Rogier Michael

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rogier Michael (naskiĝinta proksimume 1552/4 en Mons, Graflando Henegovio; mortinto post la 25-a de januaro 1619 en Dresdeno) estis muzikisto kaj komponisto. Li estas la patro de Thomas-kantoro Tobias Michael (1592–1637).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Rogier Michael iris infanaĝe al Vieno kun sia patro, kiu kantis kiel tenoro en la viena kortegokapelo. Ekde 1564 Michael estis kantoknabo en la kortegokapelo de der Hofkapelle des ĉefduko Karlo la 2-a en Graz (kapelmajstro: Johannes de Cleve, pli malfrue Annibale Padovano). Laŭ konsilo de Padovano li studis ekde 1569 ĝis 1572 muzikon ĉe Andrea Gabrieli en Venecio kaj fariĝis sekve (ĝis 1574) tenoristo en la kortegokapelo de Georgo Frederiko la 1-a je Ansbach.

Laŭ dungokontrakto de la 10-a de februaro 1575 li ektenis[1] veninte el Prago en 1574 laŭ rekomendo de Emilia de Saksujo, filino de la saksa elektistoprinco Aŭgusto, postenon kiel muzikisto en la dresdena kortegokapelo. La elektistoprinco mem aŭskultis lin, kaj krom tio lin ankaŭ ekzamenis la malnova kapelmajstro Antonio Scandello.

Majon de1578 Michael geedziĝis. Li havis la filojn Rogier, Tobias, Simon, Samuel, Christian, Georg kaj Daniel[2]. La 12-an de decembro 1587 elektistoprinco Kristiano la 1-a nomumis lin sekvanta kapelmajstro post de Johann Baptist Pinelli kaj konfirmis tion en 1593. La filoj de Michael Tobias, Simon kaj Samuel kunmuzikis en Dresdeno kiel ĥorknaboj. Rogier Michael mem kapablis ankaŭ kanti kontratenoron, kaj Friedrich Beurhaus laŭdis en Erotematum musicae el 1591 lian voĉon kiel tre alta kaj tre nobla.

En 1611 okazis la dua geedeco, kiam li – pli ol 60-jara – geedzigis kun Sahra Petermann, filino de Andreas Petermann, kapelknaba inspektisto je Dresdeno. Ekde 1613 plurfoje li estis anstataŭata de Michael Praetorius. En 1615 lin postsekvis Heinrich Schütz, li mem tamen restis aktiva ce la saksa kortego ĝis 1619.

Lernantoj[redakti | redakti fonton]

Al liaj lernantoj apartenis certe la propraj filoj, sed ankaŭ inter 1599 kaj 1603 la pli malfrua lepsika kantoro Johann Hermann Schein[3], kies postsekvanto kiel Thomas-kantoro fariĝis lia filo Tobias Michael (1592-1657) en 1631.[4]

Graveco[redakti | redakti fonton]

La historio de la kristnaskaj historioj komenciĝas per Rogier Michael. Liajn du respektivajn verkojn li komponis en 1602 por la elektistoprinca saksa kapelo [5]. La verkaro de Michael fondis la ĝenron historio, kiu siaflanke fariĝis antaŭantaĵo de la oratorio kaj jen aparte por la kristnaska oratorio.

Verkoj (Selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1593-1599: Introitoj, kolekto de 52 motetoj kvinvoĉaj (presita en 1603)
  • 1594: Te Deum, komponita en Freiberg
  • 1602: Die Empfangnis und die Geburt unseres Herren Jesu Christi nach Lukas und Matthaeus, sesvoĉa kristnaska historio
  • du pasionoj (perdiĝintaj)
  • verŝajne en 1613 lia lasta komponaĵo: Psalmo 116 en la kolektoverko Angst der Hellen und Friede der Seelen de Burkhard Großmann

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert Schiffner: Zeitschrift für Musik, 13-a volumo, numero 27 de la 30-a septembro 1840
  2. Adam Adrio, Art. Michael, en MGG, vol. 9, kol. 264
  3. Adam Adrio, Art. Michael, en MGG, vol. 9, kol. 265.266
  4. Emil Kneschke: Zur Geschichte des Theaters und der Musik in Leipzig, 1864
  5. Friedrich Blume, Geschichte der evangelischen Kirchenmusik, Kassel 1965, p. 120

Fonto[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhard Kade: Der Dresdener Kapellmeister Rogier Michael, Vierteljahresschrift für Musikwissenschaft, 5. Jahrgang, Lepsiko, 1889, paĝoj 272 ĝis 275