Schwanengesang (Schütz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinier van Persijn, kantanta cigno, alegorio
Maljuna Heinrich Schütz

Schwanengesang (Cignokanto; SWV 482-494) estas la lasta verkociklo, kiun komponis la germana komponisto Heinrich Schütz mallonge antaŭ sia morto.

La verko[redakti | redakti fonton]

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Proksimume la jaron 1671 ĝrandaĝa Heinrich Schütz evidente sin preparis al sia baldaŭa morto, li jam aĝis 86 jarojn kaj estis transvivinta eĉ kelkajn el siaj lernintoj. Schütz mendis de sia majstrolerninto Christoph Bernhard (1627 - 1672) funebromoteton laŭ la stilo de Giovanni Palestrina kaj muzikigis mem per dek unu duĥoraj motetoj la psalmon 119. Tiujn ĉi motetojn li kunigis kun du pluaj motetoj pri psalmo 100 kaj la germana Magnifikato al ciklo, kiu en lia ĉirkaŭaĵo fariĝis konata kiel „Schwanengesang“ (cignokanto). Schütz skribigis por ĉi tiu kolekto naŭ voĉlibrojn (po kvar voĉolibrojn por la du ĥoroj kaj unu voĉlibro por la kontinua baso), kiujn li kune kun presita titolpaĝo kaj enhavolisto same kiel mallonga omaĝo transdonis al sia landa reganto, Johano Georgo la 2-a, elektoprinco de Saksujo.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Kiam Schütz komponis „Schwanengesang“, lia kompozicia stilo jam validis kiel plene malmoderniĝinta. Li estis de sia muzika ĉirkaŭo plejparte defremdiĝinta kaj ne intencis trafi la guston de la tiutempaj aŭskultantoj – male, li elektis plenkonscie la malnoviĝintan formon de la duĥora moteto, per kio li ligiĝis al siaj „Psalmen Davids“ (Davidaj psalmoj) el la jaro 1619 kaj al la kompozicia maniero de sia instruinto Giovanni Gabrieli (1557-1612). La impreson de la malnoviĝinta li eĉ fortigis, antaŭmetante al ĉiu moteto gregorian intonacion. Ankaŭ antaŭ ĉiun doksologion ("Ehre sei dem Vater...") je la fino de ĉiu moteto li metis intonacion. La kompozicia tekniko klare celas la interpretadon kaj ilustradon de la biblia teksto, sonorecon kaj artoplenan polifonion. Malgraŭ ĉi tiuj sonoreco kaj pompo de la duĥoreco la motetoj efikas por nuntempa aŭsultanto foje iomete malmilda, sobra, transtempa kaj formondiĝinta – ĝuste tio tamen konsistigas ilian apartan ĉarmon, kiu instigas al reaŭdo.

Teksto kaj religia fono[redakti | redakti fonton]

Ke Schütz je la fino de sia longa vivo elektis kiel teksto por sia lasta komponaĵo psalmon 119, certe estis ĉio alia ol hazardo. Per siaj 176 versoj ĉi tiu psalmo[1]ne nur estas la plej longa el la 150 psalmoj, sed ankaŭ la plej longa ĉapitro en la biblio entute. La psalmo konsistas el 22 grupoj po ok versoj, je kio en la hebrea prateksto ene de unu grupo la unua litero de ĉiuj ok versoj estas sama kaj la komencliteroj de la grupoj unu post la alian trapasas la 22 literojn de la hebrea alfabeto. Schütz kunigis po du el ĉi tiuj grupoj al unu moteto (pro tio la titoloj „alf kaj bet“, „gimel kaj dalet“ kaj tiel plu – ili nomas la respektivajn literojn de la hebrea alfabeto). Por sia enhavo psalmo 119 estis rigardata kiel „ora ABC“, kiel resumo de la tuta biblio. Schütz, kiu certe konis la apartan gravecon de ĉi tiu psalmo, jen muzikigis do transasence la tutan biblion kaj per tio la fundamenton de sia tuta vivo kaj komponado.

