazigita inter la jaroj 1982 kaj 1984. Unua eŭropa ĉampiono iĝis la Sveda virina nacia teamo de futbalo, kiuj en la finalo venkis kontraŭ la teamo de Anglio. En 1987 unuafoje okazis finala turniroparto de kvar teamoj. La tiam gastiganta Norvega virina nacia teamo de futbalo uzis la avantaĝon konkursi hejme kaj venkis la svedan teamon per rezulto de 2:1. Du jarojn pli poste la tiam gastiganta germana teamo unuafoje kvalifikiĝis por la finala turniroparto. En la urbo Osnabrück la gastiganta germana teamo venkis la norvegan teamoon per rezulto de 4:1.

La sekva eŭropa ĉampionado okazis en 1991, unuafoje je la nuna oficiala titolo - la germana teamo duafoje ĉampioniĝis en finala matĉo kontraŭ la norveginoj. La eŭropa ĉampionado de 1993 en Italio estis la lasta, en kiu Germanio ne iĝis eŭropa ĉampiono: Norvegio venkis kontraŭ Italio per rezulto de 1:0 kaj duafoje ĉampioniĝis. Du jarojn pli poste ne okazis finala turniroparto, pro la samjare okazanta turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo - en la anstataŭa finala matĉo la teamo de Germanio venkis kontraŭ Svedio per rezulto de 3:2.

Okaze de la eŭropa ĉampionado de 1997, kiu okazis en Norvegio kaj Svedio, la nombro de la partoprenantaj teamoj en la finala turniroparto estis altigita de kvar al ok. Samtempe la ĉampionado ne plu funkciis kiel eŭropa kvalifikiĝo por la Virina Futbala Mondpokalo. La domino de la germanaj futbalistinoj daŭris. En la finala matĉo ili venkis kontraŭ la italinoj per rezulto de 2:0. En 2001 la eŭropa ĉampionado duafoje okazis en Germanio. Nur en tiu turniro aplikiĝis la regulo de "ora golo" (vidu sube). Per tia "ora golo" la germana dekunuopo en la finala matĉo venkis kontraŭ la svedinoj per rezulto de 1:0. En 2005 la turniro okazis en Anglio. Tie la germana teamo finale venkis la norveginojn per 3:1 kaj gajnis la kvaran eŭropan ĉampionadon sinsekve kaj la sesan entute.

La deka eŭropa ĉampionado okazis en Finnlando. La nombro de partoprenantaj teamoj en la finala turniroparto altiĝis de ok al dekdu.

Sistemo[redakti | redakti fonton]

Kvalifikiĝo[redakti | redakti fonton]

Por rajti partopreni en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado, la naciaj teamoj devas esti sukcesintaj en kvalifikiĝo. Por la eŭropa ĉampionado 2009 ekzemple la kvalifikiĝo okazis en tri ŝtupoj. Unue la 20 plej malfortaj teamoj en kvin turniretoj konkuras en antaŭkvalifikiĝo. La la grupe venkintaj teamoj tiam kun la restaj teamoj konsistigas ses grupojn de po kvin teamoj. Ene de la grupoj ĉiu teamo unufoje ludas en sia lando kaj unufoje en la lando de la alia matĉa teamo kontraŭ ĉiu alia teamo de la grupo. La grupe venkintaj teamoj rekte kvalifikiĝas por la eŭropa ĉampionado. La ses grupe duarangaj teamoj kaj la kvar plej bonaj grupe triarangaj teamoj en po du matĉoj rezultigas la restajn kvin partoprenantajn teamojn. La matĉaj partneroj estas lotumataj. Menciindas ankoraŭ, ke la teamo de la gastiganta lando aŭtomate kvalifikiĝas por la eŭropa ĉampionado.

Finala turniroparto[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 2009 por 12 teamoj konkuras en finala turniroparto pri la titolo de eŭropa ĉampiono. En la unua fazo de tiu turniroparto (grupa fazo) la teamoj laŭ hazarda principo estas dividataj en tri grupojn de po kvar teamoj, konsiderante ke iuj teamoj lokiĝas laŭ certaj kriterioj (gastiganta lando, eŭropa ĉampiono, rangolisto de la internacia asocio FIFA).

Ĉiu tamo en la unua fazo unufoje konkuras kontraŭ ĉiu alia teamo el la propra grupo. Venko donas tri poentojn, samgola matĉa rezulto donas unu poenton. La teamoj de unua kaj dua pozicio el ĉiu grupo certe atingas la kvaronfinalon. Aldoniĝas la du plej bonrezultaj teamoj de tria pozicio el la tri grupoj.

Ekde la kvaronfinalo ĉiu matĉo elĵetas la perdantan teamon el la turniro. Se post la regulaj 90 matĉaj minutoj estas samgola rezulto, la matĉa tempo plilongiĝas. En 2001 en la plilongigo aplikiĝis la regulo de "ora golo", do la teamo kiu en tiu plilongiga tempo atingis la unuan golon, venkis la matĉon. Ekde la jaro 2005 tiu regulo tamen ne plu aplikiĝis, do denove aplikiĝis kompleta plilongiga tempo de dufoje 15 minutoj. Se post tiuj sume 120 minutoj daŭre la matĉo estus samgola, la matĉo decidiĉas per po kvin penaloj.

