Musikalische Exequien

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Schütz

La Musikalische Exequien SWV 279–281 (op. 7) estas religia muzika verko por kantvoĉoj kaj kontinua baso (orgeno kaj basviolono) de Heinrich Schütz. La vorto exequien ĉi-kuntekste signifas funebrokantoj La verko formas analoge al la lutera germana meso kontraŭparton al la latinaj exequien (funebrorito) de la katolika eklezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Schütz komponis sian Exequien en 1635/36 okaze de la morto de sia reganto Heinrich Posthumus Reuß. La princo jam dum sia vivo estis kompilinta kolekton da bibliaj versoj kaj kantotekstoj, per kiuj estu surskribotaj lia ĉerko. La saman tekstkolekton la vidvino de Heinrich post ties morto la jul.: 3-an / greg.: 13-an de decembro 1635 transdonis al Schütz, kiu prenis ĝin kiel bazo por la unua parto de la funebroceremonio, la rekviemo. Tiuforme Musikalische Exequien eksonis unuafoje dum la funebro por Heinrich Posthumus, kiu pro ties adoro de la profeto Simeon el la Nova Testamento je ties tago de entombiĝo, la jul.: 4-an / greg.: 14-an de februaro 1636. Post la prediko pri la teksto „Herr, wenn ich nur dich habe“ (en esperanto laŭ la germana traduko de Ps 73, 25-26: „Sinjor,' kiam mi nur havas vin[, mi ne demandas pri ĉielo kaj ter']“ Schütz alligis kiel dua parto de la funebroceremonio la muzikigon de ĉi tiu teksto kiel moteto. Dum la entombigo de la ĉerko en la familia tombo eksonis la fina kvinvoĉa moteto Herr, nun lässest du deinen Diener in Frieden fahren (Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, Laŭ Via vorto, en paco). Musikalischen Exequien aperis presite kiel verko n-ro 7 de Schütz en 1636 je Dresdeno.

Verkopriskribo[redakti | redakti fonton]

La unua parto de Exequien estas komponita por solistoj (2 sopranoj, aldo, 2 tenoroj, baso) kaj orgeno. En la antaŭparolo por la presita eldono Schütz klarigas, ke je la movimentoj nomitaj „Capella“ povas alveni ripieno-kantistoj por voĉo. La dua parto postulas du partensemblojn pokaze okupitajn per soprano, aldo, tenoro kaj baso. La moteto de la lasta parto kontrastas la kvinvoĉan ĉefĥoron nomatan „Capella“ per tri solovoĉoj (2 sopranoj kaj baritono kiel du serafoj kun la Beata Anima), kiu estas lokenda izolitaj kiel fora ĥoro − je konvenaj eblecoj pluroble sur ĝis tri diversaj lokoj de la prezentejo.

Movimentoj[redakti | redakti fonton]

  • Teil I (1-a parto): Concert in Form einer teutschen Begräbnis-Messe SWV 279 (eo: Konĉerto laŭ formo de germana meso. Muzikantaro: kantvoĉoj SSATTB, kontinua baso)
  1. Intonatio (Tenor): Nacket bin ich von Mutterleibe kommen
  2. Soli (Tenor, Quintus, Bassus): Nacket werde ich wiederum dahinfahren Ijob 1, 21b
  3. Capella: Herr Gott, Vater im Himmel
  4. Soli (Cantus, Sextus, Tenor): Christus ist mein Leben, Sterben ist mein Gewinn (Filipianoj 1, 21/Joh 1, 29b)
  5. Capella: Jesu Christe, Gottes Sohn
  6. Soli (Altus, Bassus): Leben wir, so leben wir dem Herren (Romanoj 14, 8)
  7. Capella: Herr Gott, Heiliger Geist
  8. Intonatio (Tenor): Also hat Gott die Welt geliebet, daß er seinen eingebornen Sohn gab
  9. Soli (Cantus, Sextus, Altus, Tenor): Auf daß alle, die an ihn gläuben, nicht verloren werden Joh 3, 16
  10. Capella: Er sprach zu seinem lieben Sohn (Martin Luther)
  11. Soli (Sextus, Quintus): Das Blut Jesu Christi 1 Joh 1, 7b
  12. Capella: Durch ihn ist uns vergeben (Ludwig Helmbold)
  13. Soli (Cantus, Bassus, Altus): Unser Wandel ist im Himmel Filipianoj 3, 20
  14. Capella: Es ist allhier ein Jammertal (Johann Leon)
  15. Soli (Tenor, Quintus): Wenn eure Sünde gleich blutrot wäre Jes 1, 18b
  16. Capella: Sein Wort, sein Tauf, sein Nachtmahl (Ludwig Helmbold)
  17. Solo (Altus): Gehe hin mein Volk Jes 26, 20
  18. Soli (Cantus, Sextus, Bassus): Der Gerechten Seelen sind in Gottes Hand (Libro de la Saĝoj 3, 1-3
  19. Solo (Tenor): Herr, wenn ich nur dich habe
  20. Soli (Altus, Tenor, Quintus, Bassus): Wenn mir gleich Leib und Seele verschmacht Ps 73, 25f
  21. Capella: Er ist das Heil und selig Licht (Martin Luther)
  22. Soli (Bassus, Bassus-Altus): Unser Leben währet siebenzig Jahr Ps 90, 10a
  23. Capella: Ach, wie elend ist unser Zeit (Johannes Gigas)
  24. Solo (Tenor): Ich weiß, daß mein Erlöser lebt Ijob 19, 25f
  25. Capella: Weil du vom Tod erstanden bist (Nikolaus Herman)
  26. Soli (Cantus, Altus, Tenor, Bassus, Quintus, Sextus): Herr ich lasse dich nicht du segnest mich denn gen 32, 27b
  27. Capella: Er sprach zu mir (Martin Luther)

Sondiskoj[redakti | redakti fonton]

  • Musikproduktion Dabringhaus & Grimm (MDG, 2012): Stuttgarter Hymnus-Chorknaben, Musica Fiata, Rainer Johannes Homburg, Roland Wilson [1]
  • cpo 2008/2010: Weser-Renaissance Bremen, Manfred Cordes [2]
  • Harmonia Mundi France, 1987: La Chappelle Royale, Philippe Herreweghe
  • Ricarcar 2010: Vox Luminis [3]
  • Coro 2006 / 1998: The Sixteen, Symphony of Harmony and Invention, Christophers [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Gebhard (Hrsg.): Harenberg Chormusikführer. Harenberg, Dortmundo 1999, ISBN 3-611-00817-6.
  • Werner Oehlmann, Alexander Wagner: Reclams Chormusik- und Oratorienführer. 7-a eldono. Reclam, Stutgarto 1999, ISBN 3-15-010450-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]