Psalmo 100 („Jauchzet dem Herren, alle Welt“)[2] estas mallonga, tre konata psalmo, kiun ankaŭ multaj aliaj komponistoj muzikigis.

La teksto de la germana magnifikato („Meine Seele erhebet den Herrn“) devenas el la unua ĉapitro de la evangelio laŭ Luko (ekde verso 46) kaj estas glorkanto de Maria post la anonco de la naskiĝo de Jesuo [3]. Ankaŭ ĉi tiu teksto ofte estis muzikigita, plejofte en la latina („Magnificat anima mea“).

Ne nur la elekto de psalmo 119, sed ankaŭ la sinsekvo de psalmoj 119 kaj 100 kun fina magnifikato en „Schwanengesang“ ne estas hazardo. Psalmo 119 estas la glorado de la Diaj leĝoj, al kiu sekvas psalmo 100 glorkanto pri Dio kaj Lia kreado. La kolekto finiĝas per la glorkanto de Maria pri la revelacio de Jesuo Kristo.

La movimentoj[redakti | redakti fonton]

Jen la partoj komponitaj de Heinrich Schütz:

  1. Wohl denen, die ohne Wandel leben
  2. Tue wohl deinem Knechte
  3. Zeige mir, Herr, den Weg deiner Rechte
  4. Gedenke deinem Knecht an dein Wort
  5. Du tust Guts deinem Knechte
  6. Meine Seele verlanget nach deinem Heil
  7. Wie habe ich dein Gesetze so lieb
  8. Ich hasse die Flattergeister
  9. Deine Zeugnisse sind wunderbarlich
  10. Ich rufe von ganzem Herzen
  11. Die Fürsten verfolgen mich ohne Ursach
  12. Der 100. Psalm. Jauchzet dem Herren alle Welt
  13. Deutsches Magnificat. Meine Seele erhebt den Herren

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Johano Georgo la 2-a evidente ne povis fari ion ajn per la verko, prezentado ne estas dokumentita. Post kiam Schütz estis mortinta en la jaro 1672, „Schwanengesang“ kune kun liaj aliaj komponaĵoj eniris por pli ol 200 jaroj en forgesitecon. Kiam Schütz dum la dua duono de la 19-a jarcento estis remalkovrata kiel komponisto, ja estis kontata el liatempaj dokumentoj, ke li estas komponinta la ciklon „Schwanengesang“, La notoj tamen validis kiel perditaj por ĉiam. En la jaro 1900 tamen oni malkovris ses de la naŭ voĉlibroj en la notoarĥivo de preĝejo en Guben (nun Gubin ĉe la okcidenta bordo de la Luzacia Neiße). 30 jarojn poste reaperis ankaŭ la voĉlibro de la kontinua baso, intertempe tamen la jam trovitaj ses voĉlibroj denove estis perdiĝintaj. Nur meze de la 1970-aj jaroj oni remalkovris ĉi tiujn voĉlibrojn en la saksa landa biblioteko. Per la ekzistantaj voĉoj oni rekonstruis la mankantajn du voĉojn (sopranon kaj tenoron de la dua ĥoro). Pli ol tri jarcentojn post sia ekesto „Schwanengesang“ nun estis prezentata – ple verŝajne por la unua fojo entute.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Schütz: Opus Ultimum. Muzikistaro Collegium Vocale Gent, Concerto Palatino, Philippe Herreweghe (HMF, 2007)
  • Heinrich Schütz: Schwanengesang SWV 482-493. Muzikistaro: Knabenchor Hannover, Hilliard-Ensemble, London Baroque, Hennig (Virgin, 1984)
  • Heinrich Schütz: Der Schwanengesang SWV 482-493. Muzikistaro: The Song Company, Roland Peelman (Celestial, 1997)
  • Heinrich Schütz: Schwanengesang SWV 482-493. Muzikistaro: Kowalski, Marschall, Berliner Solisten, Cappella Sagittariana, Knothe (Berlin Classics, 1991)
  • Heinrich Schütz: Schwanengesang SWV 482-493 (eltiraĵo). Muzikistaro: Tapiola Chamber Choir, Paul Hillier (Finlandia, 1991)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]