Plej frue en la duonfinalo du teamoj el la sama grupofaza grupo povas denove matĉe renkontiĝi. Aparta matĉo pri la tria pozicio de la ĉampionado ekde la jaro 1997 ne plu okazas. La gajnintaj teamoj de la duonfinalo en finala matĉo konkuras pri la titolo de eŭropa ĉampiono. La eŭropa ĉampiono ricevas pokalon kaj havas la titolon ĝis la sekva eŭropa ĉampionado.

La turniroj en superrigardo[redakti | redakti fonton]

jaro gastiganta lando finalo matĉo pri la 3-a pozicio
Eŭropa ĉampiono rezulto 2-a pozicio 3-a pozicio rezulto 4-a pozicio
1984 neniu gastiganta lando Svedio
Svedio
1:0 / 0:1
(4:3 per penaloj)

Anglio
1987 Norvegio Norvegio
Norvegio
2:1 Svedio
Svedio
Italio
Italio
2:1 Anglio
Anglio
1989 Germanio BR Germanio
Germanio
4:1 Norvegio
Norvegio
Svedio
Svedio
2:1 post plilongigo Italio
Italio
1991 Danio Germanio
Germanio
3:1 post plilongigo Norvegio
Norvegio
Danio
Danio
2:1 post plilongigo Italio
Italio
1993 Italio Norvegio
Norvegio
1:0 Italio
Italio
Danio
Danio
3:1 Germanio
Germanio
1995 neniu gastiganta lando Germanio
Germanio
3:2
(unu matĉo en Kaiserslautern, Germanio)
Svedio
Svedio
1997 Norvegio kaj Svedio Germanio
Germanio
2:0 Italio
Italio
2001 Germanio Germanio
Germanio
1:0 per "ora golo" Svedio
Svedio
2005 Anglio Germanio
Germanio
3:1 Norvegio
Norvegio
2009 Finnlando Germanio
Germanio
6:2 Anglio
Anglio
2017 Nederlando
Nederlando
4:2
Danio
2022 Anglio
Anglio
2:1
Germanio

Ĝisnunaj partoprenantaj teamoj[redakti | redakti fonton]

En la unuaj ok finalaj turniropartoj de la eŭropa ĉampionado ĝis la 10-a de septembro 2009[1] estis sume 13 partoprenantaj teamoj. La sekva tabelo montras, en kiu finala turniroparto kiu nacia teamo unuafoje partoprenis:

1984 neniu finala turniroparto
1987 Flago de Andaluzio Anglio Flago de Italio Italio Flago de Norvegio Norvegio Flago de Svedio Svedio
1989 Flago de Germanio Germanio      
1991 Flago de Danio Danio      
1993 neniuj unuafojaj partoprenantaj teamoj
1995 neniu finala turniroparto
1997 Flago de Francio Francio Flago de Rusio Rusio Flago de Hispanio Hispanio  
2001 neniuj unuafojaj partoprenantaj teamoj
2005 Flago de Finnlando Finnlando  
2009  Islando Flago de Nederlando Nederlando  Ukrainio  


Ranglisto de la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado[redakti | redakti fonton]

rango nacio eŭropa
ĉampioneco
2-a pozicio 3-a pozicio (a) 4-a pozicio (a) duonfinalo (a) partoprenoj en la finala parto
1-e Flago de Germanio Germanio 7 0 0 1 0 7
2-e Flago de Norvegio Norvegio 2 3 0 0 3 8
3-e Flago de Svedio Svedio 1 3 1 0 2 6
4-e Flago de Italio Italio 0 2 1 2 1 8
5-e Flago de Andaluzio Anglio 0 2 0 1 1 4
6-e Flago de Danio Danio 0 0 2 0 2 6
7-e Flago de Hispanio Hispanio 0 0 0 0 1 1
Flago de Nederlando Nederlando 0 0 0 0 1 1
9-e Flago de Finnlando Finnlando 0 0 0 0 1 2

(a) = La 3-a kaj 4-a pozicioj nur estis matĉe decidataj inter la jaroj 1987 kaj 1993. La teamoj, kiuj pro tiu organiza kialo ne povis konkuri pri la 3-a aŭ 4-a pozicioj, estas notataj en la kolumno "duonfinalo" (stato: la 10-an de septembro 2009).

Golreĝinoj de la unuopaj ĉampionadoj[redakti | redakti fonton]

La sekva tabelo listigas ĉiujn golreĝinojn de la unuopaj eŭropaj ĉampionadoj, en kiuj estis finalaj turniropartoj. Por la finalaj partoj de 1987 kaj 1989 ne estas informoj.[2]

jaro nomo nacia teamo goloj
1991 Heidi Mohr Flago de Germanio Germanio 4
1993 Susan Mackensie Flago de Danio Danio 2
1997 Carolina Morace Flago de Italio Italio 4
Marianne Pettersen Flago de Norvegio Norvegio
Angélique Rouhas Flago de Francio Francio
2001 Claudia Müller Flago de Germanio Germanio 3
Sandra Smisek
2005 Inka Grings Flago de Germanio Germanio 4
2009 Inka Grings Flago de Germanio Germanio 6

(stato: la 10-an de septembro 2009)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Se vi povas, aktualigu al la nuna stato!
  2. statistikaj informoj de la retejo uefa.com. Arkivita el la originalo je 2009-06-04. Alirita 2011-07-12.